Aspekto
| ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Kastilio kaj Leono | |
Loĝantaro | 59 506 (2024) | |
Alto | 649 m |
Zamoro (hispane: Zamora /θaˈmoɾa/ aŭ /saˈmoɾa/) estas historia urbo en Kastilio kaj Leono en Hispanio, ĉe la bordo de Doŭro, kun ĉirkaŭ 60mil loĝantoj.
Kompreni
[redakti]Zamoro kuŝas sur monteto borde de la rivero Doŭro. La monteto estas bona loko por la defendado, kaj la rivero estas taŭga por la transportado. Do, la loko kie situas Zamoro logis homojn jam dum la prahistorio. Fakte, tamen, ĝi iĝis strategie grava nur kiam la Doŭro iĝis landlimo inter kristanoj kaj islamanoj, en la 9-a jarcento.
Zamoro entenas gravajn romanikajn konstruaĵojn (precipe preĝejojn) kaj kelkajn vidindaĵojn de aliaj epokoj.