Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Benelukso > Belgio > Ipro

Ipro

Ipro
Ipro
La drapobazarejo de Ipro nun tute rekonstruita post la milito.
Lando Belgio
Regiono Okcidenta Flandrio
Loĝantaro 33.011

Ipro estas urbo en belga regiono Okcidenta Flandrio.

Kompreni

[redakti]
Ipro en Okcidenta Flandrio

Studsemajnfino por absolutaj komencantoj, progresintoj kaj plenlernintoj okazos de la 20-a ĝis la 22-a de februaro 2026 en Ipro

Historio

[redakti]
Ipro post la milito - 1919

La urbo estis tute detruita dum la Unua mondmilito en kvar grandaj bataloj, interalie estis detruita la fama belega drapobazarejo (kun la urboturo) datumanta de mezepoko, kiam la urbo estis inter la plej gravaj centroj de drapo-farado en Eŭropo. La tuta urbo tamen estis tute rekonstruita post longa laboro kiu finis nur en la fino de la 1960-aj jaroj. Oni rekonstruis en la tradicia flandra stilo (interalie kun la ŝtuparformaj domofruntoj, kaj kompreneble ankaŭ la drapobazarejo kaj urboturo).

Dum tiu milito germanoj en la dua batalo unuafoje uzis kloron kiel kemian armilon. La urbo ankaŭ donis sian nomon al speco de venengaso, kiu estis uzita unuafoje en la tria batalo kontraŭ malamikaj tranĉeoj en ĝia apudeco: Iperito.

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]
Fervoja stacidomo de Ipro

La fervoja stacidomo Ieper, funkciigata de NMBS, havas trajnojn ĉiuhorajn al la fervoja stacidomo Kortrijk.

Ĝi ankaŭ atingeblas de Bruselo, ligante sin al Eurostar, kaj daŭras ĉirkaŭ 75 minutojn kun du haltejoj.

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Urba centro

[redakti]
Halo de la Ŝtofoj kaj Grote Markt (Granda Merkato) nokte

La impona Halo de la Ŝtofoj estis konstruita en la 13-a jarcento kaj estis unu el la plej grandaj komercaj konstruaĵoj de la Mezepoko. La strukturo, kiu staras hodiaŭ, estas la preciza kopio de la originala mezepoka konstruaĵo, rekonstruita post la milito. Super la Halo estas unu el la tiel-nomataj Belfroi, (Belfrois estas historiaj konstruaĵoj, civilaj (nereligiaj) sonoril-turoj de Belgio kaj Francio); tiu ĉi super la halo, enhavas karilonon kun 49 sonoriloj. La tuta komplekso estis nomumita Monda Heredaĵo de UNESKO en 1999.

La Gotik-stila Katedralo de Sankta Marteno, konstruita en 1221, ankaŭ estis tute rekonstruita post la milito, sed nun kun pli alta spajro. Ĝi gastigas la tombojn de Jansenius, (episkopo de Ipro) kaj patro de la religia movado konata kiel Jansenismo, kaj de Roberto la 3-a de Flandrio| (Roberto de Bethune), moknomita "La Leono de Flandrio", kiu estis Grafo de Nevers (1273–1322) kaj Grafo de Flandrio (1305–1322).

Menen-Pordego

[redakti]
Menenpoort, (Pordego al Menen), tiel nomata ĉar la vojo trairanta la pordegon iam kondukis al la malgranda urbo Menen.

La nuna Menen-Pordego estas unu el la Monumentoj al la Malaperintoj, kiuj memorigas tiujn soldatojn de la Brita Komunumo de Nacioj (Commonwealth) - Tiu ĉi rilatas al tiuj kiuj falis en la Poŝo de Ipro dum la Unua Mondmilito antaŭ la 16-a de aŭgusto 1917 kaj kiuj ne havas konatan tombon. La Menen-Pordego registras nur soldatojn por kiuj ne ekzistas konata tombo. Dum tomboj estas identigitaj, la nomoj de tiuj entombigitaj en ili estas forigitaj de la Pordego.

La monumento estis inaŭgurita de la 24an de julio 1927.

La loko de la monumento estas aparte kortuŝa, ĉar ĝi situas sur la orienta vojo de la urbo, kiun soldatoj estus prenintaj direktiĝante al la batalado - multaj neniam por reveni. Ĉiuvespere ekde 1929, precize je la oka horo, la trafiko ĉirkaŭ la imponaj arkoj de la Menen-Pordega Monumento estas haltigita dum la Lasta Poŝto estas sonigita sub la pordego fare de la kornistoj de la Last Post Association honore al la memoro de la soldatoj de la Brita Imperio, kiuj batalis kaj mortis tie.

La ŝtonaj leonoj portantaj la blazonon de Ipro, kiuj iam flankis la originan pordegon, estis donacitaj al Aŭstralio en 1936 de la popolo de Belgio, kiel agnosko de la ofero de Aŭstralio dum la milito. Ili nun troviĝas en la Aŭstralia Militmonumento en Kanbero. En 2017, por la 100-jariĝaj memorceremonioj de la Tria Batalo de Ipro, en komuna klopodo de la belga, flandra kaj aŭstralia registaroj, la leonoj estis provizore resenditaj al la Menen-Pordego.

Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Studsemajnfino por absolutaj komencantoj, progresintoj kaj plenlernintoj okazos de la 20-a ĝis la 22-a de februaro 2026 en Ipro

Pasintaj okazintaĵoj

[redakti]

En la aŭtuno de la jaro 2004 okazis 3-taga renkontiĝo (29 oktobro - 1 novembro), organizita de Flandra Esperantista Junulara AsocioIpro kun la nomo 9a PSKK (PostSomera Klaĉ-Kunveno) kaj temo Halloween.

La 23-an de septembro 2022 Esperantistoj el Ipro partoprenis al evento dediĉita al memortago de UN por la paco. Alveturis ĉ. 70 E-istoj el Eŭropo.

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.