| ||
| Lando | Italio | |
| Regiono | Ligurio | |
| Loĝantaro | 2.106 (31-7-2025) | |
| Alto | 10 | |
Borgio Verezzi estas urbeto en itala regiono Ligurio.
Kompreni
[redakti]La nomo de la municipo kombinas tiujn de ĝiaj du ĉefaj vilaĝetoj: Borgio, pli moderna, ĉe la maro, kie troviĝas la Urbodomo, kaj Verezzi, antikva vilaĝeto sur la montetoj. Ĝi estas inkludita en la listo Plej Belaj Vilaĝoj en Italio pro Verezzi.
Ĝi troviĝas en la Okcidenta Riviero, ĝi estas apud Pietra Ligure, kun kiu Borgio preskaŭ formas kunurbejon. Ĝi estas je 3.2 km de Finale Ligure, 16 km de Albenga, kaj 27 de Savono.
Historio
[redakti]Post la Liguroj kaj la Romianoj, Burgum Albinganeum (Borgio) kaj Veretium (Verezzi) estis posedataj de la Episkopo de Albenga, poste de la Abatejo de San Pietro in Varatella in Toirano en 1076, kaj fine de la familio Del Carretto de Finale Ligure en 1212. Ili fariĝis teritorio submetita al Ĝenovo per la donaco, kiun Papo Urbano la 6-a faris al la ĝenova Doĝo. La Respubliko Ĝenovo provizis Borgion per fortikaĵo en 1588: la turo kaj fortikaĵo ankoraŭ ekzistas. Konkeritaj de Napoleono, la du vilaĝoj fine estis submetitaj al la savoja familio sekvante la historion de la tuta Ligurio ĝis la itala Unuiĝo.
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]- Aŭtovojaj elirejoj de Pietra Ligure kaj de Finale Ligure laŭ la Aŭtovojo A10 de la Floroj.
- Borgio estas trairita, laŭlonge la maro, de la ŝtat-vojo n. 1 Aurelia.
Aviadile
[redakti]- Flughaveno Cristoforo Colombo de Ĝenovo - Ĝi estas konektita al la fervoja stacidomo Ĝenovo Brignole per la Volabus, busservo planita por koincidi kun naciaj kaj internaciaj alvenoj.
Rektaj flugoj: Milano Malpensa, Torino, Kaljari, Napolo, Palermo, Katanio, Algero, Olbia, Trapanio, Triesto, Romo Fiumicino. Internaciaj flugoj: Londono Stansted, Parizo CDG, Kolonjo, Munkeno, Bruselo, Amsterdamo, Barcelono, Istanbulo. }}
Trajne
[redakti]- A Borgio estas la fervoja stacidomo de la linio Ĝenovo - Ventimiglia.
Buse
[redakti]Moviĝi
[redakti]Perpiede
[redakti]Publika transporto
[redakti]TPL estas la firmao de la urbaj busoj.
Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]




Fari
[redakti]Lerni
[redakti]Labori
[redakti]Aĉeti
[redakti]- Lokaj vinoj: Lumassina, Nostralino Veretium kaj la Barbarossa.
- Kaporo estas produkto tre kultivata.
- Oliv-oleo.
Vendejaroj
[redakti]Manĝi
[redakti]"Lumache alla verezzina" (helikoj) estas esenca plado de Borgio Verezzi. Tradicia heliko-festivalo okazas ĉiujare la 13-an kaj 14-an de aŭgusto.