El Vikivojaĝo
(Alidirektita el Francujo)
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Francio

Francio

Francio
Francio (FR) Flago
Parizo
Situo de Francio en ĝia regiono.
Ĉefurbo Parizo
Lingvo Franca
Areo 549 000 km²
Loĝantaro 63 milionoj (2011)
Monunuo eŭro (EUR, €)
Elektro 230V/50Hz, eŭropa kontaktingo
Tel. antaŭkodo +33
Horzono UTC +1

Francio (france: France) estas lando en mondoparto Eŭropo, la plej vasta en okcidenta Eŭropo. Ĝia ĉefurbo estas Parizo.

Kompreni[redakti]

Francio estas plejparte preskaŭ ebena lando, kun montetoj kaj riveroj, sed ankaŭ estas gravaj montoj apud la sudaj landlimoj.

Ĝi ekhavis gravan kulturan, ekonomian kaj politikan rolon ekde la Mezepoko, kiel montras ankaŭ multaj historiaj vidindaĵoj.

Tereno[redakti]

La plej granda parto de Francio apartenas al vasta areo de ebenaĵoj kaj malaltaj montetoj kiu plilongigas ĝis la Pireneoj la Nordeŭropan Ebenaĵon. Ĝi atingas la bordon de la Atlantika Oceano (inkluzivante la Manikon kaj la Nordan Maron) kaj estas trafluata de pluraj grandaj riveroj:

  • la Rejno (france Rhin), 1326 km, la plej longa, fluanta laŭ la landlimo kun Germanio;
  • la Loiro (Loire), 1020 km, la plej longa tute en Francio, fama pro la kasteloj konstruitaj ĉirkaŭ ĝi;
  • la Mozo (Meuse), 925 km, kies buŝo en Nederlando estas komuna kun Rejno;
  • la Sejno (Seine), 777 km, la rivero de Parizo;
  • la Garono (Garonne), 647 km, en la sudokcidenta parto;
  • la Mozelo (Moselle), 544 km, alfluanta de Rejno, fama pro siaj ĉarmaj kurbiĝoj;
  • la Marno (Marne), 514 km, alfluanto de Sejno.

En la suda parto estas gravaj montoĉenoj. De okcidente al oriente ili estas:

  • la Pireneoj, ĉe la landlimo kun Hispanio; la plej altaj pintoj superas 3000 m (3404 en Hispanio, 3298 en Francio);
  • la Centra Masivo, malpli alta (la plej alta pinto atingas 1886 m); estas en ĝi gravaj geologiaj signoj de antikvaj vulkanoj;
  • la Alpoj, ĉe la landlimo kun Italio kaj etparte kun Svisio; la plej alta montaro en tiu regiono estas la Blanka Monto (4810 m), kiu situas ĝuste ĉe la landlimo inter Francio kaj Italio kaj estas la plej alta monto en la tuta Okcidenta Eŭropo.

Norde de Alpoj estas ankaŭ malalta montoĉeno:

  • la Ĵuraso (Jura), apud la landlimo kun Svisio, kies plej alta pinto atingas 1718 m.

Inter la Centra Masivo kaj la Alpoj fluas la plej grava rivero de Francio kies akvo fluas al Mediteraneo:

  • la Rodano (Rhône), 812 km, la rivero de Liono; ĝia delto estas nacia parko (Kamargo, Camargue).

Historio[redakti]

Etnoj[redakti]

Klimato[redakti]

Regionoj[redakti]

Ekde 2016, Francio estas dividita en 13 regionojn (neinkluzivante la transmarajn regionojn). Iliaj nomoj, precipe la plej longaj, ankoraŭ estas provizoraj.

Urboj[redakti]

  • Grandaj urboj:
    • Parizo (Paris) — la ĉefurbo de Francio kaj unu el la plej vizitataj urboj en la mondo
    • Marsejlo (Marseille) — la dua (komunumo) aŭ tria (municiparo) plej granda urbo de la lando, mediteranea haveno
    • Liono (Lyon) — la tria (komunumo) aŭ dua (municiparo) plej granda urbo de la lando
    • Tuluzo (Toulouse) — apud la piedo de la Pireneoj
    • Lilo (aŭ Lillo) (Lille) — apud la norda landlimo
    • Nico (Nice) — sur la mediteranea marbordo, tre grava turisma celo
    • Bordozo (Bordeaux)
    • Strasburgo (Strasbourg) — sidejo de Eŭropa Parlamento, apud la landlimo kun Germanio

Dependaj Teritorioj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

Eniri[redakti]

Ekde la 26-a de marto 1995 en la ŝtato validas la Traktato de Schengen. Tiel forfalas la limkontroloj ene de la Eŭropa Unio kaj civitanoj de la unio por vojaĝo al Francio bezonas nur personan legitimilon, nek pasporton nek vizon.

Eniri aviadile[redakti]

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri aŭte[redakti]

Eniri ŝipe[redakti]

Eniri bicikle[redakti]

Eniri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transporiĝi piede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantistaj renkontiĝoj[redakti]

Konsuloj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]

Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas sur la paĝo :
skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.