El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Sudameriko > Argentino

Argentino

Argentino
Argentino (AR) Flago
Situo de Argentino en ĝia regiono.
Ĉefurbo Bonaero
Areo 2 766 890 km²
Loĝantaro 46.044.703 (2022)
Monunuo Argentine peso (ARS)
Elektro 220V/50Hz
Tel. antaŭkodo +54
Horzono UTC-3
Rilataj informoj ĉe Vikipedio troviĝas en kategorio :
Rilataj informoj ĉe Vikinovaĵoj troviĝas en kategorio :

Argentino estas lando en mondoparto Sudameriko, kiu limas oriente kun Atlantika Oceano, okcidente kun Ĉilio, norde kun Bolivio kaj Paragvajo, kaj nord-oriente kun Brazilo kaj Urugvajo.

Regionoj[redakti]

Urboj[redakti]

  • Bonaero - Kromnomita la "Parizo de Sudameriko", la argentina ĉefurbo ofertas al siaj vizitantoj elegantan arkitekturon, delikatan kuirarton, ekscitan noktan vivon kaj laŭmodajn butikojn. Laŭ la Monda Vojaĝ-Turisma Konsilio, Bonaero estas en la mezo de turisma eksplodo kaj estis voĉdonita la dua plej dezirinda urbo por viziti post Florenco de la prestiĝa Travel + Leisure revuo.
  • Córdoba - Dua urbo en la lando laŭ loĝantaro, Kordovo estas ankaŭ populara turisma celo danke al siaj valoraj konstruaĵoj de la koloniepoko, sia floranta metio kaj la ebleco de ekskursoj al la Sierras pampeanas kiuj atingas 2.790 m. alteco en Monto Champaqui.
  • El Calafate - Lokita ĉe la bordo de la Lago Argentino, la urbo El Calafate (ĉirkaŭ 17.000 loĝantoj) estas la ĉefa enirejo al la suda sekcio de la fama Nacia parko Los Glaciares. Precipe, ekskursantoj al la Glaĉero Perito Moreno (unu el la plej vizititaj en la mondo), Cerro Chaltén (aŭ Monto Fitz Roy) kaj Cerro Torre kunvenas tie.
  • La Plata - Hejmo de pluraj universitatoj inter la plej gravaj en la lando, la ĉefurbo de la provinco Bonaero elstaras pro sia urba aranĝo de la fino de la 19-a jarcento evoluigita de la franca arkitekto Pedro Benoit (1836-1897). Inter la monumentoj de la urbo elstaras la Katedralo de la Senmakula Koncipiĝo kaj Casa Curutchet, konstruitaj de la arkitekto Le Corbusier inter 1949 kaj 1953 kaj proklamita Monda heredaĵo de Unesko en 2016.
  • Mar del Plata - Kromnomita La ciudad feliz (la feliĉa urbo), ĝi estas la ĉefa ĉemara feriejo en la lando. Ĝia loĝantaro triobliĝas en alta sezono (dec-januaro), kiam turistoj el la tuta Argentino amasiĝas al la urbo por ĝui la sunon kaj akvosportojn.
  • Mendoza - Grava centro por la produktado de bonaj vinoj kaj olivoleo, Mendoza estas ankaŭ agrabla urbo kun granda komunumo de italoj. La urbo situas ĉe la piedo de la Andoj, proksime de la majesta Acongacua masivo, laŭ la internacia vojo, kiu ligas Bonaeron al Santiago de Ĉilio.
  • Rosario - Tria urbo en la lando laŭ nombro de loĝantoj post la ĉefurbo kaj Kordobo, Rosario estas antaŭ ĉio industria centro kaj riverhaveno ĉe la Rio Paraná, konata kiel la naskiĝlokon de Che Guevara. La durbo havas gravajn muzeojn kaj bibliotekojn, grandajn arb-liniitajn avenuojn, parkojn kaj diversajn aliajn interesaĵoj inkluzive de la flagmonumento, starigita sur la loko kie generalo Manuel Belgrano levis la argentinan flagon por la unua fojo la 27an de februaro 1812.
  • Salta - Fama pro sia tipa hispana kolonistila arkitekturo kaj ĉirkaŭita de grandiozaj pejzaĝoj, Salta estas sendube unu el la plej belaj argentinaj urboj.
  • San Antonio de Areco - Nomumita Nacia Ĉefurbo de Tradicio en 2015 pro sia historia gaŭĉa pasinteco, la kolonia urbo San Antonio de Areco estas la ideala celloko por vojaĝantoj interesitaj pri kreola danco kaj muziko.
  • San Carlos de Bariloche - Konata kiel Argentina Svislando, San Carlos de Bariloche estas unu el la plej gravaj turismaj cellokoj en la lando kaj somere kaj vintre danke al siaj skiinstalaĵoj. La urbo situas en sorĉa pozicio ĉe la bordo de la lago Nahuel Huapi, en la centro de la nacia parko samnoma.
  • San-Juano - Fama pro la produktado de vinoj, San-Juano estas ĉefe vizitata de turistoj kiuj intencas fari ekskursojn al la Nacia Parko Ischigualasto, 330 km de la urbo kaj la pli proksimaj Valo de la Luno kaj Quebrada de Ullum, (18 km). La urbo ankaŭ havas popularan arkeologian muzeon en proksima La Laja, dediĉita al la multaj kulturoj kiuj enloĝis la San-Juanan regionon de prahistorio ĝis la alveno de la hispanoj en 1560.
  • Sankta Mikaelo de Tucumán
  • Ushuaia - Lokita en Argentina Fajrolando, Ushuaia havas la titolon de plej suda urbo en la mondo kaj estas antaŭ ĉio celloko por vizitantoj, kiuj intencas preni krozadojn al la Antarkta Duoninsulo. Ushuaia proponas ankaŭ serion da aliaj sorĉaj ekskursoj, kiel tiu al la Nacia Parko Fajrolando, farenda prefere en aŭtuno (marto-aprilo), kiam la foliaro de la densaj arbaroj alprenas ruĝecan koloron.

