Aspekto
Eŭskio estas regiono en Norda Hispanio.
84-a Hispana kongreso de Esperanto okazos en Portugalete (Bilbao) inter la 14-a kaj 18-a de julio 2026
La eŭskoj estas la grupo de homoj, kiuj loĝis ĉi tiun landon dum pluraj miloj da jaroj.
Eŭskio estas unu el la plej bonaj kuirartaj cellokoj de la mondo, kun altnivelaj kuirartaj centroj en San Sebastián, Hondarribia kaj Bilbao. Ĝi ankaŭ estas populara pro siaj strandoj kaj verdaj pejzaĝoj.
Urboj
[redakti]- Vitorio (Vitoria-Gastela) — la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo
- Bilbao (Eŭske: Bilbo) — la plej granda urbo de la regiono, kun ĉiuj komfortaĵoj kaj spertoj de granda urbo
- Balmasedo (Balmaseda) – malgranda urbo lokita en la montoj, bonega bazo por esplori la sovaĝejon
- Getario (Getaria) — bonegaj freŝaj marmanĝaĵoj ĉe ĉi tiu fiŝkapta haveno
- Gerniko (Guernica, elp.: Gernika) — prospera komerca urbo kun granda historia kaj kultura signifo por la eŭska popolo. En 1937 ĝi estis detruita de la germana aerarmeo sub la komando de la faŝistoj. Bombado estis eksperimento por la Dua Mondmilito.
- San Sebastiano (ankaŭ Donostia) — provinca ĉefurbo kurbigita ĉirkaŭ drameca lunforma strando ĉirkaŭita de klifoj
- Hondaribio (Hondarribia, aŭ Fuenterrabía en la hispana) — fiŝkaptista urbo kun murita malnova urbo
Aliaj cellokoj
[redakti]- Portugaleto (Portugalete) — antaŭurbo de Bilbao kun bela malnova urbo kaj haveno
84-a Hispana kongreso de Esperanto okazos en Portugalete inter la 14-a kaj 18-a de julio 2026
- Bermeo — la plej grava fiŝkapta haveno en Eŭskio
- San Juan de Gaztelugatxe — ermitejo sur insulo, konektita per homfarita ponto
- Treviño-enklavo — abundo de prahistoriaj restaĵoj
- Zumaya (Zumaia) kaj Zarauz (Zarautz) — belegaj sablaj strandoj, ne malproksime de San Sebastiano
Esperanto
[redakti]Esperanto-Grupo de Bilbao en 2026 fastas la 120-an datrevenon de sia fondiĝo