El Vikivojaĝo
Tero > Ameriko > Sudameriko > Urugvajo

Urugvajo

Urugvajo
Urugvajo (UY) Flago
Situo de Urugvajo en ĝia regiono.
Ĉefurbo Montevideo
Lingvo hispana
Areo 176 215 km²
Loĝantaro 3.444.263 (2023)
Monunuo Urugvaja peso (UYU)
Elektro 220V/50Hz
Tel. antaŭkodo +598
Horzono UTC-3

Urugvajo estas la dua plej malgranda lando en Sudameriko banata de la Atlantika Oceano, enkojnita inter la du plej grandaj landoj de Sudameriko: Brazilo kaj Argentino.

Kulturo[redakti]

Kulture la lando estas plej proksima al siaj najbaroj Argentino kaj la brazila ŝtato Rio Grande do Sul, kun kiuj ĝi kunhavas siajn tradiciajn elementojn de gaŭĉa (sudamerika vakera) kulturo. En Montevideo kaj ĉe la marbordo la gaucho estas pli nacia simbolo ol parto de la ĉiutaga vivo, sed en la nordo (urboj kiel Rivera kaj Bella Unión) vi vidos nuntempaj gaŭĉoj rajdantaj ĉevalojn en tradiciaj vestaĵoj.

Urugvajo ankaŭ havas luzitanajn influojn, kiel la grandaj Rio-similaj karnavaloj en la unuaj monatoj de la jaro en multaj urboj, la historia malnova urbo Kolonjo (Colonia) - 17-jarcenta portugala antaŭposteno kaj Unesko Monda Heredaĵo, kaj la portuñol, miksaĵo de hispana kaj portugala parolata proksime de la brazila limo. Indiĝenaj trajtoj povas esti trovitaj en urugvaja kulturo, de kuirarto ĝis vortprovizo, sed ekzistas neniu indiĝena populacio nuntempe. Finfine la urugvajanoj dividas la pasion por futbalo kun Argentino kaj Brazilo kaj la plej unua Futbala Mondpokalo efektive okazis en Montevideo en 1930 — gajnita de la gastiganta nacio.

Regionoj[redakti]

Urugvajo administre dividiĝas en 19 departementojn: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Río Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres.

Laŭ turisma vidpunkto ili povas esti grupigitaj por formi la sekvajn regionojn:

Atlantika Marbordo
Ĝi inkluzivas Cabo Polonio, Chuy, La Paloma, Punta del Diablo, Piriapolis kaj Punta del Este. Grandaj plaĝaj feriejoj turniĝantaj al Atlantiko kaj lima al Brazilo
Rio de la Plata
Ĝi inkluzivas Kolonio kaj la ĉefurbon Montevideo, grandioza malnova kolonia urbo.
Norda Urugvajo
Ĝi inkluzivas Paysandu, Salto, kaj Tacuarembo. Gaŭĉo-kulturo, lima al Argentino kaj citrusplantejoj.
Centra Urugvajo
Inkluzivas Durazno. Agrikulturo, grandaj digoj ĉe la Rio Negro kaj limo al Brazilo.


Urboj[redakti]

  • Montevideo – la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Urugvajo. Triono de la loĝantaro de la lando loĝas ĉi tie kaj ĝi estas plena de mirinda arkitekturo, same kiel strandoj, muzeoj kaj festivaloj.
  • Punta del Este – superpopulara plaĝferia urbo konata kiel la "Monako de la Sudo".
  • Colonia (Colonia del Sacramento) - bone konservita malnova kolonia urbo kaj Unesko Monda Heredaĵo de Unesko
  • Durazno - Fondita de la portugaloj en 1821, Durazno estas interesa pro sia kolonia arkitekturo.
  • Piriapolis – plaĝa feriejo, iom pli trankvila ol Punta del Este
  • Rivera – monteta urbo en la nordo, ĝuste ĉe la limo kun Brazilo
  • La Paloma - alia somera plaĝa urbo
  • Minas - La urbo elstaras nacie pro sia turismaj ĉirkaŭaĵoj, siaj famaj festoj, sia gastronomia kulturo.
  • Paysandú - trans la rivero de Argentino, kun termofontoj, riverbordaj strandoj, kaj pli
  • Salto – situanta ĉe la limo kun Argentino kaj konata pro ĝiaj termofontoj kaj historiaj konstruaĵoj
  • Tacuarembó - Urbo fama pro la Fiesta de la Patria Gaucha, la plej grava folklora evento en Urugvajo kiu okazas ĉiujare en marto ĉe la bordo de la proksima Laguna de las Lavanderas.

