Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Sicilio > Lampeduzo

Lampeduzo

Lampeduzo
Lampeduzo
Lando Italio
Regiono Sicilio
Lampedusa el birda perspektivo
400px|noframe|Situo de Lampeduzo.
Ĉefurbo Lampeduzo
Areo 20
Loĝantaro 4.500
pozicio de Lampeduzo
Testudo Kareto
Bordoj de Lampedusa

Lampeduzo, itale Lampedusa (elp. Lampeduza), estas insulo de Italio. Lampedusa estas la plej granda el la tri Pelagaj insuloj inter Tunizio kaj Sicilio. La insulo apartenas al komunumo Lampedusa kaj Linosa en la itala Provinco Agriĝento en Italio.

Kompreni

[redakti]

Lampedusa grandas 20 km², la plej alta punkto estas Albero Sole kun 113 m. Ĝi longas 9 km kaj larĝas 3 km en orienta-okcidenta direkto.

La nordan marbordon karakterizas krutaj rifoj, sur la suda marbordo troviĝas pluraj golfetoj kun sablaj strandoj. 45 km nordoriente de Lampedusa situas la loĝata insulo Linosa, 17 km nordokcidente la neloĝata Lampione.

La ĉefa komunumo sur la orienta bordo same nomiĝas Lampedusa. En ĝi loĝas daŭre sur la insulo ĉ. 4.500 homoj, dum turisma sezono tiu nombro kreskas ĝis 10.000. La loĝantoj vivtenas sin per turismo, fiŝkaptado kaj produktado de fiŝkonservaĵoj.

Geografio

[redakti]

Lampedusa apartenas geografie al la afrika kontinento. La klimato estas varmega, la jara precipitaĵo (300 mm) estas tre malgranda. Pro la mankantaj akvofontoj, malbone traktita agrokultivado kaj forhakado de arbaro la insula interno dezertiĝis.

Antaŭ la suda marbordo situas la insuleto Isola dei Conigli. Tie kaj en golfetoj de Lampedusa, testudoj karetoj serĉas lokon por demeto de ovoj. Por stabiligi nombron de la minacataj karetoj, en 2002 partoj de Lampedusa kaj de Isola dei Conigli iĝis naturprotektaj areoj.

Klimato

[redakti]

Lampedusa havas tipan Mediteranean klimaton, sed la plej varman averaĝan temperaturon kun 22,3 ĉe la Mediteraneo. La averaĝa temperaturo atingas eĉ en februaro 15.

Historio

[redakti]

Sur Lampedusa troviĝas spuroj de grekaj, romiaj kaj arabaj setlintoj. Tiam la insulo servis la marveturantojn kiel apogpunkto.

Kapitano Bernardo Maria Sanvisente en 1834 eksetlis sur la insulo kun 120 homoj - kiel komisiito de Ferdinando la 2-a de Sicilio.

Dum la dua mondmilito, la insulo estis multfoje bombardata pro ties strategia situo. En 1986 trafis la insulon eĉ du Scud-raketoj el Libio, sed neniu vundiĝis.

En la lastaj jaroj, pro sia proksimeco kaj al Afriko (113 km el Tunizio), kaj al Eŭropo (205 km al Sicilio) la insulo iĝis celo de afrikaj migrantoj, kiuj provas eniri en Eŭropon kaj atingas la insulon per improvizitaj boatoj venantaj de Gabès, Zarzis el Tunizio aŭ de la libia marbordo, ofte kun tragikaj rezultoj.

Transporto

[redakti]

Gravas la Flughaveno de Lampeduzo.