Greccio (itala elparolo: /ˈɡrett͡ʃo/) estas malgranda urbeto en Latio en centra Italio, kun ĉirkaŭ 1500 loĝantoj. Ĝi situas en montara areo, proksima al la limo kun Umbrio, kaj estas fama pro la monaĥejo fondita de sankta Francisko en la 13-a jarcento, en kiu la sanktulo mem aranĝis unuafoje la prezentadon de la naskiĝo de Jesuo per vivaj aktoroj.
Kompreni
[redakti]Greccio estas malgranda historia urbeto, sur la flanko de malaltaj, rokaj montetoj. Ĝi estas en la listo de la plej belaj vilaĝoj en Italio.
Ĝi estas ankaŭ fama pro la mezepoka monaĥejo fondita de Sankta Francisko.
La Sankta Valo de Rieti
[redakti]Greccio kuŝas en la Valle Santa Reatina (Sankta Valo de Rieti), malvasta ebenaĵo kiu iam estis la fundo de lago estigita de la rivero Velino.
La lago estis malprofunda kaj marĉa, kaj en 271 a.K. Romio plisanigis la ĉirkaŭaĵon forfluigante parton de la laga akvo per artefarita kanalo ĝis roka krutaĵo, kie la akvo falis en alia rivero. La laboro estis daŭrigata dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj per la aldono de novaj kanaloj, kaj kompletigita en la 18-a jarcento per aliaj faroj. La nova akvofalo, nomata Cascata delle Marmore, estas interesa vidindaĵo.
En la tempo de Sankta Francisko la valo estis ankoraŭ parte marĉa, sed la ĉirkaŭaj montetoj estis sanfavoraj, kvankam malriĉaj je loĝantoj. La sanktulo ofte vizitis la areon kaj fondis en ĝi kvar monaĥejojn (tiun de Greccio, 2 en Rieti kaj unu en Poggio Bustone).
Historio
[redakti]Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]Trajne
[redakti]La stacidomo de Greccio estas ĉ.6 km for de la urbocentro. Ĝi situas ĉe la fervojo Terni-Rieti, kun pluraj veturoj dum la tago, sed ne ĉiun horon. La vojaĝo de Terni al Greccio daŭras ĉ.30 minutojn.
La urbon Terni atingas diversaj trajnoj de Romo, do kutime sufiĉas nur unu trajnŝanĝo (en Terni). De Florenco necesas kutime 2 trajnŝanĝoj, unu en Foligno aŭ Orte kaj unu en Terni.
Buse
[redakti]Aŭte
[redakti]Greccio estas proksima de la rapida ŝoseo Terni-Rieti (6 km de la elirejo "Greccio").
Veturantoj venantaj de Florenco kaj pli norde povas uzi la aŭtoŝoseon A1 ĝis la elirejo "Orte", poste veturi tra Terni. Tiuj kiuj venas de Romo kaj pli sude povas uzi la saman aŭtoŝoseon en la kontraŭan direkton ĝis la elirejo "Fiano Romano" kaj poste veturi tra Rieti.