Saltu al enhavo

Vikivojaĝo:Interfacaj administrantoj

El Vikivojaĝo

Interfacaj administrantoj estas uzantoj, kiuj havas la kapablon redakti tutejajn CSS- kaj JS-paĝojn (kiel ekzemple MediaWiki:Common.js, MediaWiki:Vector.css, interfacajn mesaĝojn interpretatajn kiel krudan w:HTML-kodon, aŭ la paĝojn de iloj listigitajn ĉe Specialaĵo:Gadgets), kaj ankaŭ la personajn CSS-/JS-paĝojn de aliaj uzantoj. La retumilo de vikiaj redaktantoj kaj legantoj plenumas JS- kaj CSS-paĝojn kiel kodon; tio ebligas ŝanĝi la stilon de enhavo, modifi la konduton de paĝoj, aŭ eĉ krei tre kompleksajn ilojn por helpi la redaktado de Vikivojaĝo.

Redaktado de CSS/JS, kiu estas plenumata en la retumiloj de aliaj uzantoj, estas tre potenca ilo – kaj samtempe tre danĝera en la manoj de malicaj uzantoj. Tial, interfacaj administrantoj devus esti uzantoj, kiuj ĝuas grandan fidon, havas almenaŭ bazan komprenon pri CSS kaj JS, konscias pri la atendoj rilate privatecon en la vikioj de Wikimedia, kaj certigi altnivelan sekurecon por siaj uzantkontoj (uzante fortajn, unikajn pasvortojn por ĉiu retejo, certigante ke iliaj aparatoj restu liberaj de malica programaro, kaj aktivigante dufaktoran aŭtentikigon). Oni rekomendas forigi la rajtojn de interfaco-administranto ĉe neaktivaj uzantoj, por redukti la atakeblan surfacon. Malgrandaj vikioj ankaŭ farus bone, se ili certigus, ke estas almenaŭ du homoj kapablaj legi JavaScript, por ke ili povu kontroli la redaktojn unu de la alia (iom simile al la rolo de kontrolantoj).

Interfacaj administrantoj povas ankaŭ redakti la personajn JSON-paĝojn de aliaj uzantoj kaj ĉiujn paĝojn en la MediaWiki-nomspaco. Tiuj kapabloj estas malpli danĝeraj kaj estas dividataj kun aliaj uzantogrupoj.

Nunaj interfacaj administrantoj

[redakti]

Nuntempe estas 0 interfacaj administrantoj en Vikivojaĝo.

Vidu ankaŭ

[redakti]

Eksteraj ligiloj

[redakti]
Interfacaj administrantoj en aliaj projektoj
Meta-Vikio        Vikicitaro        Vikifontaro        Vikilibroj        Vikipedio        Vikivojaĝo        Vikivortaro
Uzantgrupoj en Vikivojaĝo
Administrantoj  • Burokratoj  • Interfacaj administrantoj  • Robotoj