El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio > Eŭropo > Mezeŭropo > Svislando > Zuriko

Zuriko

Zuriko
Zuriko
Panoramo de Zuriko
Lando Svislando
Loĝantaro 394.012 (2012)
Alto 408

Zuriko, (germanlingve: Zürich) estas urbo en Svislando.

Kompreni[redakti]

Zuriko estas la plej granda urbo de Svislando (sed ne la ĉefurbo), kun populacio de proksimume 400 000 homoj en la urbo kaj 1,3 milionoj en la metropola areo. Zuriko situas ĉe la Lago de Zuriko, kie la lago renkontas la riveron Limato (Limmat), en norda Svislando.

Zuriko estas la kultura centro de la germanlingva parto de Svislando. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa ekonomia urbo kaj ĉefa nabo de trajnoreto, kaj hejmo de la plej grava flughaveno de Svislando, kaj ofte estas la unua loko en Svislando kiu estas vizitata. Zürich estas proksima al kelkaj el la plej bonegaj skiejoj en la Svisaj Alpoj.

Zuriko estas hejmo de ETH Zurich, unu el la plej gravaj teknikaj universitatoj en la mondo, kiu produktis multajn Nobel-premiojn kaj multajn novigojn kaj danke al la longa historio de neŭtraleco de Svislando, ĝi ankaŭ gastigas la ĉefsidejon de FIFA kaj la Internacia Glacia Hokea Federacio. Zuriko ankaŭ estas hejmo de pluraj grandaj bankaj kaj asekurkonglomeratoj kiuj kreskis sur svisa banka sekreto kaj daŭre ĝuas bonan reputacion en la financa sektoro.

Historio[redakti]

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Flughaveno de Zuriko
La stacidomo de la flughaveno
La tram-haltejo de la flughaveno


Eniri trajne[redakti]

Zürich Hauptbahnhof

Zuriko, kun sia centra stacidomo, havas la plej grandan kaj plej gravan publiktransportan nabon en Svislando. Preskaŭ ĉiuj internaciaj kaj naciaj trajnoj pasas tra ĝiaj 16 ĉefaj trakoj, kiel la EuroCity, Cisalpino, TGV, ICE kaj CityNightLine. 870 naciaj kaj internaciaj ligoj trairas ĉi tie ĉiutage.

Eniri buse[redakti]

  • Zurika centra busstacidomo, troviĝas proksime al la fervoja centra stacidomo

Multaj malmultekostaj ligoj estas provizitaj per Flixbus de/al diversaj cellokoj: Italio, Germanio kaj Svislando mem.

Transportiĝi[redakti]

La ĉefa fervoja stacidomo, la malnova urbo kaj la lagobordo kaj ĉiuj proksimaj turismaj vidindaĵoj estas je facila piedira distanco. Vi eble trovos, ke vi ne bezonas transportadon por la plej multaj el viaj turismaj bezonoj post kiam vi eniras la urbon.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Zuriko - tramvoja reto

La tre efika publika transporto uzas lokajn S-Bahn-trajnojn (13 stacioj ene de la urbo), tramojn (16 linioj) kaj busojn (22 linioj). La firmao kiu administras ilin estas la Verkehrsbetriebe Zürich (VBZ).

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Zuriko estas germanlingva urbo, sed pro ĝia internacieco kaj centra rolo ankaŭ angla lingvo estas vaste uzata. En tiuj du lingvoj estas skribitaj ankaŭ multaj montriloj, ŝildoj kaj informoj. Pro ĝia situo en Svislando estas pluraj materialoj ankaŭ en la franca, kiu estas ankaŭ instruata en lernejoj.

Alilingvaj amaskomunikiloj[redakti]

la franca[redakti]

En Zuriko kapteblas radiostacio La Première de franclingva svisa elsendokompanio RTS je 99,9 FM kaj je DAB+ kanalo 12C. Muzikaj stacioj Couleur 3 kaj Option Musique elsendas je DAB+ kanalo 7A.

la itala[redakti]

Rete Uno estas la svisa itallingva kanalo, kiu kapteblas je 106,2 FM kaj je DAB+ kanalo 12C. Muzika stacio Rete Tre elsendas je DAB+ kanalo 7D.

aliaj[redakti]

Romanĉa radio Radio RTR elsendas je DAB+ kanalo 12C.

Lerni[redakti]

Labori[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Trinki[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.