Vikivojaĝo:Diskutejo

El Vikivojaĝo
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Babilu per nia IRC-Kanalo #wikivoyage-eo.
Projekto por memstarigi Esperantan Vikivojaĝon

arkivo

Administrantigo de KuboF Hromoslav[redakti]

Mi kandidatas por esti administranto. Bonvolu subteni min en Vikivojaĝo:Administrantigo/KuboF Hromoslav. Voĉdonado daŭros 14 tagojn. Dankon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 23:17, 14 jan. 2021 (UTC)

Dankon pro via subteno! Mi oficiale estas administranto por 1 jaro. Mi jam forigis sufiĉe multajn eksmodajn ŝablonojn kaj maltaŭgajn paĝojn kaj iomete modifis la interfacon. Mi ankoraŭ polurados ŝablonojn (pluraj ŝajnas al mi esti vere nebezonataj) kaj plibonigos interfacon. Sed por aliaj altnivelaj agadoj mi bezonos esti aldone interfaca administranto kaj havi roboton - pri tio mi zorgos baldaŭ. --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:40, 1 feb. 2021 (UTC)

Voĉdonu pri propono de regularo pri robotoj[redakti]

Robotoj estas komputilaj programoj prizorgataj de homoj ("robotistoj"), kiuj povas rapide kaj facile fari amasajn (kaj kutime tedajn) taskojn. Por povi uzadi ilin en nia Vikivojaĝo, ni bezonas regularon pri ili.

Mi adaptis la regularon de la Esperanta Vikipedio kaj invitas vin voĉdoni pri ĝi. La rezultoj estos post 1 semajno (la 10-an de Februaro 2021). --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:16, 2 feb. 2021 (UTC)

Farita Farita Post pli ol semajno, la propono estis akceptita! Ekde nun ni povas havi robotojn ĉi tie! {{{1}}} --KuboF Hromoslav (diskuto) 22:33, 11 feb. 2021 (UTC)

Wiki Loves Folklore 2021 is back![redakti]

Please help translate to your language

Wiki Loves Folklore Logo.svg

You are humbly invited to participate in the Wiki Loves Folklore 2021 an international photography contest organized on Wikimedia Commons to document folklore and intangible cultural heritage from different regions, including, folk creative activities and many more. It is held every year from the 1st till the 28th of February.

You can help in enriching the folklore documentation on Commons from your region by taking photos, audios, videos, and submitting them in this commons contest.

Please support us in translating the project page and a banner message to help us spread the word in your native language.

Kind regards,

Wiki loves Folklore International Team

MediaWiki message delivery (diskuto) 13:25, 6 feb. 2021 (UTC)

Artikol-verkaj konkursoj por 2021[redakti]

Kiel vi povas vidi en la Jara plano por 2021 de la organizo Esperanto kaj Libera Scio, por 2021 estas planataj jenaj konkursoj / kampanjoj:

Planata estas ankaŭ Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn, sed dume ne estas klare, ĉu ĝi okazos nur en Vikipedio, aŭ ankaŭ en aliaj projektoj (kiel en Vikivojaĝo).

La paĝoj por la konkursoj estos preparataj iom-post-iom kaj pluraj detaloj povos ŝanĝiĝi. Ankaŭ, tiu ĉi jare ni volas havi pli vastan organizan teamon, do ni dissendos alvokojn por volontuloj kiam venos la tempo. Prezidanto de Esperanto kaj Libera Scio, KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 7 feb. 2021 (UTC)

Novaj petoj por robotoj[redakti]

Jam ekfunkciis la nova regularo pri robotoj, do jam la robotan rajton petas unuaj robotistoj. Bonvolu subteni ilin (ankaŭ mi estas unu el tiuj) ĉe:

--KuboF Hromoslav (diskuto) 23:01, 11 feb. 2021 (UTC)

Ĝisdatigo: ambaŭ petoj estis akceptitaj kaj al ambaŭ robotoj estis donita la robota statuso. Dankon pro via subteno! --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:01, 21 feb. 2021 (UTC)

Rezultoj de Kunsidoj de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio en 2020[redakti]

En 2020, la Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio havis 2 Kunsidojn de Ĝenerala asembleo, elektis novajn Estraron kaj Revizian komisionon kaj aprobis plurajn gravajn gvidjn dokumentojn.

Estraro:

  • Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
  • Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz

Revizia komisiono:

  • Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
  • Michel Castelo Branco
  • Yves Nevelsteen

Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:

Ĝenerale, la Jara plano prezentas minimumon da agado por koncerna jaro. Jam por tiuj ĉi agadoj ni serĉas aldonajn volontulojn (elde simplaj helpantoj ĝi ĉeforganizantoj), sed se vi volas aldone organizi ion plian, kontaktu nin! Danke al la tuta teamo, prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:34, 15 feb. 2021 (UTC)

Bv. subteni nian monpeton por Afrika monato 2021[redakti]

Vikimedia Afrika monato 2021 rubando-eo.svg

En Majo okazos plia fojo de la artikol-verka konkurso "Afrika monato 2021" (sub organizado de Radioamatoro kaj KuboF Hromoslav. Kontraste al la antaŭa jaro, nun ni pli fokusiĝos al atingo de Afrikaj esperantistoj - unuflanke per niaj personaj kontaktoj kaj helpe de aliaj Esperantaj organizoj, kaj duaflanke per pagata reklamo. Nuntempe estas malmultaj Afrikaj Vikimedianoj, eĉ mapli en Esperantujo. Per sia partopreno en Vikimediaj projektoj ili unuflanke provizos specialan vidpunkton, neprovizeblan per alikontinentanoj, kaj aliflanke mem spertiĝos pri diversaj teĥnologioj kaj temoj, kio utilos al ili ankaŭ en aliaj partoj de Vikimedia aŭ Esperanta agado. Venkontoj ricevos valorajn premiojn; speciala kategorio estas planata por Afrikaj nov-vikimedianoj.