Esperantaj urboj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

Komprenu[redakti]

Laŭ statistiko de la Monda Turisma Organizo, Argentino ricevis 6.759.000 turistojn en 2017, igante ĝin la unua plej vizitata lando en Sudameriko kaj la dua plej vizitata en la tuta 'Latin-Ameriko', post Meksiko.

Tereno[redakti]

Historio[redakti]

Gaŭĉoj ("Gauchos"), argentinaj vakeroj en la Pampa, pentraĵo farita en 1846 de Johann Moritz Rugendas

Post la argentina sendependeco (de Hispanio), kiu estis atingita en 1816, Argentino travivis periodojn de interna politika konflikto inter konservativuloj kaj liberaluloj. En la unua jardeko de la 20-a jarcento, Argentino fariĝis la plej riĉa nacio en Latin-Ameriko, pruvita de la riĉeco de sia ĉefurbo. Dum la Dudekaj jaroj, Argentino havis Internan Produktadon pli alta ol tiu de la ĉefaj eŭropaj ekonomioj de la tempo. Eŭropaj enmigrintoj amase alvenis tien, precipe el Hispanio kaj Italio; antaŭ 1914 preskaŭ 6 milionoj da homoj alvenis en la landon.

Post la 2-a Mondmilito, Juan Peron funkciigis kaj starigis formon de popolsocialismo ofte konata kiel Peronismo. Sub li Argentino starigis protektisman ekonomian politikon kiu severe limigis eksteran komercon. Tiaj politikoj kontribuis al la forta populareco de Peron kaj aliaj peronismaj politikistoj inter la masoj de la argentina laborista klaso sed ankaŭ rezultigis stagnon de la ekonomio. Peron estis faligita en militista puĉo subtenita de Usono en 1976.

Post kondukado de malsukcesa milito kontraŭ la Unuiĝinta Reĝlando sur la Falklandinsuloj (Malvinas en la hispana) en 1982, la armea regado perdis potencon kaj demokratio revenis en 1983.

La ekonomia krizo en la komenco de la 21-a jarcento rezultigis la malplivalorigon de la argentina peso kaj periodon de socia kaj politika malstabileco kun serio de malfortaj kaj mallongdaŭraj registaroj. Poste Argentino ŝajnis trovi novan stabilecon kaj pli bonan ekonomian perspektivon, eĉ se la eterna problemo de alta inflacio restis.

