Vikivojaĝo:Robotoj

El Vikivojaĝo
(Alidirektita el VV:BOT)
Robotoj Laboro por robotoj Permespeto por robotoj Listo de robotoj
en: Requests for the bot flag should be made on Permespeto por robotoj.

Roboto (angle bot) estas komputila programo kiu laboras en Vikivojaĝo kiel uzanto, sed ege pli rapide. Kutime ĝi estas uzata por tre precize difinitaj etaj kaj ripetataj taskoj, tiel ke homo povas ilin unufoje ŝalti kaj roboto ili ripetas (kutime en amaso de paĝoj aŭ ripete en specifaj tempaj intervaloj). Roboto estas skribita en programlingvo kiu permesas sendi al servilo HTTP-petojn; ekzemple Java, PHP, Python kaj Perl. Ekzistas pluraj programoj, kiujn eblas uzi por robotaj taskoj, plej konata estas Pywikibot.

Taskoj[redakti]

Oni povas uzi roboton por:

  1. korekti oftajn tajperarojn, unuecigi mallongigojn
  2. diversaj specialaj taskoj:
    1. ŝanĝi la nomon de kategorio
    2. enmeti ŝablonojn kaj navigilojn en aron de paĝoj
    3. ŝanĝi la strukturon, ekzemple forpreni malplenajn liniojn de la komenco kaj/aŭ fino de la paĝoj
    4. ordigi ligojn al aliaj Vikivojaĝoj laŭ difinita konvencio
    5. ktp.
  3. krei raporton pri la farita tasko kaj montri la taskojn nesolvitajn

Por peti la agon de roboto, skribu en la paĝo pri taskoj. Ĉiuj, kiuj havas roboton, laŭeble atentas pri ŝanĝoj al tiu paĝo, tiel ke iu povu plenumi la peton. Se vi ne ricevas respondon dum semajno, kontaktu robotiston en ties diskutpaĝo.

Kiel obteni robotan statuson[redakti]

Por peti la robotan statuson necesas peto, kiu estos plenumita de burokrato (aŭ de Stevardo en MetaVikio, ĝis kiam estos neniu burokrato en la Esperanto Vikivojaĝo) post unu semajno se la uzantaro konsentas kun tiuj planoj. Preferindas, ke la roboto tute ne redaktu Vikivojaĝon ĝis kiam ricevos permeson. Eventuale povas burokrato, administranto aŭ jama robotisto peti, ke permes-petinto redaktu iom da paĝoj (ĉ. 50) por pruvi al la komunumo pri sia kapablo regi roboton.

Kiel korekte zorgi roboton[redakti]

Zorgi roboton postulas respondecon. Pro tio necesas, ke novaj robotistoj legu la paĝon pri la etiko de la robotisto.

Kontroli la agadon de robotoj[redakti]

La robotoj havas statuson por distingiĝi de uzantoj, kaj ilia agado defaŭlte ne montriĝas en la lastaj ŝanĝoj (kio estas?), por ne krei problemojn al tiuj kiuj kontrolas la lastajn ŝanĝojn; sed eblas montrigi ilin alklakante ĉi tie.

La uzado de senstatusa roboto obstrukcas la paĝon pri lastaj ŝanĝoj, tiel ke ĝi malhelpas la kontrolon de lastaj ŝanĝoj. Pro tio, senstatusaj robotoj estas forbaritaj. Robotoj kiuj malĝuste laboras estas forbaritaj sen ia averto. Tio ne estas puno, sed preventado de damaĝo, kiu estus temporaba por korekti. Post kiam robotisto korektos la problemon, la roboto povas esti malforbarita.

Atentu: forbaru nur la roboton, ne forbaru ankaŭ la IP-adreson, ĉar tiel ankaŭ la robotisto estus forbarita.

Malebligi al roboto redakti paĝon[redakti]

{{Bots}} utilas por malebligi al roboto(j) (unu, pli aŭ ĉiuj) redakti paĝon kiu enhavas tiun ŝablonon.

Robotoj kun statuso[redakti]

Jen aŭtomata kreita listo de robotoj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]