Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Germanio > Saksio > Dresdeno

Dresdeno

Dresdeno
Dresdeno
Dresden
La evangelia preĝejo de Nia Sinjorino (Frauenkirche) en Dresdeno
Lando Germanio
Regiono Saksio
Loĝantaro 564 904 (2024)
Alto 112 m

Dresdeno (germane: Dresden) estas la ĉefurbo de Saksio en la sudo de orienta Germanio, kun pli ol duona miliono da loĝantoj. Dresdeno estas fama pro sia ĉarma urbaspekto, kreita precipe de elegantaj konstruaĵoj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Fakte, la plimulto de tiuj konstruaĵoj estis detruitaj en 1945, kaj zorge rekonstruitaj en la postaj jardekoj.

Kompreni

[redakti]

Dresdeno kuŝas en la meza valo de la rivero Elbo, la plej longa rivero en okcidenta Eŭropo post Danubo kaj Rejno, kaj grava komerca vojo jam antikve. Ĉirkaŭas la valo malaltaj montetoj, plejparte ne superantaj 300 m, malproksimaj branĉoj de la Ercmontaro ĉe la landlimo inter Germanio kaj Ĉeĥio.

Dresdeno estas tiom riĉa je monumentoj ke ĝi akiris la kromnomon Elbflorenco (= dua Florenco ĉe Elbo). Ĝiaj monumentoj estis plejparte konstruitaj dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj kaj estigas harmonian urbaspekton. Preskaŭ ĉiuj estis detruitaj de bombadoj dum la 2-a Mondmilito, sed ili estis zorge rekonstruitaj laŭ la originaj projektoj dum la postaj jardekoj (kelkaj post 2000).

Historio

[redakti]

Ĝis 1485

[redakti]

Prahomoj estimis Elbon pro la abundo de fiŝoj. La loko kie kuŝas Dresdeno estis aparte favora loko, ĉar ĉi tie eblis travadi la riveron. Malfavoris tamen la loĝadon la vastegaj arbaroj kaj la marĉa grundo.

Dresdeno en 1216

En frua Mezepoko (5-a aŭ 6-a jarcento p.K.) estis du slavaj vilaĝoj apud la du ekstremoj de la travadejo. Unu el ili (aŭ eble ambaŭ) pli-malpli nomiĝis Dreždany (= loĝantaro en la marĉa arbaro). La plej suda, ĉe la maldekstra bordo de Elbo, estis konkerita ĉirkaŭ la jaro 1000 de la Margraflando Meissen, sub kiu ĝi kreskis kiel vera urbeto, oficiale menciita unuafoje en skribita dokumento el 1206.

Intertempe, Elbo estis iĝinta grava komerca vojo, precipe por la marbordaj urboj de la Hansa ligo, kiuj transportis varojn per boatoj, kaj Dresdeno prosperis. Ankaŭ la dekstra riverbordo estis akirita de la urbo. Dum la 13-a jarcento, aŭ eble jam dum la 12-a, ŝtona ponto kun ligna sekcio ebligis transiri la riveron sen bezono transvadi.

Post 1485

[redakti]
Dresdeno en 1529.

En 1485 grava interkonsento inter du nobelaj fratoj estigis novan dividon de Saksio. Ekde tiam, dum jarcentoj, Dresdeno estis oficiale la sidejo de la regantoj de Saksio (sen Malsupra Saksio). Ĝi prosperis kaj malprosperis depende de la ŝancoj de ĝiaj regantoj.

Estas menciinde ke, inter 1697 kaj 1763, kun mallonga paŭzo, du princoj-elektistoj de Saksio estis ankaŭ reĝoj de Pollando-Latvio (sub la nomoj de Aŭgusto la 2-a kaj Aŭgusto la 3-a).

...

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Buse

[redakti]

Ŝipe

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Piede

[redakti]

Per publika transporto

[redakti]

Bicikle

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Fari

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.