Uzanto-Diskuto:Crosstor

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikivojaĝo

Ŝablono:Parto de[redakti]

Saluton. Ankoraŭ 1 afero, kiun mi rimarkis: Kiam vi kreas artikolon uzante la skemon, tute sube estas la ŝablono

{{Parto de|<!-- nomo de supera geografia unuo, ekz. regiono aŭ lando -->}}

Ideale devus esti tie nomo de la plej proksima pli alta geografia unuo, ekzemple distrikto aŭ ĵupo aŭ simile. Sed dume tute taŭgas meti nomon de lando, kiel

{{Parto de|Hungario}}

(pri regionoj ni ankoraŭ laboros; Vikivojaĝoj uzas turisman dividon, ne kutiman administran) --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:33, 26 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti]

Grava parto de Vikivojaĝo estas ties ŝablonoj, kiu kreas ekzemple la rubandon, informkestojn, paneran navigadon kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni suferas pro ilia manko aŭ nealta kvalito.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi ŝablonojn de nia Vikivojaĝo). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikivojaĝo:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:17, 28 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Viaj bildoj por rubando[redakti]

Saluton. Kiam vi volas uzi iun bildon por supra rubando, prefere uzu {{Rubando}}. Vi povas meti nomon de la dosiero kiel unuan parametron, ekz. en Szombathely estus {{Rubando|Fő tér Szombathely.jpg}}. Amike teĥnike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:33, 28 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano![redakti]

Kara Crosstor, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al diskonigo de Vikivojaĝo!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Sekva konkurso en Vikivojaĝo temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj, sed dume ne certas, ĉu ĝi okazos ankaŭ en Vikivojaĝo aŭ nur Vikipedio. Kaj ĝuste nun okazas konkurso en Vikipedio kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko ;-)

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:44, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]