Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Nordorienta Italio > Veneto > Provinco Belluno > Cortina d'Ampezzo

Cortina d'Ampezzo

Cortina d'Ampezzo
'
Cortina d'Ampezzo vidita de Monto Faloria
Lando Italio
Regiono Veneto
Corso Italia, la centro de la urbo

Cortina d'Ampezzo (elp.: Kortina d'Ampeco), estas urbo en regiono Veneto en Italio.

Kompreni

[redakti]

Cortina d'Ampezzo (ladine: Anpezo, germane: Hayden) estas Itala komunumo de la Provinco Belluno en Veneto, kaj pli precize en la historia regiono Ladinio.

Konata vintra kaj somera turistloko kaj la scenejo de multnombraj internacie gravaj sportaj eventoj ligitaj al la montoj kaj vintraj sportoj, ĝi estis la scenejo de Vintraj Olimpikoj kaj Alpaj Mondaj Skiĉampionadoj.

La suda muro de la Tofana di Rozes prilumita de la rozkolora suno de tagiĝo
Monto Pomagagnon, ĉe la norda flanko de la Valo d'Ampezzo
Lago de Sorapiss

La urbocentro de kiu la municipo prenas sian nomon, Cortina, situas en la centro de la Baseno d'Ampezzo, en la supra parto de Valo de Boite. Cortina d'Ampezzo estas la tria plej granda municipo en la regiono Veneto (post la regiona ĉefurbo Venecio kaj Porto Tolle en la provinco Rovigo).

La Alpaj lagetoj en la areo havas tre modestaj dimensioj, pro la konsiderinda kruteco de la deklivoj kaj la alta permeado de la dolomitaj rokoj. Ekzistas tamen kelkaj etaj lagobasenoj, situantaj kaj en altaj altitudoj kaj ĉe la fundo de la valo, kiuj havas altan naturisman intereson.

Malgrandaj glaĉeroj de modesta surfacareo estas kaŝitaj en la plej malvarmaj kaj ombraj niĉoj de la Cristallo, la Tofane kaj aliaj pintoj de Ampezzo, je altecoj inter 2800 kaj 3.200 m, foje entombigitaj sub dika tavolo de rokrompaĵoj. Kvankam en konstanta retiriĝo pro la progresema pliiĝo de someraj kaj aŭtunaj temperaturoj, ili daŭre nutras la riveretojn de la valfundo, garantiante al Ampezzo minimuman nivelon de akvo eĉ en kazoj de malabundeco aŭ foresto de pluvokvanto.

Historio

[redakti]

La unua atestado de la loko datiĝas de 1156, kaj estas klare ke en tiu tempo Ampezzo jam estis parto de Cadore, de kiu ĝi konsistigis administran distrikton. En la sekvaj jarcentoj ĝi daŭre estis submetita al la Patriarkeco de Aquileia, unu el la regnoj de la Sankta Romia Imperio, dum daŭre ĝuante konsiderindan aŭtonomion. Tiu ĉi situacio daŭris ĝis 1420, kiam ĝi estis konkerita de la Respubliko de Venecio.

En 1511, Maximiliano la 1-a de Habsburg rezignis pri siaj asertoj pri Cadore, sed retenis Ampecon. Dum la Habsburg-periodo la municipo iĝis parto de la Distrikto de Tirolo, sed ĝuis konsiderindan aŭtonomion.

Post la napoleonaj militoj komenciĝis flora periodo: metiistaro konsiderinde disvolviĝis, kaj la urbo komencis esti vizitata de altklasaj turistoj el la tuta Eŭropo.

La ora epoko finiĝis abrupte en 1914, kun la Unua Mondmilito, kiu forte trafis la areon de Ampezzo. En 1918 ĝi estis aneksita al Italio, dum en 1923 ĝi estis apartigita de la resto de Trentio-Sud Tirolo kaj integrigita en la limoj de la Provinco Belluno. Dum Faŝismo Ampezzo travivis pezan procezon de italigo, celanta uniformigi la ladinan teritorion kun la itala kulturo. La Dua Mondmilito nur marĝene tuŝis la areon de Ampezzo, kiu dum la postmilita periodo spertis renaskiĝon kulminantan per la Vintraj Olimpikoj en 1956. En la sekvaj jardekoj la urbo definitive stariĝis kiel internacia celo por somera kaj vintra turismo.

En 2007 la loka loĝantaro esprimis per neoficiala loka referendumo, la volon reveni al Sudtirolo, sed la peto ne estis akceptita. En 2021 ĝi gastigis la Mondĉampionecojn de Alpa Skiado, dum en 2026 estas atendite ke, kune kun Milano kaj aliaj centroj de Norda Italio konataj pro turismo kaj vintraj sportoj (inkluzive de Bormio kaj Livigno en Valtelino, ĝi gastigos la Vintrajn Olimpikajn Ludojn.

Corso Italia en la direkto de la urbodomo

Klimato

[redakti]

La klimato de Ampezzo estas meza inter la la subalpa areo kaj la kontinenta, karakteriza de la pli internaj kaj ŝirmitaj Alpaj valoj, kun malvarmetaj sed mallongaj someroj kaj tre longaj kaj severaj vintroj. Kiel jam dirite, jarpluvo estas ĉirkaŭ mezumo de 1,100 mm da akvo jare, kun maksimumaj pintoj en la someraj monatoj de junio kaj julio kaj minimumoj en la monato de februaro. Inter la fino de decembro kaj la komenco de januaro de ĉiu jaro, kelkaj el la plej malaltaj temperaturoj en Italio estas registritaj, precipe ĉe la alteco de la Cimabanche-pasejo, limregiono inter la provincoj Belluno kaj Boceno. La mezsezonoj, aliflanke, estas ĝenerale sufiĉe humidaj kaj pluvaj, malvarmaj kaj tre ventaj. La averaĝa temperaturo de la plej malvarma monato, januaro, estas -2,5°C, dum tiu de la plej varma monato, julio, estas +15,4°C.

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
La preĝejo je la sanktuloj Filipo kaj Jakobo
Preĝejo de la Madono de la Defendo
La maldekstra flanko de la preĝejeto de Grava. En la fono, la monto de la Tofane.
La Ciaṣa de ra Regoles en Corso Italia
La "Comun Vecio" en corso Italia
La sarkofago de la morta Infanterio, metita ene de la ostejo


Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

    Kreu kategorion "Provinco Belluno"