Civitavecchia (itala elparolo ˌtʃivitaˈvɛkkja, t.e. ĉirkaŭ ĈIvita VEkja) estas urbo en Latio en centra Italio ĉe la bordo de Tirena Maro. Ĝi entenas iomete pli ol 50mil loĝantoj.
Kompreni
[redakti]De ekonomia vidpunkto, Civitavecchia estas precipe havenurbo. Turistoj sciu ke estas multaj pramoj kaj aliaj ŝipoj veturantaj de Civitavecchia al Sardinio (kaj ree) kaj ankaŭ kelkaj kunligantaj ĝin al Korsiko, al Sicilio, al Ĝenovo ktp.
De turisma vidpunkto, Civitavecchia ne estas elstara urbo, ĝi tamen entenas plurajn historiajn monumentojn el diversaj epokoj. Menciindaj estas ankaŭ la apudaj plaĝoj kaj varmaj banejoj.
Historio
[redakti]Dum la tempo de Etruskoj, en la areo estis domoj kaj tomboj, eĉ vilaĝoj, sed vera urbo naskiĝis nur en la 2-a jarcento p.K. pro decido de la imperiestro Trajano, kiu volis estigi novan havenon. Komence, ĝia nomo estis Centum Cellae (="cent ĉambroj"), eble el la nombro de ĉambroj de la vilao de Trajano. La haveno estis uzata precipe por ŝipveturoj de/al norda Etrurio kaj Gaŭlio.
Post la fino de Romio kaj diversaj mallongaj regadoj, en 728 Centum Cellae iĝis parto de la Papo Ŝtato, kaj restis en ĝi dum pli ol 1000 jaroj, ĝis 1870, kun nur du mallongaj interrompoj.
La unua interrompo okazis dum la 9-a jarcento. En 813 Araboj venantaj transmare de Nordafriko atakis peze la urbon kaj en 828 detruis ĝin, pro kio la loĝantoj fuĝis al la landinterno. Post kelkaj jardekoj ili parte revenis al la forlasita loĝejo, kiu ekde tiam estis nomata Civitas Vetula / Civita Vecchia, signifanta: "Urbo Malnova".
La dua interrompo okazis ĉirkaŭ la jaro 1800. Precize en 1799 Civitavecchia estis konkerita de Napoleono, kiu poste akiris la tutan Papan Ŝtaton (1809). Post la ekzilo de Napoleono al la Insulo Elbo (1814), la papo reprenis sian ŝtaton, inkluzivan de Civitavecchia.
En 1870 Civitavecchia estis akirita de la ĵusa reĝlando Italio.