Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Suda Italio > Apulio > Gargano > Vico del Gargano

Vico del Gargano

Vico del Gargano
Vico del Gargano
Panoramo de Vico
Lando Italio
Regiono Apulio
Loĝantaro 7.175 (30-9-2025)

Vico del Gargano, (elp.: Viko del Gargano), estas vilaĝo en itala regiono Apulio.

Vico del Gargano (Vàichë en la loka dialekto) estas itala municipo kun 7.175 loĝantoj en la Provinco Foĝjo en Apulio.

Ĝi estas parto de la Nacia Parko Gargano, kaj estas unu el la municipoj de "La plej belaj vilaĝoj en Italio". Ĝiaj vilaĝetoj San Menaio kaj Calenella estas du marbordaj feriejoj.

La 92-a Itala Kongreso de Esperanto okazos en Vico de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2026.

Kompreni

[redakti]
La pinarbaro Marzini fronte al la strando inter Piana di Calenella kaj San Menaio
La turo de la Preposti

Vico del Gargano, ofertas turismon kiu kombinas historion, naturon kaj gastronomion.

Ĝi situas en la nordorienta parto de la promontoro Gargano, en areo kiu havas ampleksan gamon de altitudoj, de 0 ĝis 782 metroj super marnivelo, etendiĝante de la altaĵoj de la Umbra Arbaro ĝis la strandoj de San Menaio kaj Calenella. La pejzaĝo karakteriziĝas per fagaroj kaj abioj, dum la marbordon dominas alepaj pinarbaroj, inkluzive de la Pinarbaro Marzini. Ĉe la marbordo, estas vastaj jarcentaj olivarbaretoj kaj terasformaj citrusarbaretoj. La geologio de la areo estas ĉefe karsta, kun multaj kavernoj, inkluzive de ĉemaraj kavernoj.

Vico del Gargano estas la koro de la Nacia Parko Gargano kaj plejparto de la Umbra Arbaro estas ene de sia teritorio.

Ĝi estas ĝemelita al sekvaj ĝemelurboj:

Historio

[redakti]
Kelkaj el la multaj entombigoj en la nekropolo de Monto Pucci

Klimato

[redakti]

Plej bona tempo: Somero por la strando, printempo/aŭtuno por naturo kaj vilaĝoj; februaro/marto por la Citrus-Karnavalo.

Aliri

[redakti]

Aviadile

[redakti]

Trajne

[redakti]

Vico del Gargano estas servata de la fervojo San Severo-Peschici, administrata de la Ferrovie del Gargano, kiu servas kvar fervojajn staciojn ene de la municipa teritorio: la stacidomoj Murge Nere, Vico-San Menaio, Bellariva kaj Peschici Calenella, ĉi-lasta servante la najbaran municipon Peschici.

Buse

[redakti]

Moviĝi

[redakti]

Perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]
Fasado de la preĝejo Sankta Maria Pura
La fasado de la monakejo Sankta Maria de la Anĝeloj
Fontano situita sub la preĝejo Sankta Maria de la Anĝeloj
Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Turo de la muregoj de Viko del Gargano
Palaco de Della Bella

Vidindaĵoj inkluzivas:

  • La kvadrata kastelo kaj la muroj
  • Preĝejo de la Karmino
  • Ĉefpreĝejo (Chiesa Matrice)
  • 14-a-jarcenta preĝejo de Sankta Marko
  • Preĝejo de Sankta Maria degli Angeli
  • La 14-jarcenta Turo dei Preposti estas la plej rimarkinda trajto, fortikaĵo superrigardanta la maron kiu havis defendaj kaj doganaj funkcioj. Ĝi reliefigas la rektan lineon de la marbordo, tra la historia centro de San Menaio kaj la antaŭ ne longe establita loĝkvartalo "Murge Nere" (Nigra Murgio), elstarigita per la ĉeesto de du grandaj rokaj monolitoj, kiuj leviĝas super la flosozono.

Fari

[redakti]
  • Esploru la ĉarman mezepokan historian centron kun la normanda-ŝvaba kastelo kaj malkovru la mezepokan Trappeto-n (olivoleomuelejon) kaj la Etnografian Muzeon.
  • Strateto de la Kisoj (Vicolo del Bacio), ankaŭ en la histotia centro, ĝi estas romantika strateto kie amantoj interŝanĝas amĵurojn, ornamita per mesaĝoj kaj pendseruroj.
  • malkovru la strandojn de San Menaio kaj Calenella, kun puraj akvoj kaj panoramaj vidoj.
  • por ekskursi mergu vin en la naturon de la Umbra Arbaro, pikniku kaj faru naturpromenadojn en ĉi tiu antikva fagaro kaj abiaro, parto de la Nacia Parko Gargano.
  • vizitu arkeologiajn lokojn kiel la Nekropolo de Monto Pucci, antikva frukristana loko kun spektaklaj marvidoj.
  • Citruskarnavalo: Unika evento, en romantika etoso, dum kiu la statuo de Sankta Valenteno, patronsanktulo de citrusfruktoj kaj amantoj, estas ornamita per girlandoj de oranĝoj kaj oranĝfloroj.
  • partoprenu al la festo de la Paposcia (farĉita flano), en julio.

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

La vilaĝeto San Menaio estas konata ankaŭ pro sia komerco de D.O.P. citrusfruktoj, Arancia bionda del Gargano kaj Limone Femminiello del Gargano kiuj estas eksportitaj en la tuta Eŭropa Unio, kaj aliloke.

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

En Vico del Gargano, vi nepre gustumu Paposcian (farĉita flano, en la itala calzone), freŝajn lokajn fiŝojn (kiel grizan mugilon kaj anĉovojn), tradiciajn fromaĝojn (Caciocavallo Podolico), Orecchiette, (oreletoj) kun juglandoj, oranĝan salaton, kapridon al ruoto, fiŝsupon, kaj desertojn kiel Cartellate, Mostaccioli, Ostie piene, kaj la lokajn Sospiri, ĉio akompanata de ekstra virga olivoleo kaj apuliaj vinoj.

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

La 92-a Itala Kongreso de Esperanto okazos de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2026, en Vico del Gargano, en la koro de Apulio. La temo estos "Esperanto: lingvo de paco kaj defendo de identecoj".

Estas antaŭviditaj:

Ekskursoj: Oni kune malkovros la mirindan naturon kaj historion de la Gargano (Vieste, Peschici, Insuloj Tremiti, Troia, Foggia, lago de Varano, k.t.p.).

✅ Maro kaj Suno: Oni loĝos en belega loko apud la kristalklara maro de Apulio. 🏖

Koncertoj: koncertego por paco + Kim, Clarissa, Lucio Avitabile

La organizantoj konsilas:

🎁 Paska ideo: Ĉu vi ankoraŭ ne faris donacon al vi mem? Aliĝi al la kongreso estas la perfekta maniero por via Paska donaco kaj garantii al vi neforgeseblan someron!

Ankoraŭ eblas aliĝi kaj trovi lokon, sed ne atendu tro longe!

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.

    Kreu kategorion "Gargano"