Esperantaj urboj[redakti]

Aliaj cellokoj[redakti]

  • Strandoj ĉe Atlantiko: – krom la ĉefaj plaĝurboj menciitaj supre, estas kelkaj pli trankvilaj lokoj vizitindaj:
    • Barra de Valizas
    • Punta del Diablo - Fiŝkaptista vilaĝo je kelkaj km de la nacia parko Sankta Tereza, Punta del Diablo estas ĉirkaŭita de puraj strandoj, kiuj taŭgas por tendumado. Proksime estas Cerro Verde, alia naturrezervejo sur kies strando venas testudoj por demeti siajn ovojn.
    • Sankta Teresa Nacia Parko, inkluzive de la kolonia fortikaĵo Fortaleza de Santa Teresa
    • Kabo Polonio - Malaltaj rokaj promontoroj kiuj konsistigas protektitan areon por protekti kolonion de marleonoj. Ĝi estas alirebla de la proksima urbo Barra de Valizas per tervojo, kiun oni povas trairi per 4X4 veturiloj, aŭ surĉevale aŭ eĉ piede tra pejzaĝo karakterizita de grandaj sablodunoj.

Itineroj[redakti]

  • Laŭ la marbordo de Urugvajo – turneo de la marbordo de Urugvajo, inkluzive de la plej popularaj turistlokoj kaj strandoj abunde
  • La Redota - spurante la vojaĝon de 1811–12 de nacia heroo José Artigas


Komprenu[redakti]

Konata pro siaj koloni-epokaj historiaj distriktoj en Colonia kaj Montevideo, mirindaj strandoj sur la Atlantika Marbordo, sia socie progresema socio kaj bovaĵ-produktado, Urugvajo estas vera gemo inter sudamerikaj nacioj, ĉar ĝi havas nivelo de stabileco, kiun malmultaj landoj de la kontinento povas egali.

Tereno[redakti]

La teritorio de Urugvajo estas ĉefe plata, kun malaltebenaĵoj kaj marĉaj areoj.

Historio[redakti]

La fondo de Montevideo fare de la hispanoj estis de ekskluzive armea naturo, kun la funkcio de limigo de la progresoj de la portugaloj, kiuj ekloĝis en la proksima haven-urbo Colonia. Enfermita inter muroj kaj ĉirkaŭfosaĵoj, en la ombro de la potenca artilerio, kazerna reĝimo regis la vivon de la malmultaj setlantoj alportitaj de la aŭtoritatoj. La unua iniciato de la Bonaera registaro estis absolute malpermesi ĉian komercon en Montevideo. Tiel, la nova fortikejo estis kondamnita al vivo de garnizono dum Bonaero daŭre profitis el la brutar-riĉaĵo de la lando.

La Kabildo de Montevideo, de la unua momento en konflikto kun la aroganteco de la armea aŭtoritato, en letero adresita al la Reĝo, priskribas la socian kaj ekonomian staton de la loko per du frazoj: «Krom la la fakto ke ni ne rajtas komerci, kaj ni ne havas kie ni vendu niajn fruktojn, ni ĝuas la trankvilon kaj la malgrandan interesojn, kiujn la garnizono de ĉi tiu malliberejo lasas al ni, de la kuko, kiu estas destinita por ilia vivtenado, tio kio estas farita inter najbaroj".

Dume, kontrabando disvastiĝis ĉie en la lando. Portugaloj kaj indiĝenoj libere travagis la dezertan landon, paŝtante sian brutaron, kaj poste revendante viandon kaj haŭtojn en Kolonjo.

Hispanaj kaj kreolaj elementoj ankaŭ enriskiĝis en la landinternon de Montevideo kaj starigis ranĉojn. Kontrabandado estas normala vivo en la kamparo, la formo de komerco al kiu devigis ilin la hispana malpermeso.

Multaj hispanaj milicsoldatoj dizertjs por aliĝi al la kontraband-bandoj. Tiel miksiĝis hispanoj, portugaloj kaj indiĝenoj. Sub tiuj kondiĉoj la kampara loĝantaro de Urugvajo komencis formiĝi. La riĉeco de brutaro metis la landon en tiajn kondiĉojn, ĉar la naturo mem ofertis la produkton abunde; simple etendi la manon kaj prenu ĝin. Laboro estis senutila kaj la homo vivis maldiligente kaj libere.

La abundo de brutaro kaj la foresto de ajna posedaĵo permesis al la loĝantaro de Urugvajo, en la 18-a jarcento, vivi sen laboro. La ĉevalo donis al ili rapidan moviĝeblon, la ledo provizis al ili botojn, bridojn, ĉapelojn, flakon, liton kaj ĉambron. Bovo estis buĉita, la plej bona peco estis tranĉita kaj kuirita sur la krado kaj la resto estas forlasita sur la kampo...

