Vikivojaĝo:Bonvenon, organizantoj de renkontiĝoj

El Vikivojaĝo

Bonvenon, organizanto de (Esperanta) renkontiĝo!

Ni ĝojas vidi vin ĉi tie! Vikivojaĝo povas helpi vin altkvalite prepari vian (Esperantan) renkontiĝon, kaj ankaŭvi povas helpi Vikivojaĝon konstrui la plej grandan kaj altkvalitan vojaĝan gvidilon en Esperanto!

Vikivojaĝo estas nova (memstarigita fine de 2020) frata projekto de Vikipedio, funkcias laŭ la sama maniero, kaj estas bone kunligita kun Vikipedio kaj resto de la Vikimedia ekosistemo. En Vikivojaĝo volontulaj redaktantoj verkas gvidilojn utilajn por turistoj kaj ĝenerale vojaĝantoj. La plej kutimaj tipoj de artikoloj temas pri lando, urbo kaj konversacia frazlibro. Krome estas aliaj tipoj, sed tiuj estas signife malpli oftaj.

Kion Vikivojaĝo povas provizi al vi[redakti]

Por organizi bonegan (Esperantan) renkontiĝon vi devas provizi al viaj partoprenontoj (krom aliaj) informojn pri kiel veni al la renkontiĝo. Vikivojaĝo helpos al vi fari tion pli rapide kaj altkvalite!

Tekstojn de Vikivojaĝo vi povas transpreni kaj tuj publikigi en retejo aŭ bulteno de via renkontiĝo (estas enorde, ke vi vendas partoprenon - la permesilo permesas komercan uzadon de la tekstoj). Tiel vi ŝparos tempon, energion kaj atenton, kiujn vi povos uzi por aliaj partoj de organizado. Vi nur devas atenti ĉiam mencii fonton, ideale kun ligilo al konkreta artikolo (tio estas danke al la libera permesilo CC BY-SA 3.0, sub kiu la teksto disponeblas).

Ĉar Vikivojaĝo estas daŭre en sia komenco, multaj lokoj estas priskribitaj nur ege baze. Kvankam tiajn tekstojn vi (dume) ne povos vere uzi, vi tamen povos inviti kaj instigi volontulojn verki ilin. Eble en via organizo estas aktivulo, kiu ne ŝatas organizi renkontiĝojn, sed volonte tradukos vojaĝan gvidilon ;-) Tiel li / ŝi efektive helpos al organizado per sia ŝatata maniero.

Bone verkitaj tekstoj restos en Vikivojaĝo dum longa tempo. Do ili utilos al vi (kaj aliaj organizantoj) ankaŭ sekvafoje. Vi ne plu povos forgesi kien vi metis priskribon de loka burgo de la ekskurso de antaŭ 10 jaroj - ĉio estos sekure stokita en Vikivojaĝo!

Ankaŭ, tekstoj en Vikivojaĝo povas esti signife longaj kaj detalaj - multe pli ol taŭgus por retejo aŭ bulteno de via renkontiĝo. Tiel vi povas en via retejo aŭ bulteno provizi bazajn, nepre bezonatajn informon kaj provizi ligilon al Vikivojaĝo por tiuj, kiuj preferas multe pli ensorbiĝi en la veturon. La elekto estas tute via.

Bonaj ekzemploj de altkvalitaj artikoloj:

Kion vi povas provizi al Vikivojaĝo[redakti]

Utilo kaj kvalito de Vikivojaĝo dependas de aktivemo de tiuj, kiuj uzas ĝin. Se vi povas helpi al ĝi, vi estas tre bonvena (kaj tiel vi povos sekvafoje reuzi la materialojn pli facile).

Se vi jam verkis aŭ (de libera fonto) tradukis materialojn pri iuj lokoj, ekz. por via pasinta renkontiĝo, konsideru ilin aldoni al Vikivojaĝo. Ne gravas se estas malmulte da teksto - se ĝi estas kongrua kun celoj kaj stilo de Vikivojaĝo, ĝi utilos!

Vi povas mem verki (aŭ instigi al verko iun vian aktivulon) gvidilon pri lokoj de viaj renkontiĝoj eĉ kun longa anticipo, ekz. 2 jaroj antaŭ la renkontiĝo. En iuj situacioj, ekzemple se iu internacia organizo elektas kie okazu ĝia renkontiĝo kaj via teamo kandidatas, tio povus helpi al vi esti elektita por organizado, ĉar tio montrus vian dediĉon, kaj la elektantoj povus pli profunde lerni pri via loko.

Tiel ni komune plialtigos kvaliton kaj utilon de Vikivojaĝo pecon post peco. Kaj organizantoj en estonteco povos reuzi la faritan laboron kaj pli fokusiĝi al aliaj partoj de organizado por prepari pli altvalitajn renkontiĝojn.

Pri kio atenti[redakti]

Aŭtoraj rajtoj: Tekstoj en Vikivojaĝo estas disponeblaj sub la permesiloj CC BY-SA 3.0 kaj GFDL. Danke al tio vi povas la tekstojn sufiĉe libere reuzadi, precipe necesas ĉiam mencii la fonton kaj uzi la saman permesilon. Sed aliflanke, pro tio Vikivojaĝo ne povas akcepti tekstojn sub pli striktaj permesilo (ekz. tekston de kutima libro, aŭ kutima retejo).

La tekstoj en Vikivojaĝo estas plejparte verkataj de la kontribuantoj mem, aŭ tradukataj de alilingvaj Vikivojaĝoj. Se vi volas enmeti tekston, kiu jam estis publikigita (ekz. en retejo de via renkontiĝo), tio eblas, sed tiuokaze la aŭtoro aŭ leĝa reprezentanto de la renkontiĝo devas sendi konfirman retpoŝtan mesaĝon al la Volontula Responda Teamo - vidu detalojn en la Esperanta Vikipedio. (se vi ne ricevus respondon ene de 2 semajnoj, prefere respondu en la sama retpoŝta fadeno en alia lingvo)

Kiel kunlabori[redakti]

Aldonu enhavon al jam ekzistantaj artikolojkreu tute novajn artikolojn.