Latino (itale: Latina) estas urbo en Latio en Italio, ĉefurbo de la samnoma provinco. Fondita nur en 1932, ĝi loĝigas preskaŭ 130mil homojn.
Kompreni
[redakti]Latino kuŝas meze de la plej vasta ebenaĵo de Latio, sufiĉe proksima al la marbordo (ĉ. 7 km).
De turisma vidpunkto, ne estas historiaj monumentoj, sed por la banamantoj gravas la longa, sabla marbordo. Naturamantoj povas ĝui la lagon Fogliano-n, kiu daŭrigas sinsekvon de marbordaj lagoj.
Historio
[redakti]Latino estis fondita en 1932 sub la nomo Littoria, kiel parto de la plano de Mussolini pri la sanigo de la marŝa areo sude de Romo. Ekde 1934 ĝi iĝis ĉefurbo de nova provinco en suda Latio. En 1945 la nomo estis ŝanĝita al la nuna nomo Latina.
Ne estas antikvaj aŭ malnovaj monumentoj en la tuta komunumo de Latino. La plej malnova, preĝejeto konstruita en 1691 en loko nun nomata Chiesuola (elp. kjesŭola), estis detruita antaŭ ĉ. 100 jaroj. Eĉ la katedralo estas tute nova: inaŭgurita en 1933 kiel simpla paroĥejo, ĝi iĝis katedralo fakte en 1967, kiam la episkopo movis sian sidejon de Terracina al Latino, sed oficiale nur en 1986.
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]La plej proksima flughaveno estas en Romo (Fiumicino FCO kaj Ciampino CIA).
Trajne
[redakti]La stacidomo de Latino kuŝas ĉe la fervojo Roma-Formia-Napoli. Ĝi estas 9 km for de la centro (kunligoj per urba buso).
Buse
[redakti]Aŭte
[redakti]Bicikle
[redakti]La Eŭropa Biciklovojo EV-7 trairas la komunumon de Latino.