Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Suda Italio > Apulio > Brindizio

Brindizio

Brindizio
Brindizio
Panoramo
Lando Italio
Regiono Apulio
Loĝantaro 81664 (31-12-2024)
Alto 13
Apulio en sudorienta Italio

Brindizio, (en la itala: Brindisi (elp.: BRINdizi) - en la apulia: Brinnisi), estas ĉefurbo de la Provinco Brindizio, en regiono Apulio en Italio.

Ĝi situas en sudorienta Italio, ĉe la Adriatika marbordo.

Kompreni

[redakti]

Brindizo situas en fjordo kiu profunde eniras en la adriatika marbordo de Apulio. Ene de la plej eksteraj brakoj de la haveno estas la insuloj Pedagne, eta insularo kiu nuntempe ne estas vizitebla ĉar ĝi estas uzata de la militistaro.

Ĝia teritorio estas ebena, kaj estas destinita al agrikulturo. Ĝi situas en la nordorienta parto de la Salento-ebenaĵo, proksimume 40 km de la Valo Itria kaj do de la Murĝoj. Ne malproksime de la urbo troviĝas la Ŝtata Natura Rezervo de Torre Guaceto. La Ionia Maro estas proksimume 45 km for.

La norda municipa areo estas banita de la ĉefa akvofluo de Salento, la Kanalo Reale, kiu fluas ĉe Torre Guaceto.

Historio

[redakti]

La iama Brunda (Brunda = cerva kapo), estis ĉefurbo de Mesapio, ĝis kiam en 267 a.K. konkeris ĝin la romianoj, kiuj nomis ĝin Brundisium. Ĝi evoluis al haveno grava por veturoj orienten kaj de 190 a.K. estis ligita kun Romo per plilongigo de Vojo Appia]], grava imperia vojo, ankaŭ nomata regina viarum (reĝino de la vojoj).

La urbo frue iĝis episkopejo kaj misia centro por suda Apulio.

Post konkero fare de gotoj ĝi estis en la 6-a jarcento sub Bizanco. En 674 detruis ĝin longobardoj. Post rekonkero fare de Bizanco kaj konkero fare de normanoj (1070) ĝi estis regata de variaj posedantoj, inter ili Venecio kaj Hispanio.

Inter 1707 kaj 1734 ĝi apartenis al Aŭstrio-Hungario, poste al la Borbonoj kaj ek de 1861 al ekestanta Italio.

Dum la Dua mondmilito, kiam post la itala kapitulaco je la 8-a de septembro 1943 germanaj trupoj ankoraŭ regis Romon, Brindizio dum kelkaj monatoj estis ĉefurbo de la suda parto de Italio, kiel rezidejo de reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj registarestro marŝalo Pietro Badoglio. (Je la 12-a de februaro 1944 la ĉefurbeco transiris al Salerno).

La cerva kapo nun estas parto de la blazono de Brindizio.

Klimato

[redakti]

La averaĝa temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas ĉirkaŭ +9,6 °C, dum tiu de la plej varma monato, aŭgusto, estas ĉirkaŭ +25 kun pintoj kiuj povas eĉ atingi +35-40°C&nbs; La averaĝa ĉiujara precipitaĵo, malpli ol 600 mm, havas minimumon en printempo-somero kaj pinton en aŭtuno-vintro

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Promenado de Brindizio
La romiaj kolumnoj, ĉefa romia monumento en Brindizio
La ŝtuparo kaj delle romiaj kolumnoj, ĉe la fino de la Vojo Appia
Dosiero:Monumento al Marinaio d Italia.jpg
Monumento je la itala Maristo
La "Nova Teatro Verdi" estas la ĉefa teatro de la urbo
Printempo en la protektita areo de la artefarita lago kaj de la parko de Cillarese


Fari

[redakti]

Signifa folkloro kaj tradicio de la teritorio Salento (provincoj de Brindizio kaj Leĉo) estas la kulto de tarantismo, kiu miksas paganajn kaj kristanajn tradiciojn. En la pasinteco, oni kredis, ke virinoj kiuj montris formojn de histerio estis poluitaj per mordoj de tarantulo. La sola elpensata rimedo estis danci senĉese dum tagoj, por ke la veneno ne efikis.

Per muziko kaj danco eblis do resanigi la tarantatitaj, efektivigante veran muzikan ekzorcismon. Ĉiufoje kiam tarantito elmontris la simptomojn asociitajn kun tarantismo, la tamburino, violono, mandolino, gitaro kaj akordionludantoj iris al la hejmo de la tarantito kaj komencis ludi pizzican, (elp. Pìzika) muzikon kun senbrida ritmo. La brindizia pìzika, male al la leĉa, estas sen kristanaj referencoj kaj havas apartan terapi-muzikan repertuaron.

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

    Kreu kategorion "Apulio"