El Vikivojaĝo
Diamante
Diamante
Panoramo de Diamanto
Lando Italio
Regiono Kalabrio
Loĝantaro 5238
Alto 25

Diamante estas itala urbeto en regiono Kalabrio.

Kompreni[redakti]

La insulo Cirella

Diamante (Diamàndë en la kalabria, Diamandè en la bizanca greka) estas itala komunumo de la provinco Kosenco, en Kalabrio. Ĝi situas ĉe la nordokcidenta marbordo (Tirena) de la regiono.

Ĝi situas en la centro de la Riviero de la Cedrat-arboj, kaj havas ĉirkaŭ ok km. de strando kun diversaj kombinaĵoj de sabloj kaj koloroj, kio kiel la kristaleca maro kaj la ĉiam ŝanĝiĝanta marfundo faras ĝin unu el la turismaj cel-nepraĵoj de Kalabrio.

En la norda parto de la komunumo Diamante estas la vilaĝo Cirella, nuntempe bone ekipita ĉemara feriejo, riĉa je historio.

Diamante havas unu el la du solaj insuloj de Kalabrio, la insulo de Cirella, malgranda insuleto kun sugestia formo kaj sovaĝa flaŭro, kie la marfundo estas grandioza kaj la arĝenta Posidonia regas.

Historio[redakti]

Promenejo laŭ la maro

Kelkaj loĝlokoj estis en la areo jam ekde la tempoj de Granda Grekio kaj de la romianoj. La vilaĝo Cirella, estis iam flora greka loko nomata Cerillae. En la romia tempo tie estis konstruitaj temploj kaj romaj vilaoj, kies spuroj ankoraŭ videblas.

La unuaj pruvoj pri la naskiĝo de vera kerno de urbeto tamen estas nur de la deksesa jarcento, kiam la Princo Sanseverino ordonis konstrui defendan turon por kontraŭstari la trudenirojn de la Saracenoj.

Fine de la turkaj atakoj, la loĝantaro de la kamparo moviĝis al la maro, pliigante komercan trafikon. Poste komercistoj de la Napola regiono, kaj noblaj familioj, eĉ de hispana origino, translokiĝis tie pro la pozicio kaj la agrableco de la loko vivigante la loĝatan centron. Baldaŭ Diamante fariĝis deca centro por fiŝkaptado kaj agrikulturo, danke al la granda floto kaj la produktado de cedratoj. La apartaj karakterizaĵoj de ĉi tiu citrusfrukto en sia vario nomata "glata diamanto", (de granda dimensio kaj bonodora, plejparte destinita al esti kandizitaj), igis ĝin unika kaj konata sur la monda merkato, ankaŭ pro la profunda ligo kun la rabenoj de ĉiuj judaj komunumoj de la mondo, kiuj alvenis ĉiun someron en Santa Maria del Cedro kaj sur la "Riviera dei Cedri", por elekti la perfektan cedraton, aŭ la "frukton de la plej bela arbo" ("etrog"), uzotan dum la festo de Tabernakloj. Danke al sia amasa eksportado al Israelo kaj [[Usono], kie ĝi estas ankoraŭ uzata de Rabenoj dum "Sukoto", cedrato fariĝis ekonomia rimedo konsiderinda por la tuta teritorio.

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Venante de la nordo, prenu la aŭtovojon de la Mediteraneo (A3 Salerno-Reggio Calabria) ĝis la norda elirejo Lagonegro; de ĉi tie prenu la SS 585, kiu kondukas al la Tirena marbordo kaj kiu kuniĝas kun la Tirena SS 18 al la sudo, ĝis Diamante.

Venante de la sudo aŭ de la flughaveno Lamezia Terme, prenu la A3 ĝis la elirejo Falerna, poste prenu la Tirrenan SS 18 norden ĉirkaŭ 90 km ĝis Diamante.

La alternativo estas la ŝtata vojo 504 de Mormanno-Scalea, kiu kondukas al ŝtata vojo 18. Ĝi plilongiĝas kaj ĉefe la vojo ne estas ĝuste facila, sed vi povas ĝui iujn el la plej belaj vidoj de la Laa valo.

Eniri avie[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

La murpentraĵoj[redakti]

Murpentraĵoj
Murpentraĵoj

Krom pro la maro kaj la cedratoj, Diamanto estas ankaŭ konata kiel la urbo de la murpentraĵo, el la multaj pentraĵoj admirindaj promenante tra la stratetoj de la historia centro kaj en la plej granda parto de la urbo.

Estas pli ol 150 artaĵoj pentritaj sur la muroj de la historia centro kaj de la vilaĝo Cirella, kreitaj ekde 1981 de internacie famaj pentristoj kaj artistoj. Matilde Serao kaj Gabriele D'Annunzio estas inter la multaj verkistoj, kiuj turnis sian atenton al tio, kion ili nomis "la perlo de la Tireno" .

Poetoj, verkistoj, ĵurnalistoj, historiistoj kaj revoluciuloj lasis sian subskribon aŭ verson sur la muroj de la urbo.

Fari[redakti]

Multaj kulturaj kaj teatraj eventoj okazas en Diamante, kaj somere kaj vintre, sed certe la plej fama kaj grava estas la Peperoncino-Festivalo (Kapsiketo-Festivalo), establita ekde 1992. La festivalon elpensis la ĵurnalisto Enzo Monaco okaze de la 500-jariĝo de malkovro de Ameriko, evento, kiu iniciatis la importadon al Eŭropo de ĉi tiu spico ofte uzata en la kalabria kuirarto. La evento kutime okazas en la unuaj tagoj de septembro kaj daŭras ĉirkaŭ unu semajnon; ĝi estas ne nur gastronomia evento, sed ankaŭ kultura, kun ekspozicioj "Manĝado Mediteranea", "Pikaj Metiejoj", kabaredo, "Revuado de spica kinejo", prezentado de pritemaj libroj, aljuĝado de la plej bona tezo pri kapsiko kaj ankaŭ medicinaj konferencoj. Diamante estas hejmo de la Itala Kapsika Akademio, kiu havas milojn da membroj tra la tuta mondo.

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Lokaj fiŝ-bazitaj specialaĵoj inkludas "pitticelle de rosamarina", (krespoj kun blankfiŝetoj), blankfiŝetoj kun pipro, (la tielnomita kaviaro de la malriĉuloj), kaj anĉovojn konservitajn en salo kaj kapsiko en argilaj ujoj nomitaj "cugnitti".

Cedrato estas la tradicia produkto de la "Riviera dei cedri".

La cedrata likvoro estas produktata loke laŭ metiista maniero kaj akirita per infuzado de la ŝelo. Oni ankaŭ produktas kandizitan cedraton, akiritan per kompleksa salakva procezo, videbla ĉe la Museo del Cedro en Santa Maria del Cedro. Vi povas gustumi la "panicilli", aromajn sekvinberojn envolvitajn en cedrataj folioj, ligitaj kun junko kaj bakitaj, kiujn eĉ Gabriele D'annunzio difinis kiel aŭtentan ĝojon.

Alia produkto tipe ligita al la kalabria gastronomio estas la "peperoncino", al kiu en Diamanto ekde 1992 estas dediĉita ĉiujara evento nomita "Peperoncino-Festivalo".

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.