| ||
Lando | Kubo | |
Regiono | Orienta | |
Loĝantaro | 321 992 (en 2011) | |
Alto | 5m |
Camagüey estas relative moderna ĉefurbo de la provinco Camagüey en Kubo kaj la tria plej granda urbo de Kubo. Kvankam ĝi havas iujn belajn malnovajn preĝejojn kaj koloniajn konstruaĵojn, ĝi ne estas kutime konsiderata turisma haltejo. Tamen ĝi estas bonega urbo vizitinda se vi serĉas la "veran" kuban sperton.
Eniri
[redakti]Carretera Central, la ĉefa aŭtovojo de Kubo trapasas Camagüey.
Eniri avie
[redakti]Flughaveno Ignacio Agramonte troviĝas je 7 km for de la urbocentro. Cubana de aviación ofertas planitan servon de Havano, Portoprinco, Toronto kaj Montrealo.
Eniri buse
[redakti]Viazul donas servon al Havano, Sancti Spiritus, Santa Clara, Santiago de Kubo, Trinidad, kaj Varadero el la busstacidomo. Viazul-biletoj estas aĉeteblaj ĉe oficejo antaŭ la loko kie la busoj haltas proksime stacio. Post la pago eblas lasi la balizojn ĉe la stacio.
Vidi
[redakti]La historia centro de Camaguey estas la plej granda en Kubo. Estas pluraj muzeoj kiel:
- Provinca Muzeo Ignacio Agramonte
- Preĝejo de Nuestra Senora de la Soledad
- Preĝejo de Nuestra Senora de la Merced
Fari
[redakti]Oni povas grimpi la turon ĉe la Katedralo de Nia Sinjorino de la Kandelario for de Placo Sankta Johano de Dio.
Hosteloj
[redakti]Estas pluraj privataj domoj rajtigitaj por oferti loĝejajn servojn, en la urbo.
Hoteloj
[redakti]- Hotelo Plaza, Carretera Central Este km. 4 & # 189, ☏ +53 32 282413.
- Gran Hotelo Camagüey