| ||
Lando | Hungario | |
Regiono | Meza Transdanubio | |
Loĝantaro | 20 116 | |
Keszthely [kesthej] estas urbo kaj signifa somera banloko apud Balatono en Hungario.
Kompreni
[redakti]Keszthely situas sur ebenaĵo ĉe nordokcidenta bordo de Balatono, ĉe la urbo fluas la rivero Zala en la Balatonon. Hévíz troviĝas 5, Tapolca 19, Zalaegerszeg 32, Siófok 63, Budapeŝto 158 kilometrojn (aere).
Historio
[redakti]En rando de la nuna Keszthely dum la romia erao estis komunumo. La unua hungara mencio okazis en 1247. La turkoj ne povis okupi fortikaĵon de Keszthely, poste la magnata familio Festetics [feŝtetiĉ] havis tie bienojn. Familiano fondis en 1797 Georgikon-on, kiu estis la unua regula agrikultura lernejo de Eŭropo (nuntempe jam kampuso). En la sekva jarcento kastelo estis konstruita, kiu nun estas la plej signifa vidindaĵo de la urbo. En la 20-a jarcento Keszthely ne ricevis industrion kaj restis eduka kaj banloka centro.
Klimato
[redakti]Keszthely troviĝas en modera, kontinenta klimato, same kiel plena Hungario, sed iomete pli ofte pluvas.
Eniri
[redakti]Keszthely estas bone alirebla voje kaj trajne, eĉ sipe el la lagaj havenoj.
Eniri avie
[redakti]Tre proksime la iama milita flughaveno nun akceptas civilajn flugojn, tamen la ĉefa nacia internacia flughaveno funkcias en Budapeŝto.
Eniri trajne
[redakti]Keszthely estas alirebla pli bone laŭ la suda bordo de Balatono el Budapeŝto, evidente el Kroatio. Estas pli malrapida linio laŭ la norda bordo el Budapeŝto tra Tapolca.
Eniri voje
[redakti]Keszthely estas alirebla el ĉiuj direktoj. El Kroatio estas plejparte aŭtovojo, el Vieno tra Sopron estas ĉefvojo. La vojo el Budapeŝto estas plejparte aŭtovojo M6 laŭ la suda lagobordo. Balatono voje estas plene ĉirkaŭirebla.
Eniri ŝipe
[redakti]Dum la someruma periodo haveno Keszthely havas grandan trafikon kun la aliaj apud-Balatonaj havenoj.
Transportiĝi
[redakti]Transportiĝi perpiede
[redakti]Keszthely havas trotuarojn laŭ la vojoj por perpieduloj. La biciklantoj havas apartan lokon por informiĝi.
Publika transporto
[redakti]En Keszthely aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La longdistancaj aŭtobusoj alvenas el ĉiuj direktoj.
Transportiĝi aŭte
[redakti]Sátoraljaújhely havas urban vojreton por aŭtoj. La somera trafiko estas granda.
Vidi
[redakti]- w:eo:Kastelo de Keszthely
- w:eo:Urbodomo de Keszthely
- w:eo:Karmelana Baziliko de Keszthely
- w:eo:Preĝejo de Dipatrino de Hungaroj
- sinagogo
- kalvinana preĝejo
- luterana preĝejo
- muzeoj
Fari
[redakti]- bani en la Balatono
Aĉeti
[redakti]La plej necesaj vendejoj troviĝas en Keszthely.
Vendejaroj
[redakti]- Coop, Rákóczi tér 13
- Keszthely Plaza, Rákóczi tér 20
- Spar, Bercsényi Miklós utca 65/a
- Tulipán, Sörház utca 5
- Alphapark, Frech Miklós utca 2-4
- Interspar, Tapolcai út 37
- Stop Shop, Murvás utca 2
- Tesco, Csapás utca 27
Manĝi
[redakti]- Burger Bistro and Pizzeria, IV. Béla park 1
- Csárdás Restaurant, Mártírok útja 8.
- Fefe Restaurant, Ady Endre utca 10
- Morzsázó, Rákóczi tér 12
- Park Vendéglő, Vörösmarty utca 1/a
- Peti Pizza, Bercsényi Miklós utca 1
- Toretto Pizzeria, Városház utca 21
- Végh-Pataki Rétesház, Sopron utca 5
- Margaréta Restaurant, Bercsényi Miklós utca 60
- Árnyas Restaurant, Mély út 9
- Dübörgő Elefánt Restaurant
- Pepi Restaurant, Entz Géza sétány
- Apetito Restaurant, Rákóczi utca 16
- Ludas Matyi Restaurant, Kossuth Lajos utca 41
- Párizsi Udvar, Kastély utca 5
- Tortuga, Fő tér 6-8
- Halászcsárda, Csárda utca 9
- Jóbarát Restaurant, Martinovics utca 1
- Tompos Restaurant, Pázmány Péter utca 56-60
- Vadaskert Csárda
Trinki
[redakti]Same, kiel manĝi.
Loĝi
[redakti]Estas lueblaj loĝejoj ĉe la privata servo.
Kampadejoj
[redakti]- Keszthely Castrum Camping****
- Gartnerhof Camping
- Sport Camping
Hosteloj
[redakti]- Tokajer Pension
- Ambient Guesthouse and Cafe
Hoteloj
[redakti]- Welness Hotel Kakadu
- Kristály Hotel
- Hotel Bacchus
- Club Hotel Abbázia
- Hotel Ovid
Sekureco
[redakti]- Sátoraljaújhely konformas al sekureco de Hungario.
Esperanto
[redakti]Lokaj esperantistoj
[redakti]Konsulejoj
[redakti]Viziti plu
[redakti]Proksime estas Hévíz kaj Tapolca.
Rimarkoj
[redakti]- Somera banloko de Keszthely
- Muzeo en Keszthely
- Katolika preĝejo de Keszthely