El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Nordameriko > Usono > Vaŝingtono

Vaŝingtono

Vaŝingtono
Vaŝingtono Flago (aŭ blazono)
La Smizonia Institucio en Vaŝingtono.
Lando Usono
Regiono Mezatlantikaj ŝtatoj
Loĝantaro 601 723 (2010)
Alto 60 m

Vaŝingtono (angle: Washington) estas la ĉefurbo de Usono kaj unu el la plej famaj urboj en la tutmondo. Oni povas lerni multe pri la historio kaj registaro de la nacio ĉi tie per la multegaj vaŝingtonaj muzeoj.

Kompreni[redakti]

Klimato[redakti]

 Klimato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Tage altas (°F) 42 47 56 66 75 84 88 86 79 68 57 47
Ĉiunokta malaltas (°F) 27 30 37 46 56 65 70 69 62 50 40 32
Precipitaĵo (in) 3.2 2.6 3.6 2.7 3.8 3.1 3.6 3.4 3.8 3.2 3.0 3.0

Vidu Vaŝingtonan 7-tagan antaŭvidon.


Aliri[redakti]

Per aŭtomobilo[redakti]

Pro la malnoveco de Vaŝingtono, neniu ŝoseo rekte eniras la urbon. La "Beltway" (tio estas, ĉirkaŭurba ŝoseo) estas la plej proksima ŝoseo, kvankam ĝi oftofte plenpleniĝas de aŭtoj matene kaj vespere, do starigante malrapidegan transportiĝon al la veturulo.

Per aviadilo[redakti]

En la Vaŝingtona regiono ekzistas tri grandaj flughavenoj:

  • Washington National Airport (ICAO kodo: KDCA) estas la plej proksima al la urbo, sin trovante ĉe la kontraŭa flanko de la rivero Potomac for de la urbcentro. Estas tre facile eniri aŭ eliri la urbon pere de ĝi (metroo provizas ligilon rekte al vaŝingtonaj vidindaĵoj); tamen menciindas ke tiu ĉi flughaveno ne akceptas internaciajn flugojn; do fremdaj turistoj verŝajne havos malfacilaĵojn, penante ĝin atingi.
  • Dulles Airport (ICAO kodo: KIAD) estas la plej granda el la tri. Dulles ofertas la plej larĝan aron de internaciaj flugoj, kaj estas tutmonde fama pro ties arĥitekture mirinda terminalo.
  • Baltimore Washington International (ICAO kodo: KBWI) situacias inter Vaŝingtono kaj najbara urbo Baltimoro. Ĉe ĝi ankaŭ estas internaciaj flugoj; tamen transportiĝo inter ĝi kaj la urbcentro estas pli neefike pro la distancoj.

Transportiĝi[redakti]

Vidi[redakti]

  • La Smizonia Institucio estas unu el la plej famaj kaj grandaj muzearoj en la tutmondo. Oni povas eniri iun ajn el la muzeoj senpage; tamen vin ĉe la eniro verŝajne atendos multe da metalsensiloj kaj polico, kiujn nune tre zorgigas la risko de terorisma atako. Se vi ne agas suspektinde, trapasante la sekurejon, do neniu starigos problemojn antaŭ vi.

Manĝi[redakti]

Loĝi[redakti]

Vaŝingtono havas hotelojn kaj tre multekostajn kaj malmultekostajn, por preskaŭ ĉiu buĝeto. La hoteloj en la urbcentro emas esti la plej ŝikaj. Memoru ke la pli malmultekostaj ofte estas aŭ de tre malalta kvaliteco, aŭ en neagrabla loko.

Resti sekura[redakti]

Kvankam en Vaŝingtono loĝas la Prezidanto kaj laboras Kongreso, la usona ĉefurbo restas tre krimema kaj do turistoj devas ĉiam esti singardemaj. Tage, en la plej turist-vizitataj lokoj, la ŝanco ke iu penos estas malgranda. Sed la ĉirkaŭaĵojn infiltris krimgrupoj, kaŭzante multe da ŝtelo, seksperforto, kaj eĉ murdo - aparte en la Sud-Orienta Distrikto. Ni ne proponas ke vi senkiale promenu ĉirkaŭ la stratoj nokte, ĉar polico ne ĉiam estos proksime.

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.