Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Bario
Bario
Kunmiksaĵo de fotoj de Bario
Lando Italio
Regiono Apulio
Loĝantaro 315.260 (2024)
Alto 1

Bario, (itale: Bari), estas urbo en regiono Apulio en Italio.

Kompreni

[redakti]

Bari estas urbo kun iom pli ol tricent mil loĝantoj; ĝi ĉefurbas la samnoman Metropola urbo Bario kaj la regionon Apulio.

Ĝi ankaŭ estas konata pro esti la urbo, kie ripozas la restaĵoj de Sankta Nikolao. Pro tio Bari kaj ĝian bazilikon iĝis aparte interesaj por la Ortodoksa Eklezio kaj ankaŭ grava centro de interkonfesia komunikado inter Ortodoksismo kaj Katolikismo.

Bari havas solidan komercan-entreprenistan tradicion kaj ĉiam estis nerva centro en la kampo de komercaj kaj politikaj-kulturaj kontaktoj kun Mezoriento. Ĝia haveno estas la plej granda pasaĝera haveno en la Adriatika Maro. Ekde 1930 la Foiro de la Oriento okazas en Bari, unu el la ĉefaj foiroj en Italio.

Historio

[redakti]

La antikvaj grekoj jam konis Bari sub la nomo de Βαριον (Barion). Barium iĝis romia urbo en la 3-a jarcento a.K..

Post la falo de la Romia Imperio, Bari apartenis al Ostrogotoj dum kelkaj jardekoj, ĝis ĉirkaŭ 540, kiam la Bizanca imperio forprenis la urbon de ili. La nova regado ankaŭ ne daŭris; dum preskaŭ tri jarcentoj Bari estis disputata inter bizancianoj kaj lombardoj.

En 841 ĝi estis konkerita de berberoj, aliance al araboj, kaj ekestis la emirlando de Bari, kies unua emiro estis Ĥalfuun. Eĉ la emirlando ne longe daŭris, ĉar en 871 Ludoviko la 2-a, regante armeon de frankoj kaj lombardoj kaj helpata de kroataj ŝipoj, konkeris la urbon kaj kaptis ĝian lastan emiron.

Baldaŭ (875) Bari iĝis denove parto de la Bizanca Imperio, kaj ankaŭ ĉefurbo de la regiono (Thema). Ĝi restis sub la bizancanoj, kun etaj paŭzoj, ĝis 1071, kiam la Normandoj konkeris ĝin post longa sieĝo.

La posta historio de Bari estas la sama de Napolo kaj, pliĝenerale, de Suditalio.

La baria dialekto, kreiĝis surbaze de la latina lingvo kaj estis influita de multaj lingvoj kaj popoloj, kiuj okupis Sudan Italion; ĝi apartenas al la grupo de suditalaj dialektoj, kaj fakte estas influata de la napola. Ĝi estas parolata en la Metropola urbo Bario, kaj en la provinco Barleto-Andrio-Trano, kaj ankaŭ en provinco Taranto.

Ĝi estas malfacile komprenebla por aliaj italoj, ĉar ĝi enhavas grandan nombron da "schwa". Nuntempe ĝi revivas kun teatraj spektakloj, gravaj por lokaj tradicioj

Se la maron havus Parizo, de Bario ĝi estus malgranda skizo. (originala teksto: Se Parìge tenèsse u màre avè a ièsse ccòme nna pìcchele Bbàre. - Kutima ŝerco en la baria dialekto)

Klimato

[redakti]
Panoramo de Bari dumnokte

La klimato estas tipe mediteranea: vintroj estas sufiĉe varmaj, (preskaŭ neniam estas sub la nulo) kaj riĉaj je pluvoj; someroj estas varmaj kaj sekaj (pluvoj ja okazas sed malofte).

Aliri

[redakti]
La stacidomo de Bari Centrale
Metroa haltejo "San Gabriele"
Haveno - krozad-finstacio
Bari, Internacia Flughaveno Karol Wojtyła

Aŭtomobile, la urbon servas la aŭtovojoj A14 kaj A16, kiuj konektas ĝin al Bolonjo kaj Napolo norde kaj okcidente kaj kun Taranto sude.

Inter la ĉefaj de la Adriatika Maro, la haveno de Bari (en 2007) prizorgis 1,8 milionojn da pasaĝeroj, el kiuj ĉirkaŭ 350.000 krozad-pasaĝeroj.

Aviadile

[redakti]

La flughaveno Bari-Palese "Karol Wojtyła" situas ĉe la norda periferio de la urbo, ĉe la limo inter la kvartaloj "Palese-Macchie" kaj "San Paolo". En 2005 la nova fin-stacio inaŭguriĝis. La metroa linio, kiu ligas la flughavenon al la centra stacio, estas aktiva ekde 2013.

Trajne

[redakti]

Estas pluraj stacidomoj en la urbo, la ĉefa estas la stacidomo Bari Centrale

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

La metroo havas du linioj; la linio 2 konektas la flughavenon al la centra stacidomo kaj la nacia fervoja reto.


Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Flanko de la Kastelo Normanda-ŝvaba
Baziliko de Sankta Nikolao
Katedralo de Sankta Savino

Baziliko de Sankta Nikolao

[redakti]

En la urbo troviĝas la baziliko de Sankta Nikolao kun ties tombo. Liaj restaĵoj estis portitaj tien en 1087, multajn jarcentojn post lia morto (334), kaj ege pligrandigis la signifon de la urbo, kiu emocie identiĝis al sia nova patrono. La preĝejo, finkonstruita en 1103, ankoraŭ havas plejparte la formon de tiu tempo.

Aliaj vidindaĵoj

[redakti]

La katedralo de sankta Savino el Kanoso estis konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj.

La kastelo estas eble sur la loko de antikva fortikaĵo romia. En 1132 tie la normanda reĝo Roĝero la 2-a konstruis kastelon, kiun tamen la urbanoj detruis en 1156. En 1233 la imperiestro Frederiko la 2-a ordonis ke ĝi estu rekonstruata - pro tio ĝi estas nomata "kastelo normanda-ŝvaba". La nuna aspekto enhavas partojn de la tempo de Frederiko la 2-a kaj postajn aldonaĵojn faritaj plejparte dum la 14-a kaj 15-a jarcento. En tiu kastelo mortis Bona Sforza, edzino de Sigismondo la 1-a de Pollando, kaj sekve reĝino de Pollando.

Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Stariĝis Esperanto-grupo en Bari en 1921.

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

    Kreu kategorion "Apulio"