Taragono (hispane kaj katalune: Tarragona) estas ĉemara urbo en Katalunio en nordorienta Hispanio, ĉefurbo de samnoma provinco, kun 140mil loĝantoj. En la epoko de Romio, Tarraco estis unu el la plej gravaj urboj en tuta Hispanio, kaj ankoraŭ nuntempe abundo da restaĵoj de tiu prospera tempo allogas la turistojn.
Kompreni
[redakti]Historio
[redakti]Antikva Urbo (ĝis 711)
[redakti]Sur antikva monero trovita en provinco de Ĝirono estas la subskribo Tarakon-salir (verŝajne: "monero de Taragono" en la lingvo de la Iberoj). Ŝajne la monero datiĝas je ĉirkaŭ 250 a.K.
Mallonge poste, en 210 a.K., dum la dua punika milito, la romia militestro Skipiono Afrika la Maljuna kunportis sian armeon en Taragonon kaj restis tie dum la tuta vintro. En la komenco de la posta jaro, li kunvokis la lokajn tribojn, kiuj estis plejparte amikemaj al la romianoj kaj eĉ helpis ilin kontraŭ la kartaganoj. Tiuj eventoj markas la komencon de la historio de Taragono kiel vera urbo. Plinio la Maljuna skribis, ke Taragono estis la verko de Skipiono, kvazaŭ li estis ĝia fondinto, malgraŭ la ekzisto de antaŭa vilaĝo.
Baldaŭ Taragono iĝis grava urbo, kaj ĉefurbo de norda Iberio (Hispania Citerior, poste Hispania Tarraconensis). Ĝi multe prosperis ĝis la 3-a jarcento.
Aparte grava agreso okazis en la jaro 258, kiam la frankoj, kiuj jam plurajn fojojn transiris la limon de la Imperio apud la Rejno, sukcesis marŝi ĝis Taragono kaj prirabi ĝin. En 409 la vandaloj alvenis en Iberion sed ili marŝis suden kaj okcidenten, sen frapi la urbon. Fine, en 474 (du jarojn antaŭ la tradicia fino de la Romia Imperio) la Visigotoj sub la reĝo Eŭriko prenis Taragonon, verŝajne sen luktado, kaj firme okupis ĝin. Jam dum la lasta tempo de la Romia Imperio la urbo komencis malprosperi, kaj sub la Visigotoj ĝi plu dekadencis.
En 711 Taragono estis konkerita de la Araboj. Eble la urbo estis detruita, eble ĝi estis abandonita; certe ĝi preskaŭ nuliĝis.
Nova Urbo (post 1118)
[redakti](...)
Klimato
[redakti]Aliri
[redakti]Aviadile
[redakti]La plej proksima flughaveno estas tiu de Reus (IATA-kodo: REU), fakte inter Reus kaj Taragono, nur 12 km de Taragono. Estas multaj kunligoj kun Britio kaj kelkaj kun malmultaj urboj en Eŭropo (ekzemple: Parizo). Estas busveturo de tiu flughaveno al la urbo de Taragono ĉiun horon (tage), zorge de Monbus (ankaŭ nomata Hispano Igualadina), informoj ĉe Monbus.
Pli malproksima, sed kunligata kun multe pli da urboj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo, estas la flughaveno de Barcelono El Prat (IATA-kodo: BCN), ĉ.90 km for de Taragono.
Trajne
[redakti]La stacidomo en la centro de Taragono (Estació de Tarragona), apud la marbordo, estas servata de ordinaraj trajnoj. De Taragono al Barcelono estas pluraj veturoj, bezonantaj ĉ.1h30. De Taragono al Ilerdo la veturoj estas pli maloftaj (ĉ.2h30) kaj al Valencio eĉ pli maloftaj (4-5 horojn).
Alia stacidomo (Camp de Tarragona), ĉ. 12 km for de la urbo, estas servata de altrapidaj trajnoj veturantaj de Barcelono al Zaragozo(-Madrido) kaj de rapidaj trajnoj de Barcelono al Valencio. La veturoj estas oftaj, sed antaŭmendo estas kutime necesa. La vojaĝo daŭras kutime 35-45min (Taragono-Barcelono), 2-3h (Taragono-Valencio), 25-30min (Taragono-Ilerdo), 1h10-1h20 (Taragono-Zaragozo), 2h30-3h15 (Taragono-Madrido).
De la centro de Taragono al la stacidomo Camp de Tarragona estas regulaj busoj. Informoj ĉe: Empresa Plana.
Buse
[redakti]Ŝipe
[redakti]Aŭte
[redakti]Taragono estas proksima al la Aŭtoŝoseo de la Mediteraneo (AP-7, Autopista del Mediterráneo), taŭga por veturantoj de nordoriento (Barcelono, suda Francio kaj pretere) aŭ, en la kontraŭa direkto, de sudo (orienta Hispanio).
Veturantoj de nordokcidento povas uzi la Aŭtoŝoseon Zaragozo-Mediteraneo AP-2 kaj, apud Montblanc, eliri sur la Rapidan Ŝoseon A-27 (Autovía Tarragona-Montblanc).
Bicikle
[redakti]Taragono estas ĉe la kurso de Eŭrovelo EV-8, ne plene pretigita. Informoj ĉe Eurovelospain.com(es, en).
Moviĝi
[redakti]Piede
[redakti]Per publika transporto
[redakti]Bicikle
[redakti]Aŭte
[redakti]Vidi
[redakti]