| ||
| Lando | Italio | |
| Regiono | Sicilio | |
| Maro | Sicilia markolo | |
| Surfaca areo | 84,5 km² | |
| Loĝantaro | 7130 (2025) | |
| Alto | 836 m | |
Pantelerio (itale Pantelleria /pantelle'ria/) estas vulkandevena insuleto en Sicilio en Italio. La insulo kuŝas en la Sicilia markolo, mezvoje inter Sicilio kaj Tunizio. La loĝantoj estas ĉirkaŭ 7mil.
Pantelleria estas ankaŭ la nomo de la ĉefurbo, apud la nordokcidenta pinto, kaj de la komunumo.
Kompreni
[redakti]Pantelerio kuŝas en la mezo de la Sicilia Kanalo, markolo inter Eŭropo (Sicilio) kaj Afriko (Tunizio). Tio influas ne nur la klimaton, sed ankaŭ la lokan kulturon, la kuirarton, la atmosferon.
Tereno
[redakti]Pantelerio ne estas granda: ĉirkaŭ 13 km laŭ rekta linio (ĉ.20 vojirante) inter la pintoj nordokcidenta kaj sudorienta. Ĝi estas malgraŭe la plej granda el la italaj insuletoj ĉirkaŭ Sicilio (inkluzive de neitalaj insuletoj, la plej granda estas Malto, 246 km²).
Pantelerio estas vulkandevena. Estas pluraj malaktivaj krateroj kaj aliaj postsignoj de pasintaj vulkanoj, kiel varmaj fontoj kaj ŝprucoj el varma vaporo. La plej alta monto, Montagna Grande (= Granda Monto), malmulte superas 800 m.
La lasta erupcio okazis en 1891 sub la apuda maro.
Historio
[redakti]
Klimato
[redakti]La maro ĉirkaŭanta la insulo mildigas la klimaton, kiu estas ja varma sed ne varmega. Dum la lastaj 50 jaroj, la temperaturo neniam falis sub nulo (la plej malalta temperaturo estis +1°C en 1981). Somere, ĝi plurfoje superis 40°C, sed ne multe pli: la plej alta temperaturo estis 41,8°C en 1999. Somere atentu ankaŭ la sunajn radiojn, kiuj povas esti danĝeraj dum la centra parto de la tago, se oni ne uzas ĉapelon kaj, laŭbezone, protektan kremon.
La klimato de estas varma mediteranea klimato, kun sekaj someroj kaj pluvoj pli abundaj vintre. Tamen, ankaŭ somere eblas pluvoj, kvankam malofte.
Vento - ĉu forta, ĉu malforta - blovas preskaŭ ĉiun tagon dum la tuta jaro.
Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]La flughaveno de Pantelerio (IATA-kodo: PNL) kuŝas en la norda parto de la insulo, nur 3 km for de la insula ĉefurbo Pantelleria. Estas regulaj flugoj al Sicilio (Palermo, Katanio ktp) kaj al kelkaj italaj urboj (Romo, Milano, Bolonjo ktp). La flugoj estas aranĝataj (2025) de ITA, Volotea, DAT kaj Hello Fly.
Retejo: www.aeroportodipantelleria.it
Ŝipe
[redakti]Ĝisdatigo: somero 2025.
Liberty Lines proponas 1 kunligon ĉiun tagon de Trapanio al Pantelerio; la veturo daŭras 2h30 (rapida ŝipo).
Caronte/Siremar proponas 1 aŭ 2 kunligojn ĉiun tagon de Trapanio al Pantelerio; la veturo daŭras 6h-7h30. Kelkaj veturoj foriras je la 23a kaj atingas la celon frumatene.
Aŭte
[redakti]Eblas kunporti aŭtojn per pramoj.
Moviĝi
[redakti]Piede
[redakti]Per publika transporto
[redakti]Bicikle
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]Fari
[redakti]Aĉeti
[redakti]Vendejaroj
[redakti]Manĝi
[redakti]Trinki
[redakti]Pantelerio estas fama pro la vino Passito di Pantelleria, dulĉeta pajlovino kun alta alkohola grado (20°), proponita kutime post manĝo. Ĝi estas farita el sekigitaj vinberoj sen aldono de alkoholo. La Pantelleria Passito liquoroso estas farita el la sama vinbertipo kun la aldono de alkoholo. Ambaŭ estas laŭleĝe protektataj (DOC) kaj produkteblaj nur en Pantelerio.
Passito de Pantelleria estas produktata el aparta tipo de vinberoj, la Aleksandria Muskatelo, devena el Egiptio, en Pantelerio nomata Zibibbo. El la sama vinbertipo oni produktas alian faman dolĉetan vinon, la Moscato di Pantelleria (Muskatelo el Pantelerio), ankaŭ protektata ("DOC"), kun malpli alta alkohola grado (12°).
Noto: Estas aliaj vinoj nomataj passito en Sicilio kaj aliloke, sed la plej fama el ili estas la Passito di Pantelleria.