| ||
![]() | ||
Lando | Italio | |
Regiono | Aosta Valo | |
Loĝantaro | 2.615 (2021) | |
Courmayeur estas alpa municipo en regiono Aosta Valo en Italio.
Kompreni
[redakti]Courmayeur situas ĉe la piedoj de la Blanka Monto kaj estas la plej malnova Alpa feriejo en la Aosta Valo, hejmo de multaj mondfamaj gvidistoj kaj hejmo de la unua itala asocio de alpaj Guvidistoj. La centro estas ĉirkaŭita de multaj vilaĝetoj kiuj konservas senŝanĝaj la arkitekturajn karakterizaĵojn de tradiciaj domoj: La Saxe, Dolonne, La Palud kaj Entrèves, kie somere okazas la karakteriza merkato de antikvaĵoj de "Santa Margherita ". De ĉi tie oni povas aliri al la Tunelo de la Blanka Monto, 11.600 metrojn longa, kiu transiras la Blankan Montoĉenon por alveni en Francion ĉe la piedo de la glaĉero Bossons.
La loko estas inkluzivita en la Asocio Best of The Alps.
La alpaj montaroj Blanka Monto, Testa del Rutor, Grandes Jorasses, Dente del Gigante, Les Dames Anglaises, kune kun la glaĉero de Miage kaj de Brenva kreas unikan horizonton, kiu ŝanĝiĝas laŭ variado de la sezonoj, oferante neforgeseblajn vidaĵojn.
Historio
[redakti]La famo de Courmayeur naskiĝis en la deksepa jarcento kiam ĝi iĝis termala urbo danke al la fontoj de sulfura akvo. Poste ekestis la montogrimpado pro la serĉo de alirvojo al la pinto de Blanka Monto. De feriejo, Courmayeur iĝis la monda centro de montgrimpado kaj hejmo de la unua itala asocio de alpaj Guvidistoj. Danke al la turisma evoluo de la dudeka jarcento ĝi iĝis unu el la plej famaj kaj vizitataj skiad-lokoj de Eŭropo.
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Courmayeur estas atingebla per la aŭtovojo A5 Torino-Aosto-Courmayeur. De Svisio kaj Norda Eŭropo konsilindas la Tuneko Traforo de Blanka Monto, la pasejo de Colle del Gran San Bernardo aŭ tiu de Colle del Piccolo San Bernardo (ĉi-lasta estas malfermita nur somere).
Aviadile
[redakti]Internaciaj flughavenoj de Torino Caselle, Genevo Cointrin kaj Milano Malpensa.
Trajne
[redakti]Multnombraj ĉiutagaj trajnoj ligas la stacidomon Pré-Saint-Didier (per Aosta stacio) kun la itala fervoja reto. De Pré-Saint-Didier, navedservo estas organizita al Courmayeur por koincidi kun trajno-alvenoj kaj foriroj.
Buse
[redakti]Estas multaj busoj kiuj iras de Aosto kaj aliaj urboj en Piemonto, Lombardio kaj Ligurio al Courmayeur. Vidu la retejon: Arriva Italia - Aosta por horaroj kaj itineroj.
Moviĝi
[redakti]Perpiede
[redakti]La urbon oni povas esplori ankaŭ piede aŭ bicikle dum la somero.
Publika transporto
[redakti]Aŭte
[redakti]La plej bona maniero vojaĝi pli longajn distancojn estas per aŭto.
Vidi
[redakti]
- La Blanka Monto estas la fono de Courmayeur kiel natura amfiteatro. Kun siaj 4.810 metroj, ĝi estas la plej alta pinto en Eŭropo. La pinto de Blanka Monto unue estis konkerita de montgrimpantoj en 1786, sed ĝi daŭre estas populara celloko por grimpuloj de la tuta mondo.
- Transiro de la Blanka Monto per kablovojo
Strada Statale 26, zona Pontal d’Entrèves - Parkado kun 300 pag-parklokoj kaj parkumado por busoj
- Translima Muzeo de Blanka Monto
En la historia centro de Courmayeur, en la Jardin dell’Ange, troviĝas la ĉambro de Aosta Valo de la Translima Muzeo de Blanka Monto, pri la loĝantaroj de Haute-Savoie kaj de la Aosta Valo.