Tiu ĉi abundo igas la brediston gastama; En la ranĉkuirejo ĉiam estas bovaĵo pendanta por ke iu ajn manĝu.

La kamparo estis libereco, abundo kaj aventuro por la setlanto, dum la urbo estas monotoneco, respekto kaj neceso. Tial, la nombro de hispanoj, kiuj dizertis kaj kapitulaciis al tiu libera vivo, estis granda.

La abundo kaj libereco de ĉi tiu lando generis virilajn, malglatajn kaj sobrajn kutimojn. Ili devis malsovaĝigi sovaĝajn ĉevalojn, postkuri kaj kapti ilin, praktikiĝi uzi tranĉilon, akrigi siajn sentojn kaj fariĝi lokano, kapabla superruzi kaj batali kontraŭ la polico. Brutaro igis la kamparanon, indiĝenan aŭ setlanton, forta, aŭdaca, lerta kaj luktema.

La elpelo de la jezuitoj de la orientaj Misioj produktis, en la meza 18-a jarcento, la eliron de granda maso de indiĝenoj direkte al la sudo de la lando. Tiu ĉi nova loĝantaro disvastiĝis tra la kampoj kaj baldaŭ ŝanĝis sian est-manieron: de mildaj kamparanoj sub la kuratoreco de la jezuitoj, ili fariĝis kuraĝaj kaj rajdantaj, miksiĝante kun hispanoj kaj portugaloj...

El ĉi tiu miksaĵo de indiĝenoj, hispanoj kaj portugaloj, en la libera kaj kuraĝa ekzisto de la teritorio, naskiĝis la nacia tipo de la gaŭĉo.

Etnoj[redakti]

La gaŭĉo estas viro-rajdanto de la prerio, li ne respondas al ununura etna tipo, estante produkto de la intermiksiĝo de la homoj kiuj alvenis al la regiono de la Rio de la Plata. Ĝiaj originoj do estas ligitaj al la politikaj, historiaj, ekonomiaj kaj mediaj kondiĉoj de la 18-a jarcento, en la tempo de la hispana kaj portugala koloniigo. La geografia teritorio de la gaŭĉo inkludas Urugvajon kaj partojn de Argentino kaj suda Brazilo. La vorto gaucho venas de la keĉua esprimo "huachu", kiu signifas orfo aŭ vaganto. La hispanaj koloniistoj transformis la terminon, ili komencis nomi orfojn "guachos" kaj vagabondojn "gauchos". En la sudo de Brazilo la kutima nomo estas "gauderio" aŭ "gaúcho".

Klimato[redakti]

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

La Carrasco Internacia Flughaveno situas 5 km de Montevideo. La kompanioj Iberia kaj Air Europa funkciigas flugojn el Madrido.

Eniri trajne[redakti]

Eniri buse[redakti]

Eniri piede[redakti]

Transportiĝi[redakti]

Transportiĝi perpiede[redakti]

Publika transporto[redakti]

Transportiĝi trajne[redakti]

Transportiĝi buse[redakti]

Transportiĝi aŭte[redakti]

Vidi[redakti]

Fari[redakti]

Komuniki[redakti]

Aĉeti[redakti]

La nacia valuto estas la Urugvaja Peso (UYU).

Vendejaroj[redakti]

Manĝi[redakti]

Tradiciaj manĝaĵoj[redakti]

Vegetarismo kaj veganismo[redakti]

Trinki[redakti]

Alkoholaĵoj[redakti]

Loĝi[redakti]

Esperanta loĝado[redakti]

Kampadejoj[redakti]

Hosteloj[redakti]

Hoteloj[redakti]

Sekureco[redakti]

Vizitu singarde la areojn plej malproksimajn de loĝantar-centroj, ofte sen taŭgaj komunik- aŭ help-eblecoj.

Sano[redakti]

En Urugvajo ne ekzistas apartaj problemoj rilate al san-prevento.

Pri kuracista kapableco kaj hospitala infrastrukturo, la lando havas nenion por plendi. Oni rekomendas aĉeti asekuron, kiu kovru ajnajn kuracajn elspezojn faritajn dum via restado.

Respekto[redakti]

Esperanto[redakti]

Lokaj esperantistoj[redakti]

Esperantaj renkontiĝoj[redakti]

Konsulejoj[redakti]

Viziti plu[redakti]

Rimarkoj[redakti]


Eksteraj ligiloj[redakti]

skizo
Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.