Vikivojaĝo:Enkonduko

El Vikivojaĝo
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Veturhelpo en Vikivojaĝo
  3. Lingva angulo
  4. Teknika helpo en Vikivojaĝo
  5. Teknika helpo en Vikipedio

Vikivojaĝo estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio kiu celas krei liberan, ampleksan kaj fidindan gvidlibron por turistoj kaj veturantoj. Ĝi estas konstruata de homoj de la tutmondo -- homoj kiel vi mem.

La fundamento de Vikivojaĝo estas la etoso, kiu igas veturadon tiel afabla afero. Kiam veturantoj renkontiĝas survoje, ili emas amike babili inter si, provizante unu la alian per informoj pri sia denaska lando kaj demandante, kien la alia veturas. Ni povas faciligi la transdonon de tiu informoj kaj ebligi al vojaĝantoj dividi ilin libere.

La projekto estas bazita sur enhavo de Wikitravel, kiu estis lanĉita en 2003. En Septembro 2006 estis lanĉita Esperanta versio de Wikitravel fare de Evan, Bill Alexander kaj Chuck Smith. Ĝi estas inspirita de Vikipedio mem, la libera enciklopedio, kaj de bezonoj de vojaĝantoj havi freŝajn informojn, kiujn ne eblas akiri per paperaj libroj, pro la longdaŭra procedo produkti ilin.

Pro malkontento de uzantoj pro komercigo de Wikitravel, multaj kontribuantoj transiris al Vikivojaĝo (sub la nomo Wikivoyage), kiu iĝis nova projekto de la Fondaĵo Vikimedio en Januaro 2013. La Esperanta Vikivojaĝo estis komencita jam en Januaro 2013 de Uzanto:LaPingvino en Vikimedia Kovilo. Maturigo de Esperanta Vikivojaĝo al propra subdomajno okazis la 15-an de Decembro 2020

Vikivojaĝo konstruiĝas kiel uzebla datumbazo de scioj, kiu faras vojaĝojn tiel sukcesaj. Ĉie, kie vojaĝantoj renkontas unu la alian survoje, ili interŝanĝas informojn pri sia devenloko kaj demandas pri la lokoj, kien ili vojaĝas. Ni deziras fari simpla la uzadon de ĉi tiuj scioj kaj ebligi al aliaj uzi ĝin; nia kopilefta licenco permesas, ke faktoj, kiujn vi scias estu konataj tutmonde.

Por krei Vikivojaĝon ni uzas ilon (aŭ proceson aŭ teknologion) nomatan Vikio, kiu ebligas al ĉiu Interreta uzanto [[Vikivojaĝo:|krei]], renovigi, redakti kaj ilustri ajnan artikolon en la retejo. Ni ĉiuj publikigas pecojn de niaj scioj, korektas ilin, purigas ilin kaj konstruas ilin en plezurigajn kaj kompreneblajn unuojn. Ju pli multe da homoj uzos la ligilon Redakti, des pli bona estos Vikivojaĝo.