Sezze estas urbo en Latio en centra Italio, kun ĉirkaŭ 24mil loĝantoj.
Kompreni
[redakti]Sezze situas ĉe la bordo de la montoj Lepini, sur unu el iliaj lastaj montetoj fronte al la vasta ebenaĵo Pontina, iam marŝlando. Grava fervojo kaj grava ŝoseo (la Via Appia kiu estis jam grava en la tempo de Romio) kuras en la proksima ebenaĵo laŭ la piedo de la rokaro.
Kvankam Sezze estas antikva urbeto kun malnova urbocentro, mankas gravaj monumentoj kapablaj allogi abundon da turistoj.
Historio
[redakti]Laŭ mito, la antikva Setia (latina nomo de la nuna urbo) estis fondita de Herkulo, kaj pro tio la blazono de Sezze entenas la Nemea leono.
Fakte, Setia estis fondita en 382 a.K. de Romianoj sur roka monteto apud la ebenaĵo, kiel fortika urbo kontraŭ la Volskoj, popolo kiu loĝis en la suda Latio kaj ofte batalis kontraŭ frua Romio. Malgraŭ sia evidenta kunligo kun Romo, Setia plurfoje ribelis kontraŭ ĝi aŭ refuzis helpi ĝin. Ĝi estis ankaŭ laŭdata de kelkaj romianaj verkistoj pro sia bongusta vino.
La loko tre taŭga por defendi sin protektis la urbeton dum la mezepokaj atakoj (kaj ankaŭ dum postaj atakoj), tiel ke ĝi neniam estis abandonita. Tamen la loko ne favoras terkulturon nek aliajn laborojn, do la urbeto ne iĝis granda aŭ grava.
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]Trajne
[redakti]Buse
[redakti]Ŝipe
[redakti]Aŭte
[redakti]Moviĝi
[redakti]Piede
[redakti]Per publika transporto
[redakti]Bicikle
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]
