Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Kolenjo
Kolenjo
Vilaĝo Leumann
Lando Italio
Regiono Piemonto
Loĝantaro 48.500

Kolenjo, (itale Collegno, Colègn en la piemonta), estas urbo en regiono Piemonto en Italio.


Kompreni

[redakti]
Enirejo al la Agro-natura Parko

Ĝi situas inter Torino oriente kaj Rivoli okcidente, ĉe la fino de la Suza Valo, kaj kelkajn kilometrojn de la Alpoj, sur la deklivoj de Monte Musinè. La teritorio estas ĉefe plata, kaj estas transirita de la rivero Dora Riparia en la fina parto de sia kurso.

La teritoria strio laŭ la du bordoj de la rivero hodiaŭ estas parto de la "Dora Agronatura Parko", kiun Collegno partumas kun la municipoj de Alpignano, Pianezza kaj Torino. Tiu ĉi protektita areo estas parte restaĵo de la ebenaĵa maldensa arbaro kaj parte agrikultura tero: estas interese rimarki la dividon de la tero en multaj terpecoj limigitaj de la tiel nomataj bealere, tio estas, la irigaciaj kanaloj kiuj prenas akvon de la Dora mem por la akvumado de kultivaĵoj; ili havas tre antikvan originon kiu devenas de la malfrua mezepoko.

Ĝi estis difinita kiel "mediprotekta areo" fare de la Piemonta Regiono, kaj estas inkludita en la protekta oazo de la Torina zono. Ĝia situo sur la ebenaĵo, inter la rando de la Susa Valo kaj la Torino-montetoj, igas ĉi tiun areon vera "ekologia koridoro": fakte, la teritorio de la Parko intersekcas la itinerojn de multaj migrantaj birdoj, ankaŭ fariĝante haltpunkto por tiuj bestoj.

Kontraŭe la parto de la municipa teritorio plej dense loĝita hodiaŭ estis konstruita en modernaj tempoj sur la akso de Corso Francia, laŭ kiu ekzistas hodiaŭ kontinueco inter Collegno, Rivoli, Grugliasco kaj Torino.

Historio

[redakti]

Collegno estis fondita antaŭ du mil jaroj, en romia tempo, kiel poŝtstacio (mansio) kvin mejlojn for de Torino, laŭ la Moncenisia vojo al Francio. Koncerne al la loknomo, la hipotezo estas, ke ĝi devenas de la esprimo Collegium ad quintum milium ("Ripoz-halto kvin mil paŝoj for [de Torino]")

En la fundamentoj de la nuna Preĝejo de San Massimo, ekzistas la restaĵoj de praromanika preĝejo, kaj kolekto de arkeologiaj objektoj el la romia epoko, trovitaj en la municipa areo, estas konservita ĉe la Muzeo de Antikvaĵoj de Torino.

Dum la periodo de lombarda regado, kiel malkovrite dum elfosadoj, ekzistis malgranda setlejo kaj tombejo. Poste, en la frua Mezepoko, la vilaĝo koncentriĝis proksime de la kastelo, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1000, sur monteto eltranĉita de kurbo de la Dora Riparia; ĉio kio restas hodiaŭ de la fortikaĵo estas kvadratplana turo, dum la resto de la konstruaĵo estis transformita dum la jarcentoj en barokstilan loĝkonstruaĵon.

Ekde ĉirkaŭ 1599, ĝis la abolicio de feŭda sistemo en 1799, la feŭdaj sinjoroj de Collegno estis nobela familio tre proksima al la familio Savojo.

En modernaj tempoj Collegno disetendiĝis laŭ la akso de Corso Francia, post la starigo, en tiu areo, de industriaj fabrikoj.

En 1853 la Reĝa Azilo de Torino estis transdonita al la Certosa di Collegno, granda komplekso kies loko ebligis plene apliki la novajn mensajn azilparadigmojn, estante konstruaĵo de konsiderinda grandeco situanta en la kamparo, kun ampleksaj verdaj areoj kaj agrikulturaj kolonioj kapablaj oferti al la malliberigitoj la ŝancon labori. Poste, pluraj etendaĵoj iom post iom transformis la loko en unu el la plej grandaj psikiatriaj instalaĵoj en Italio, kiu estis malkonstruita en 1977 kun la progresiva fino de psikiatraj instalaĵoj. La kolenja mensa malsanulejo estis en la centro de la Bruneri-Canella kazo (la amnezulo de Collegno) kiu havis nacian resonon en Italio.

Speciala mencio el la vidpunkto de industria arkeologio estas la Leumann Vilaĝo. Tiu industria kaj loĝ-komplekso estis unu el la malmultaj provoj en Italio plibonigi la vivkondiĉojn de la laboristoj kiuj laboris ĉe "Leumann", kaj iliaj familioj; ĝi estis dizajnita kaj konstruita, komence de la dudeka jarcento, fare de la svisa magnato Napoleone Leumann kiu konstruis ĉi tie, en kunlaboro kun la arkitekto Pietro Fenoglio, mikro-urbon kompleta kun preĝejo, fervoja stacidomo, laborista loĝlernejo, kantino, lernejoj, kaj aliaj servoj por la komunumo.

Ekde 2006 la orienta parto de la urbo estas atingita per la Torina metroo, kiu havis sian finstacion en via De Amicis.
Ekde 2019 funkcias la etendo de la sama metrolinio al Cascine Vica kun du aliaj haltoj planitaj ene de la municipo (Leumann kaj Parco della Certosa).

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

La stacidomo Collegno troviĝas ĉe la fervojo de la Frejus.

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

En via de Amicis troviĝas la metroa stacidomo Fermi, laŭ la M1-linio de la Torina metroo. Alia stacio, Paradiso, situas en Corso Francia, kelkajn paŝojn de la limo kun Torino.

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Historia centro: fontano je Napoleone Leumann
La urbodomo
Ĝardeno dediĉita al la ĝemelurbo Matanzas, en la kvartalo Borgonuovo
Memortabelo de Nuto Revelli
Trafikcirklo dediĉita al la Granda Torino

Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.