Riegersburg (elp. riga:sburg) estas urbeto en orienta Stirio en Aŭstrio, fama pro sia mezepoka fortika kastelo.
Kompreni
[redakti]Historio
[redakti]La vulkandevena, bazalta monteto sur kiu hodiaŭ kuŝas la kastelo estis uzata kiel loĝloko jam de la prahomoj. La plej malnova konata fortikaĵo estis konstruita dum la frua Mezepoko, en la 7-a jarcento; ĝi estis tre simpla, nur kiel rifuĝejo kontraŭ agresoj.
Ĉirkaŭ 1100 la lokaj sinjoroj konstruigis veran fortikan kastelon; post kelkaj jardekoj la marka grafo Ottokar la 3-a, kiu estris la tutan regionon, konstruigis duan fortikaĵon pli malsupre, tiel ke hodiaŭ la kastelo aspektas kunmetaĵo de du konstruaĵoj (Kronegg supre kaj Lichtenegg malsupre). Ĉirkaŭ 1170 ekestis ankaŭ bazarvilaĝo kaj preĝejo ĉe la piedo de la monteto.
En la 17-a jarcento la kastelo dum kelkaj jardekoj estis aparte grava pro la alproksimiĝo de Turkoj, konkerintaj Hungarion kaj Kroation.
Ekde 1822 la kastelo apartenas al la princoj de Liĥtenŝtejno.
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]Trajne
[redakti]La plej proksima fervoja stacidomo estas en Hatzendorf (7 km). Alia proksima stacidomo estas en Feldach (10 km), pli bone kunligata.
Buse
[redakti]La buso 406 kunligas Feldach al Riegersburg.
Alia menciinda buso estas la linio 461, kunliganta Riegersburg al Ilz.
Aŭte
[redakti]Veturantoj venantaj de norde (ekzemple de Vieno) kaj de oriente povas uzi la aŭtoŝoseon A2 ("Süd Autobahn" = Suda Aŭtoŝoseo) ĝis la eliro "138 - Ilz - Fŭrstenfeld", poste 15 km per malgravaj ŝoseoj.
Veturantoj venantaj tra Graz de okcidente/nordokcidente kaj ankaŭ de sude (ekzemple de Munkeno, Triesto) povas uzi la saman aŭtoŝoseon A2 en la kontraŭa direkto ĝis la eliro "150 - Sinabelkirchen", poste 19 km per malgravaj ŝoseoj.
Bicikle
[redakti]Riegersburg estas sufiĉe proksima al la eŭropa biciklovojo "EV 9" (Balta Maro - Adriatiko). Lasu la ciklovojon apud Speltenbach.
Moviĝi
[redakti]Piede
[redakti]Per publika transporto
[redakti]Bicikle
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]