| ||
| Lando | Aŭstrio | |
| Regiono | Salcburgio | |
| Loĝantaro | 157 659 (2025) | |
| Alto | 424 m | |
Salcburgo (germane Salzburg) estas historia urbo en Aŭstrio kun ĉ. 150mil loĝantoj, ĉefurbo de Salcburgio. Ĝi situas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Salzach, tre proksime (5 km) de la landlimo inter Aŭstrio kaj Germanio.
Kompreni
[redakti]La germana nomo de la urbo estas kunmetaĵo de la vortoj Salz (salo) kaj Burg (fortikaĵo, fortika urbo) kaj mallonge entenas la historiajn ecojn de Salcburgo: komerca urbo, precipe pri la salo ekstraktita el proksimaj minejoj, sed ankaŭ, almenaŭ antikve, urbo pretigita al la defendo.
Dum la lastaj jarcentoj la neceso defendi sin multe malgrandigis, kaj la prosperaj komercoj igis la urbon riĉa je ĉarmaj monumentoj, allongantaj multajn turistojn. Ankaŭ valoras de turisma vidpunkto la ĉirkaŭa naturo; aldone, paro da salminejoj estas viziteblaj.
Historio
[redakti]Romio konkeris la ĉirkaŭan areon en 15 a.K. Dum la postaj jaroj ekaperis urbeto, verŝajne farita de la lokaj keltaj triboj, ĉe la dekstra bordo de la rivero, en malgranda ebenaĵo ĉirkaŭata de krutaj, malaltaj montoj. La urbeto iĝis oficiale romia urbo (municipium) en 45 p.K. sub la nomo de Iuvanum.
NOTO. La latina nomo Salisburgum ne estis uzata en la tempo de Romio. Ĝi estis kreita nur dum la Mezepoko kiel traduko de la germana nomo Salzburg.
La urbo Iuvanum estis abandonita en 488 de la plimulto de la loĝantoj pro ordono de Odoakro. Multaj tamen nur movis al la apudaj montetoj. Estas menciinde ke, mallonge antaŭe (ĉirkaŭ 450), monaĥejo estis fondita apude, kaj ĝi restis post la abandono de la urbo.
Ĉirkaŭ la fino de la 7-a jarcento, la episkopo Ruperto de Salcburgo alvenis ĉi tie kun la aprobo de Theodo la 2-a, duko de Bavario kaj tiam reganta ankaŭ la areon de Salcburgo. Li konstruigis la katedralon de Salcburgo, renovigitan abatejon por la monaĥoj de la malnova monaĥejo kaj novan abatejon por monaĥinoj. La vira abatejo de sankta Petro kaj la virina abatejo de Nonnberg estas verŝajne la plej malnovaj monaĥejoj ankoraŭ funkciantaj en la germanparolantaj landoj.
La alveno de Ruperto montras ke la urbo ne estis tute sen loĝantoj; aliflanke, lia laboro allogis pli da loĝantoj kaj instigis la renaskon de vera urbo, sub la nova nomo de Salzburg/Salisburgum.
...
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]Salcburgo havas sian flughavenon, nur 5 km for de la urbocentro (IATA-kodo: SZG). Komercaj flugoj kunligas ĝin al pluraj eŭropaj urboj.
Pli grava kaj kun multe pli da kunligoj, la flughaveno de Munkeno (IATA-kodo: MUC) kuŝas ĉirkaŭ 150 km okcidente. De ĝi, por atingi Salcburgon trajne necesas 2-3 horojn (trajnŝanĝo en Munkeno).
Trajne
[redakti]Buse
[redakti]Ŝipe
[redakti]Aŭte
[redakti]Moviĝi
[redakti]Piede
[redakti]Per publika transporto
[redakti]Bicikle
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]