Por subteni ĉion tion ĉi ni subvencipetis ĉe la Fondaĵo Vikimedio. Bonvolu viziti la paĝon de la monpeto, konsulti ĝin, kaj subskribiĝi tute sube ĉe "Endorsements" por subteni nin: meta:Grants:Project/Rapid/UG ELiSo/African month 2021.

Amike, kun-organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 20:12, 15 mar. 2021 (UTC)

VOĈDONO pri plibonigo de ŝablona sistemo[redakti]

Mi ĵus lanĉis Peton pri komento por peti al la Fondaĵo Vikimedio starigi sistemon por uzado de ŝablonojn de centra deponejo ("mallokaj ŝablonoj"). Bonvolu voĉdoni ĉe Vikivojaĝo:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj!

Kreadi, importadi, bontenadi kaj ĝisdatigadi ŝablonojn kaj modulojn estas por kelkaj el ni eterna peno kaj doloro. La resto de redaktantoj kaj legantoj kutime ĝuas la rezultojn de tiu laboro, sed ofte ne konscias kiom multa energio kaj tempo venas en ĝin. Foje al mi okazas, ke mi dum 2-3 horoj pene laboras pri iu eta funkcio ĝis kiam funkcias - kaj historio tio aspektas kiel ŝanĝo de 1 vorto...

Nia Esperanta amiko Uzanto:Amire80 (ankaŭ membro de la Lingva Inĝeniera Teamo de la Fondaĵo Vikimedio) proponis kiel solvi plurajn problemojn pri la afero. Mi, kiel edukita programisto kaj longtempa prilaboranto de ŝablonoj, plene konfirmas ke lia propono signife plibonigos mastrumadon kaj uzadon de ŝablonoj en nia Esperanta Vikivojaĝo.

Sed la ŝanĝo ne venos mem - la Fondaĵo Vikimedie unue bezonas provizi rimedojn por ĝi. Nia peto estas unu el pluraj, kiuj celas ĝuste tio. Do, mi petas vin voĉdoni ĉe Vikivojaĝo:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj! --KuboF Hromoslav (diskuto) 13:47, 25 mar. 2021 (UTC)

La propono ricevis amasan subtenon. Dankon al ĉiu voĉdoninto! Sekve mi raportis la rezulton en la centra loko kaj fermis la voĉdonon. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:49, 30 apr. 2021 (UTC)

Registriĝu kiel interesiĝanto pri Erasmus+[redakti]

Esperanto kaj Libera Scio - logo eo sen subtitolo.svg

Kiel promesite en la Jara plano 2021, la Estraro de Esperanto kaj Libera Scio laboras pri partopreno en projekto subvenciata de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono.

Antaŭ ol mi povos provizi pliajn detalojn, mi ŝatus inviti vin registriĝi kiel interesiĝanto pri partopreno. Tio estas esprimo de ĝenerala intereso partopreni, vi ne devos partopreni jam sekvan projekton. Kiam laboro pri projekto pliprogresos, ni kontaktos unue ĉiujn interesiĝantojn, kiuj registriĝis.

Taskoj de partoprenontoj dependos de konkreta projekto kaj ili estos kominikitaj kun interesiĝantoj antaŭ konfirmo de partopreno. Kutimaj taskoj estas veturo al alia lando por trejnado aŭ alia edukado, kreado de eduka aŭ informa materialo (broŝuro, video ktp), eĉ trejnado de aliaj aktivuloj.

Utiligu vian oportunon kaj registriĝu ankoraŭ hodiaŭ! Amike, Prezidanto KuboF Hromoslav (diskuto) 11:32, 4 maj. 2021 (UTC)

Unesko-konkurso por Junio 2021[redakti]

Unesko 2021 rubando.jpg

Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj.

UEA kaj ELiSo / VMEO kunigis siajn fortojn por subteni disvastigon de tiuj ĉi valoroj kaj idealoj de Unesko per Esperanto, specife per artikol-redakta konkurso okazanta dum Junio 2021 en la Esperanta Vikipedio.

Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga maniero por subteni sian mision. Ni montru al Unesko, kiom tio veras!

Kiel partopreni?

Legu la regulojn, verku / traduku novajn aŭ plibonigu jamajn artikolojn en la Esperanta Vikipedio pri Unesko kaj listigu viajn artikolojn en la konkursa paĝo. Fine UEA sendos premiojn por 5 venkintoj.

w:Projekto:Unesko 2021

PS: Se via amiko aŭ kolego interesiĝus, certe invitu lin / ŝin - vi scias, varbado ;-)

kunorganizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 21:36, 1 jun. 2021 (UTC)

Statistikoj pri la Esperanta Vikivojaĝo ekfunkcias![redakti]

Post maturiĝo kaj memstariĝo de la Esperanta Vikivojaĝo ni teorie povus havi statistikojn pri kontribuado kaj vizitado (male al la tempoj kiam ni estis en Kovilo, kie statistikoj pri vizitoj estis por la tuta Kovilo). Sed okazis iu teĥnika problemo, kaj la statistikaĵoj ne videblis. Nun la problemo estas solvita!

Do, ĝuu la statistikaĵojn! --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:01, 6 jun. 2021 (UTC)