Helpo:Kiel redakti paĝon

El Vikivojaĝo
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Veturhelpo en Vikivojaĝo
  3. Lingva angulo
  4. Teknika helpo en Vikivojaĝo
  5. Teknika helpo en Vikipedio

Por redakti la enhavon de paĝo, alklaku sur la langeto "Redakti" je la supro de la paĝo. Por skribi en sia diskutpaĝo, alklaku sur la langeto nomata Diskuto kaj post tio sur la langeto Redakti; kesto kun redaktebla teksto aperos.

Por redakti sekcion, alklaku sur la langeto [redakti] flanke de sia titolo.

Kiam vi finis skribi, enmetu mallongan priskribon de la faritaj ŝanĝoj en la kampo Resumo, ĵus sube de la redaktkesto. Se tio estas redakteto, do elektu la opcion. Se vi volas, vi povas antaŭrigardi viajn ŝanĝojn antaŭ ol konservi ilin. Finfine, alklaku sur Konservi ŝanĝojn.

Ofte plifacilas kopii kaj alglui la tekston en la paĝo de propra tekstoredaktilo por ŝanĝi ĝin kaj poste denove kopii kaj alglui por antaŭrigardi la ŝanĝojn. Tiel, vi konservas lokan kopion de la paĝon por fari malkonektite ŝanĝojn. Kelkaj tekstoredaktiloj estas agordeblaj por redakti paĝojn de Vikipedio sed gravas kontroli ĉu la programaro korekte redaktas (unikodaj simboloj, apostrofoj, ...). Kelkaj retumiloj enhavas aŭtomatan retan korektilon por kontroli la enhavon.

Kiel fari plurajn redaktojn[redakti]

Por uzebligi kaj vizitebligi la kronologion de paĝo, kiu listigas ĉiujn redaktojn faritajn de uzantojn laŭtempe kune kun propraj resumoj, evitu fari multnombrajn etajn redaktojn. Evitu ankaŭ redakti granda paĝon unufoje: redaktu ekzemple po sekcio tiel ke ankaŭ aliaj uzantoj povas vidi kiel la paĝo evoluas kaj korekti viajn erarojn. Konservi po sekcio utilas por eviti redaktokonfliktojn, kiam du uzantoj redaktas paĝon samtempe.

Kopirajta rimarko: Granda parto de ĉi tiu paĝo estas kopiita de simila Vikipedia helpopaĝo.