| ||
| Lando | Togolando | |
| Regiono | Altebenaĵoj | |
| Loĝantaro | 101.088 | |
| Alto | 220 | |
Kpalime estas urbo en togolanda regiono de la Altebenaĵoj.
Kompreni
[redakti]
Ĝi situas je 220 m super marnivelo, en monteta regiono proksime al la plej alta monto en Togolando, Monto Agou (986 m.), je ĉirkaŭ 120 km de la urbo Lomeo, kaj en la proksimeco de la landlimo kun Ganao.
La kvara plej loĝata urbo de la lando, ĝi estas konata agrikultura centro (kakao, kafo) kaj metiista centro (lignaj skulptaĵoj, ŝtofoj, batiko, ceramikaĵoj); ĝi ankaŭ estas fama pro sia ĉirkaŭa naturo, kaj sia historia katolika preĝejo, konstruita en 1913 (kiu fariĝis ia simbolo de la urbo).
Historio
[redakti]

La Agome-popolo, kiel la plejmulto de la loĝantaroj de suda Togolando, devenas de la etno Adja-Eve. Ĝiaj originoj verŝajne devenas de la joruba lando (en la nuna Niĝerio). Dum sia migrado, ili sinsekve ekloĝis en Ketou (Benino) kaj Tado (Togolando), antaŭ ol fondi la urbon Notsé (en 17-a jarcento).
La lingvo Eve estas la ĉefa loka lingvo, kaj funkcias kiel lingua franca por la tuta sudo de Togolando.
En la 18-a jarcento ili fondis Kpalime-on.
De 1890 ĝis 1960, Kpalimé estis submetita en sekvenco al triobla kolonia administrado kiu profunde markis ĝin (unue alvenis la germanoj, poste la angloj, kaj fine la francoj).
Post translokigo de la ĉefurbo de Misahohe al Kpalime, la germanoj iom post iom transformis la distrikton Dome, la bastionon de la kolonia administrado, en urban centron, establante tie oficejojn, administrajn servojn kaj sociekonomiajn instalaĵojn.
Klimato
[redakti]
Aliri
[redakti]
Aviadile
[redakti]Trajne
[redakti]Buse
[redakti]Moviĝi
[redakti]Perpiede
[redakti]Publika transporto
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]


Fari
[redakti]Deirpunkto por esplori la regionon de la Altebenaĵoj, konatajn pro siaj pejzaĝoj kaj arbaroj, kaj aparte por ekskursoj al Monto Agou (la plej alta punkto en la lando) kaj Monto Kloto.
Lerni
[redakti]Labori
[redakti]Aĉeti
[redakti]Vendejaroj
[redakti]Manĝi
[redakti]Trinki
[redakti]Loĝi
[redakti]Esperanta loĝado
[redakti]Kampadejoj
[redakti]Hosteloj
[redakti]Hoteloj
[redakti]Sekureco
[redakti]Esperanto
[redakti]Kpalime gastigos la 9-an Afrikan Kongreson jarfine 2026 (de la 26-a ĝis la 31-a de decembro).