Aspekto
| ||
![]() | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio kaj Leono | |
Loĝantaro | 5204 (2024) | |
Alto | 893 m |
Burgo de Osma (hispane: El Burgo de Osma - Ciudad de Osma) estas urbo en Kastilio kaj Leono en Hispanio.
Kompreni
[redakti]Burgo de Osma estas nur la pli grava el du apudaj urbetoj, El Burgo de Osma kaj Ciudad de Osma (Urbo kaj Kvartalo de Osma), kuŝantaj ĉe la kontraŭaj bordoj de la rivereto Ucero, malgranda alfluanto de Doŭro, kaj administre kunigitaj en la sama komunumo, El Burgo de Osma - Ciudad de Osma.
De turisma vidpunkto, Burgo de Osma estas ankaŭ la pli interesa, pro la Katedralo de la Ĉielenpreno de Maria, konstruita ekde 1101 kiel romanika preĝejo. Ĉar la preĝejo estis tro malgranda antaŭ la bezono, ĝi estis disfaligita (1232) kaj nova, gotika preĝejo anstataŭis ĝin - tiun kiun ni vidas ankoraŭ nuntempe kun pluraj postaj aldonoj.