Diskuto:Kapreo (insulo)
Aldoni temon@Tiguliano: Mi kutime nur redaktas en vikipedio - en esperanto kaj aliaj lingvoj - kun la interlingvaj kromretejoj komunejo kaj vikidatumaro, kaj tial ĝis nun apenaŭ legetis aŭ redaktis en vikivojaĝo. Tamen mi ĵus, serĉante eksteran referenon por la esperantigo "faraljonoj" por la maraj rokoj itale nomataj Faraglioni venis al tiu ĉi paĝo. Kaj mi rimarkis du etajn erarojn pri la titolo "Kaprio (Insulo)". 1-e en esperantaj vortaroj, precipe la vortaro PIV de 1970, 2002,2005 kaj 2020, kaj en la esperantlingva literaturo plurfoje dokumentiĝas la esperantigo "Kapreo".[1]. Kaj 2-e tutsimple nur personaj nomoj kaj unua litero de frazo estas majusklaj, do estas "Kapreo (insulo)" ne "Kaprio (Insulo)". Ankaŭ se mi neniam faris redakton ĉi tie, supozeble mi mem povos movi la paĝon alpli ĝusta titolo. Sed mi ĉiukaze volas atentigi vin.
Kaj ne havante sperton pri vikivojaĝo: ĉu vi povas klarigi al mi, kiel oni povas forigi la rompitan ligilon [[Image:Ŝablono:LANLIN-flagobildo por regiono de Italio|81px|noframe|Flago] komence de la informkesto?? Tio ankaŭ aspektas ne kiel ĝi devus... ThomasPusch (diskuto) 13:00, 18 apr. 2025 (UTC)
- Dankon pro la atentigo. Mi nun forigis la frazon "PREFERU ĈI TIE AŬTOMATAN PLENIGON!" (ĝi estis en la alineo "| situo =" ĉar ĝi ne estus devinta esti en la ŝablono; tiamaniere ne plu aperas la rompitan ligon. Mi ankaŭ ŝanĝis la informkeston al "subregiono". Tiguliano (diskuto) 11:32, 22 apr. 2025 (UTC)
- Dankon pro la atentigo. Mi nun forigis la frazon "PREFERU ĈI TIE AŬTOMATAN PLENIGON!" kiu ne estus devinta esti en la ŝablono; tiamaniere ne plu aperas la rompitan ligon. Mi ankaŭ ŝanĝis la informkesto al "subregiono". Tiguliano (diskuto) 12:58, 22 apr. 2025 (UTC)
Referencoj
- ↑ artikolo Kapreo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 483, presita eldono de 2002, paĝo 528
PS: Kaj, se vi rerigardos la vikipedian paĝon pri la insulo, vi vidos ke mi hodiaŭ pri la proksimaj insuletoj esperantigis SVG-mapon:
