Vikivojaĝo:Aŭtoraj rajtoj

El Vikivojaĝo

La enhavo de Vikivojaĝo estas protektita per aŭtorrajto kaj formale licencita al la publiko sub la licenco Creative Commons Attribution-Share Alike 3.0 Unported ("CC-BY-SA").

Por multaj tekstoj tie ĉi validas krome la GFDL, la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj.

La aŭtorrajto de la enhavoj de Vikivojaĝo ne apartenas al Vikivojaĝo aŭ al la Fondaĵo Vikimedio. Ĝi apartenas al la unuopaj kreintoj de la enhavo.

Vikivojaĝon rajtas redakti ĉiu, kaj kvankam la uzantoj sendante promesas, ke ili havas ĉiujn rajtojn licenci la sendatan enhavon sub la koncerna(j) licenco(j), nek la Fondaĵo Vikimedio, nek iu ajn uzanto de Vikivojaĝo, garantias la verecon de tiu promeso. Ni penas forigi protektitajn enhavojn, kiam ni ekscias pri ili, sed tamen nenion povas garantii.

Kopirajta rimarko: La ĉi-paĝa enhavo estas parte kopiita de simila paĝo ĉe la Esperanta Vikipedio.