Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Afriko > Nord-Afriko > Maroko > Tetuano

Tetuano

Tetuano
Tetuano
تطوان, ⵜⵉⵟⵟⴰⵡⵉⵏ, Tétouan
Enirejo al la malnova kazerno de la Regulares ("regulaj militistoj") de Tetuano
Lando Maroko
Loĝantaro 612 000 (2024)
Alto 90 m

Tetuano (arabe تطوان /tiṭwān/, berbere tamaziĥte ⵜⵉⵟⵟⴰⵡⵉⵏ /tiṭṭawin/, france Tétouan, hispane Tetuán) estas urbo en norda Maroko, proksima al la Ĝibraltara Markolo, kun ĉirkaŭ 600mil loĝantoj. Ĝi estas apud la mediteranea marbordo, sed ne precize ĉe la marbordo, kiu situas ĉirkaŭ 10-15 km for de la urbo.

Kompreni

[redakti]

Historio

[redakti]

Klimato

[redakti]

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

La internacia flughaveno de Tetuano (nomo: Sania R'mel; IATA-kodo: TTU) situas nur ĉ. 5 km for de la urbocentro. Ĝi estas kunligata ĉefe kun urboj de Maroko, Hispanio kaj Francio, kvankam ja estas kelkaj pluaj kunligoj (Belgio, Nederlando ktp).

Iom pli granda kvanto da kunligoj estas havebla en la flughaveno de Tanĝero (ĉ. 70 km).

Trajne

[redakti]

Neniu fervojo atingas Tetuanon.

Buse

[redakti]

Pluraj kompanioj proponas busveturojn de/al proksimaj urboj, inter kiuj Tanĝero (1h-1h15), Feso (ĉ.6h) kaj Rabato (ĉ.4h).

La plimulto de la kompanioj uzas la ĉefan busan stacidomon (france: Gare Routière), sed CTM uzas ankaŭ sian propran stacidomon, pli proksiman al la urbocentro. (Vidu mapon.)

Ŝipe

[redakti]

Al Tanĝero aŭ Ceŭto, kaj de tie buse aŭ aŭte.

Aŭte

[redakti]

La aŭtoŝoseo A7 kunligas Tetuanon kun Fnideq en la ĉirkaŭaĵo de Ceŭto. De la haveno de Ceŭto al Tetuano estas ĉirkaŭ 45 km (el kiuj 27 estas laŭ la aŭtoŝoseo). Ne forgesu ke dum la vojo necesas preterpasi la landlimon inter Hispanio (Ceŭto) kaj Maroko.

De la urbo Tanĝero kaj ties urba haveno al Tetuano estas la nacia ŝoseo RN2 (ĉ.60 km, ĉ.1h).

De la haveno "Tanĝero - Port Passagers Tanger Med" (la haveno plej proksima al Hispanio ene de Maroko) al Tetuano eblas veturi laŭ la nacia ŝoseo RN16 kaj poste laŭ la aŭtoŝoseo A7 - sume, ĉ.60 km, ĉ.1h.

Moviĝi

[redakti]

Piede

[redakti]

Per publika transporto

[redakti]

Bicikle

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Map
Mapo de Tetuano



Fari

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]
  • Tanĝero, ĉ.60 km nordokcidente, ĉe la bordo de la Oceano
  • Ceŭto, ĉ.45 km (necesas transpasi landlimon) norde
  • Chefchaouen, ĉ.60 km sude, 560 m, meze de montoj
  • Asilah, ĉ.100 km okcidente, ĉe la bordo de la Oceano
  • Laraŝo (Larache/Al-῾Araish), ĉ.140km sudokcidente, ĉe la bordo de la Oceano; apude estas la ruinaĵoj de la punika urbo Lixus
  • Ksar el-Kebir (signifo: la Granda Kastelo; hispane: Alcazarquivir), ĉ.170 km sudokcidente, fondita de Kartago en la valo de la rivero Lukus

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.