Argentino estas la tria plej granda ekonomio en Latin-Ameriko, post Brazilo kaj Meksiko, kaj estas parto de la G20-grupo de ĉefaj ekonomioj.

Etnoj[redakti]

Klimato[redakti]

Mar del Plata

La alta sezono en Argentino daŭras de novembro ĝis februaro, la somermonatoj en la Suda Hemisfero. Ĉi tio estas nature la plej bona periodo por marbanado sed ankaŭ por grimpi la Monton Aconguaga kaj la aliajn andajn pintojn.

Tamen, ĉar la lando prezentas grandan varion de klimatoj, oni povas konstati ke:

  • Marto kaj aŭtuno ĝenerale estas la plej bona periodo por vizitoj al la laga regiono, la dezertaj pejzaĝoj de la Nordokcidento, kojnitaj inter Bolivio kaj Ĉilio, por partopreni en la vinberrikolto en la vinregiono de Mendoza aŭ por ekskursoj al la naciaj parkoj de la Lando de la Fajro.
  • La skisezono daŭras de junio ĝis aŭgusto. Vintraj sportoj estas praktikataj en la skicentro Las Leñas, la plej grava en la lando.

Eniri[redakti]

Civitanoj de Aŭstralio, Kanado, Usono kaj aliaj landoj vojaĝantaj al Argentino devas pagi "reciproc-imposton" (tasa de reciprocidad) antaŭ ol aĉeti flugbileton. Ĝia kvanto estas ekvivalenta al la kvanto, kiun argentinanoj devas pagi por la enira vizo al tiuj landoj. Informoj en la retejo https://www.argentina.gob.ar/interior/migraciones.

Civitanoj de Jamajko, Kazaĥstano kaj Malajzio povas eniri sen vizo dum 30 tagoj kaj tiuj de 84 aliaj ŝtatoj dum 90; la lastaj estas la Ŝtatoj de la Eŭropa Unio (kun esceptoj), Andoro, Armenio, Aŭstralio, Barbado, Belorusio, Kanado, Vatikanurbo, Sud-Koreio, Kosta-Riko, El Salvador, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Fiĝioj, Kartvelio, Japanio, Grenado, Gvatemalo, Gujano, Honkongo, Honduro, Islando, Israelo , Liĥtenŝtejno, Norda Makedonio, Meksiko, Mongolio, Montenegro, Nov-Zelando, Nikaragvo, Norvegio , Panamo, Monako, Kataro, Rusio, Sankt-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj Grenadinoj , San-Marino, Serbio, Singapuro, Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, Sudafriko, Surinamo, Svislando, Tajlando, Trinidado kaj Tobago, Turkio, kaj Ukrainio kun pasportpostulo kaj Bolivio, Brazilo, Ĉilio , Kolombio, Ekvadoro, Paragvajo, Peruo, Urugvajo kaj Venezuelo kun eniro ankaŭ permesata kun identkarto se ili komencas de unu el la ŝtatoj aliĝantaj al MERKOSURO. Civitanoj de Kosovo, Nauro, Sahrawi, Tajvano, Tongo kaj Tuvalo devas eniri kun vojaĝatestilo eldonita de la argentinaj aŭtoritatoj dum ĉiuj aliaj ne menciitaj supre bezonos akiri vizon antaŭ eniri la argentinan konsulan reton.

Eniri avie[redakti]

La plej grava internacia flughaveno estas tiu en Ezeiza, 22km de Bonaero. Ĝia oficiala nomo estas Ministro Pistarini Internacia Flughaveno EZE IATA.

La plej gravaj argentinaj turistlokoj havas internacian flughavenon sed kun flugoj plejparte limigitaj al urboj en Nordamerko kaj Sudameriko. La 35 argentinaj flughavenoj estas listigitaj en la retejo AA2000.

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Konsiderante la grandajn distancojn, la aviadilo estas la plej taŭga maniero por moviĝi de unu punkto de la lando al alia, precipe se oni havas nur kelkajn tagojn de feriado.

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Fervoja Reto

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Valles Calchaquíes

Fari[redakti]

Ekskurso en la Quebrada de las Conchas, Cafayate (Provinco de Salta).

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Sano[redakti]

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.