| ||
| Lando | Italio | |
| Regiono | Ligurio | |
| Loĝantaro | 4.246 (30-6-2025) | |
| Alto | 25 | |
Bogliasco, (elp. boljasko), estas urbeto en itala regiono Ligurio.
Kompreni
[redakti]Bogliasco estas bela mara urbeto ĉe la mara enfluejo de la samnoma rivero, ĝi havas belan promenadon kaj marsportan tradicion kaj ĝia renoma akvopilka teamo estas de 1951.
Ĝi estas la unua municipo de la Golfo Paradiso renkontata vojaĝante de Ĝenovo al la Orienta Riviero, kaj ĝi troviĝas en malgranda golfeto ĉe la elfluejo de la samnoma rivereto. Inter la pintoj de ĝia teritorio la plej alta estas Monto Cordona (803 m), laŭlonge la antikva pado al la vilaĝeto Sessarego.
Ĝia ekonomio baziĝas ĉefe sur turismo, precipe marborda turismo. Estas kampadejo kiu servas kiel centro por la turismo de Ĝenovo.
Plaĝoj alternas kun profundaj, karakterizaj klifoj. La landinterno estas tipa de orienta Ligurio, parte kovrita de olivarbaretoj.
Historio
[redakti]

En la areo arkeologoj eltrovis restaĵojn de homa ĉeesto jam de la paleotiko, kaj de romia epoko.
La tiel nomata "romia" ponto, kiu transiras la rivereton preskaŭ ĉe ĝia elfluejo datiĝas de la 13-a jarcento, sed radikalaj renovigoj estis faritaj en la 17-a jarcento. Fakte estus pli ĝuste nomi ĝin "romanika ponto" laŭ la periodo de ĝia konstruado.
Klimato
[redakti]Bogliasco, ŝirmita de la montoj norde, ĝuas tre mildan vintran klimaton, kun temperaturoj plurajn gradojn pli altaj ol tiuj registritaj en proksima Ĝenovo. Somere, la klimato estas sufiĉe varma kaj humida, kun la perceptita temperaturo kelkfoje pli alta ol la efektiva temperaturo.
Aliri
[redakti]La municipan teritorion de Bogliasco ĉefe trairas la ŝtata vojo 1 (Via Aurelia), kiu provizas vojajn ligojn kun Ĝenovo, okcidente, kaj Pieve Ligure oriente.
Aviadile
[redakti]Trajne
[redakti]En la teritorio de Bogliasco estas du fervojaj haltejoj sur la linio Ĝenovo-Pizo: Bogliasco, proksime al la historia centro, kaj Pontetto, ĉe la limo kun Pieve Ligure.
Buse
[redakti]De Ĝenovo kaj Recco, loka publika transporto funkciigata de AMT provizas ĉiutagajn buskonektojn al Bogliasco kaj la aliaj vilagetoj en la municipo.
Moviĝi
[redakti]Perpiede
[redakti]Publika transporto
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]




Fari
[redakti]La landinterno ofertas eblecojn por ekskursoj.
Inter la plej elvokivaj lokoj ĉe la orienta marbordo de Ĝenovo, la klifo Pontetto situas en la municipo Bogliasco, limante la municipon Pieve Ligure. Dum la somera sezono, ĝi estas celloko por multaj turistoj kaj naĝantoj. Por alveni tien, iru al la eta fervoja stacidomo Pontetto kaj, rekte ĉe la traknivela pasejo, prenu karakterizan ligurian "crêuza"n, kiu malsupreniras al la maro.
Ene de la municipo Bogliasco, estas loko rekonita de EU kiel protektita areo de komunuma intereso, pro ĝia aparta natura kaj geologia signifo. La loko situas inter la marfundoj de la municipoj Bogliasco, Pieve Ligure kaj Sori, kaj la ĝenova areo de Nervi, kie oni identigis unikan vivejon konsistantan el herbejoj de Posidonia oceanica kaj koralaj formacioj. Inter la ĉeestantaj bestospecioj estas la jenaj fiŝoj: Centrolabrus melanocercus, Gobius cruentatus, Gobius geniporus, Gobius luteus, Hippocampus hippocampus, Hippocampus ranulosus, Labrus viridis, Symphodus cinereus, Symphodus doderleini, Symphodus mediterraneus, Symphodus ocellatus, Symphodus rostratus kaj Symphodus tinca.