Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Nikelino
Nikelino
Urbodomo de Nikelino
Lando Italio
Regiono Piemonto
Loĝantaro 46.244 (2023)
Alto 229

Nikelino, (itale: Nichelino, en la piemonta: Ël Niclin), estas urbo en regiono Piemonto en Italio.

Kompreni

[redakti]

Nichelino, situas en tute ebena teritorio, proksime de la kunfluo de la riveretoj Chisola kaj Sangone en la rivero Pado, proksime Moncalieri. Okcidente ĝi limas kun la vilaĝeto Borgaretto, tra la prestiĝa Ĉasdomo Stupinigi, dum sude ĝi limas kun la vilaĝeto Garino. La urbon trapasas la 45-a paralelo, la egaldistanca linio inter Norda Poluso kaj Ekvatoro.


Historio

[redakti]

La 22-an de junio 1694 Viktoro Amedeo la 2-a, duko de Savojo, deklaris Nikelinon kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn feŭdo, kiun ricevis – kontraŭ 10.000 arĝentaj dukatoj – grafo Niccolò Manfredo OCCELLI.

La 27an de julio 1854, Nikelino salutis la trairejon de la unua trajno sur la Torino - Pinerolo fervoja linio.

Post la dua mondmilito, Nikelino, satelita urbo de Torino, vidas la premo de la amasa enmigrado altirita de la fabriko FIAT kiu estas potenca magneto por tiuj, kiuj serĉas laboron.

Publikaj loĝejoj en Nichelino

Dum 10 jaroj, de 1950 ĝis 1960, la loĝantaro kreskis de 7.257 en 1951 al 14.907 en 1961, sed la reala kresko estis poste, kaj la pinto en 1974 kiam la demografia eksplodo alportis la populacion al la sojlo de 50,000 homoj.

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

La urbo estas servata de la Torina Suda Ringa Vojo tra du krucvojoj:

  • Elirejo Stupinigi
  • Elirejo Exbouché

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

La stacidomo Nichelino situas ĉe la fervojo Torino-Pinerolo.

Buse

[redakti]

La urbo estas servata kaj de la GTT, (Torina antaŭurba reto) kun linioj 35, 35N, 1 (Urba linio), 14, 96 kaj 39, kaj kun la provincaj busoj de firmao Sadem.

Ĉirkaŭ kilometro kaj duono de la urbo (precize ĉe la limo inter la urboj Torino kaj Moncalieri) troviĝas la stacidomo Bengasi sur la linio 1 de la Torina metroo. Ĝi estas atingebla per buslinio 35.


Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Nikelino, Preĝejo de Nia Sinjorino de la Vizito
Palaco de municipaj oficoj kaj de la Salono de la Konsilio de Nikelino
Ĉasdomo de Stupiniĝi
  • La plej grava monumento en la urbo estas la prestiĝa Ĉasdomo de Stupinigi, loĝejo konstruita por la familio Savojo inter 1729 kaj 1733 surbaze de dezajno de la arkitekto Filippo Juvarra, hodiaŭ parto de la cirkvito de Savojaj loĝejoj, kiu estis proklamata en Monda Heredaĵo de Unesko.
  • Urbodomo, projektita de arkitekto Amedeo Peyron (1860).
  • la Palazzo Occelli (ankaŭ nomita "Kastelo"), kiu estis la loĝejo de la samnoma familio. Konstruita sur fundamentoj jam ekzistantaj en 1565, interne ekzistas la votkapelo je la Madono kun la unua preĝejo de Nichelino de la 13-a jarcento, iama kaleŝejo, la naĝejo, la korto kaj plurjarcenta parko de proksimume 35.000 m².
  • Krom la parko de kasteo Occelli, Nichelino proponas vastajn verdajn pulmojn: la Parko Piemonte, la Parko Sangone kaj la Parko Colonnetti; krome la Parko Miraflores, alie konata kiel la "Boschetto" aŭ Parko de la Partizanoj, la plej granda en la urbo; la malgranda Memorparko apud la tombejo; kaj plie la parko Vallere ĉe la limo kun Torino kaj Moncalieri ĉe la kunfluejo de la Sangone kun la Pado.
  • Paroka preĝejo en piemonta barokstilo je la Sankta Triunuo, laŭ Via Stupinigi angulo de Piazzetta San Pio de Pietralcina]], dizajnita en 1729 kaj kompletigita nur ĉirkaŭ 1825.
  • Nova sidejo de la Societo ĉevalsporta de Torino, konstruita inter 1959 kaj 1960. Hodiaŭ la konstruaĵo, post laboroj por ĝin valorigi kaj normaligi, estas hejmo de distra kaj sporta agado en la kunteksto de la Komerca Parko "I Viali".
  • Grandaj murpentraĵoj kreitaj kadre de la urba renoviga projekto "Nichelino Lights Up Festival".
    • La murpentraĵo de Rejoice situas inter via Martiri kaj piazza Camandona kaj estis inaŭgurita la 28-an de marto 2022. La verko estas kvaretaĝa kaj estis kreita de la artisto Giulio Rosk. Jen knabineto devena el Senegalo, kiu rigardas al la urbo, legante libron pri la ĉasdomo de Stupinigi. La murpentraĵo prezentas Stupinigi-tritikon.
    • La murpentraĵo de Piero Angela situas en via Torino 103 B kaj estis inaŭgurita la 22-an de decembro 2022. La figura arto en hiperrealismo estas duetaĝa kaj estis kreita de la artisto Davide Andreazza kun la helpo de Karim Cherif.
    • La murpentraĵo pri Primo Levi situas en via Ponchielli ĉe la angulo de via 1-a majo kaj estis inaŭgurita la 27an de januaro 2023. La verko estas sesetaĝa kaj estis kreita de la artisto Giulio Rosk.

Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

    Kreu kategorion "Metropola urbo Torino"