El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Svislando

Svislando

Svislando
Svislando (CH) Flago
Kastelo de Chillon
Situo de Svislando en ĝia regiono.
Ĉefurbo Berno
Areo 41 291 km²
Loĝantaro 8 740 000 (2021)
Monunuo svisa franko (CHF)
Tel. antaŭkodo +41
Horzono UTC+1 (somere UTC+2)

Svislando (germane Schweiz, france Suisse, itale Svizzera, romanĉe Svizra, oficiale - latine - Confœderatio Helvetica) estas malgranda lando en Mezeŭropo - iomete pli ol 40000 km², preskaŭ samgranda kiel Nederlando aŭ Danio.

Svislando estas kutime taksata kiel lando de bankoj, ĉar ĝi havas longan tradicion kaj sperton pri tiu fako. Ĝi estas ankaŭ fama pro kelkaj produktoj, ekzemple la horloĝoj aŭ la fromaĝo "Emmental" (el la valo de la rivero Emme).

Malproksima de ĉiuj eŭropaj maroj, Svislando estas montara lando, grandparte en la norda flanko de Alpoj. En suda Svislando situas multaj el la plej altaj montoj de Alpoj, kun pintoj eĉ super 4000 m, kaj pluraj glaciejoj. Pli norde estas vasta altebenaĵo, kun pli malaltaj montoj kaj multaj lagoj, inter kiuj la plej grandaj lagoj de Okcidenta Eŭropo (Bodenlago kaj Lemano).

La turistoj venas al Svislando ĉefe pro la allogo de ĝiaj montoj kaj lagoj. Estas tamen ankaŭ historiaj vidindaĵoj, plejparte mezepokaj aŭ postaj.






Regionoj[redakti]

Svislando entenas 26 kantonojn.

De turisma vidpunkto taŭgas konsideri 10-12 regionojn (11 en la mapo ĉi-sube).


Neoficialaj regionoj de Svislando (turisma vidpunkto)
Lago Lemano (Ĝenevo, Laŭzano)
Ĉe la bordo de la lago Lemano kuŝas du el la plej belaj urboj de Svislando. Ĉirkaŭe estas monteta kamparo kun pluraj historiaj vilaĝoj.
Ĵuraso (Ĉaŭdefono, Neŭŝatelo)
Malalta montoĉeno ĉe la landlimo kun Francio, riĉa je historiaj urbetoj, tiu regiono gravas ankaŭ por la historio de Esperanto. En ĝi situas ankaŭ la koro de la svisa tradicio de horloĝfarado.
Ebenaĵo de la Rejno (Bazelo)
La plej malalta parto de Svislando, ĉe la rivero Rejno kaj la landlimo kun Germanio. Riĉa je industriaj fabrikoj, ĝi estas tamen ankaŭ riĉa je historiaj monumentoj, inter kiuj la restaĵoj de la plej antikva romia urbo ĉe la Rejno.


Urboj[redakti]

Nur tiuj urboj ĉi supre havas pli ol 100mil loĝantoj.

Inter la pli malgrandaj urboj, estas menciindaj:

Aliaj cellokoj[redakti]

Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds), taksata la esperanta ĉefurbo de Svislando

Komprenu[redakti]

Tereno[redakti]

Svislando situas plejparte en la norda flanko de Alpoj.

Estas en Svislando, ofte apud la landlimo kun Italio, multaj el la plej altaj montoj de Alpoj, kiel la Monto Rosa, kies plej alta pinto (Dufour, 4633 m) distancas nur 200 m de la landlimo; la Materhorno, kies pinto (4478 m) kuŝas precize sur la landlimo; la Bernina Montaro, kies plej alta pinto (4049 m) ankaŭ apudas la sudan landlimon. La Jungfrau (4158 m) situas tamen en la eno de Svislando, inter la kantonoj Berno kaj Valezo, dum la masivo de la Blanka Monto, kies plej altaj pintoj estas inter Francio kaj Italio, puŝas kelkajn pli malgravajn pintojn norden en la kantonon Valezon.

Pli norde estas altebenaĵo (france Plateau, germane Mittelland), kiu entenas ankaŭ malaltajn montojn, montetojn kaj valojn. En tiu mezalta zono estas la ĉefaj urboj de Svislando.

Dum la glaciaj epokoj la tuta Svislando estis kovrita de glacio, kiu postlasis multajn lagojn, grandajn kaj malgrandajn. La plej grandaj lagoj estas la Lago Lemano (582 km²) kaj la Bodenlago (536 km²), kiuj estas ankaŭ la plej vastaj en Okcidenta Eŭropo (sen Skandinavio). Aparte ĉarma estas la pli malgranda Kvarkantona Lago (114 km²), tre serĉata de turistoj.

Du el la plej longaj riveroj en okcidenta Eŭropo, la Rejno (1239 km) kaj la Rodano (812 km), fontas en Svislando. Aliaj gravaj riveroj kies fontoj situas en Svislando estas Inn (517 km), alfluanto de Danubo, kaj Tiĉino (248 km), alfluanto de Pado.

Ne estas marbordoj en Svislando.

Historio[redakti]

Etnoj[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri piede[redakti]

Moviĝi[redakti]

Piediri[redakti]

Bicikli[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi ŝipe[redakti]

Enlandaj flugoj[redakti]

Veturi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Oficialaj lingvoj de Svislando estas la germana, la franca, la itala kaj la rumanĉa. Homoj kutime scipovas paroli almenaŭ unu alian svislandan lingvon krom sia denaska lingvo kaj ofta estas ankaŭ scio de angla lingvo.

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

La urbo Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds), en la Kantono Neuŝatelo, povas esti konsiderata Esperanto-ĉefurbo de Svislando, ĉar ĝi estas la sidejo de pluraj Esperanto-institucioj.

La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), faka sekcio de la urba biblioteko, estis kreita en 1954 kaj havas vastan kolekton de verkoj kaj dokumentoj pri Esperanto kaj ankaŭ pri aliaj planlingvoj, ekzemple volapuko kaj ido.

La Kultura Centro Esperantista (KCE) havas sian sidejon en Ĉaŭdefono ekde 1975. Tie en 1980 estis fondita LF-koop kaj en 1998 estis proklamita la Esperanta Civito.

La Svisa Esperanto-Societo, landa asocio de UEA, havas lokajn grupojn en Bazelo, Berno, Ĉaŭdefono, Laŭzano, Wil (Kantono Sankt-Galo), Zuriko. La oficiala retejo estas: www.svisa-esperanto-societo.ch.

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

En Svislando okazis pluraj Universalaj Kongresoj de UEA: en 1906 kaj 1925 en Ĝenevo, 1913, 1939 kaj 1947 en Berno, 1979 en Lucerno.

SAT aranĝis du SAT-kongresojn en Svislando: en 1981 en Bazelo, en 2003 en Ĉaŭdefono.

En 2015 ILEI aranĝis la trian Tutmondan Kolokvon pri Instruado de Esperanto en Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono.

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.