Vikivojaĝo:Administrantigo/KuboF Hromoslav (2)
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
KuboF Hromoslav (2)
Saluton! Mi estas konata kiel KuboF Hromoslav. Mi estis administranto de la Esperanta Vikivojaĝo jam ekde Januaro 2021 ĝis la Januaro 2022 (vidu mian tiaman kandidatiĝo). Ĉar la Esperanta Vikivojaĝo estas eta projekto, administranto estas elektataj nur por 1 jaro, do mi aŭtomate perdis la rajtojn. Nun mi rekandidatiĝas.
Pri vikioj mi komencis okupiĝi fine de 2006 kaj intertempe mi estis elektita kiel administranto en Esperanta Vikicitaro, Esperantaj Vikilibroj kaj la Esperanta Vikipedio. Tie mi prilaboris ankaŭ interfacon - do laboroj, por kiuj nun estas bezonata alta rajto de interfacaj administrantoj. Krome, mi estis membro de la OTRS-teamo, kie mi prilaboris Esperant-lingvajn mesaĝojn pri liberigo de ies verkoj.
En Vikivojaĝo mi komencis labori en 2013, sed mi profunde enverviĝis komence de 2016. Intertempe mi multe transiris al organiza laboro en Vikimedio EO, kie mi estas prezidanto. Do por kutima redaktado mi nun havas malpli multan tempon. Per Vikimedio EO mi organizis plurajn konkursojn ankaŭ ĉi tie, kiuj helpis allogi novajn redaktantojn, kaj tiel fine maturigi Vikivojaĝo de Kovilo al memstara retejo.
Al laboro, kiun mi volas fari kiel administranto apartenas precipe:
- forigado de ne plu bezonataj paĝoj, vandalaĵoj ktp.;
- kunigado de historioj de paĝoj (se iu tranĉis enhavon de paĝo kaj algluis ĝin al alia paĝo, tio kutime estas maltaŭga pro aŭtoraj rajtoj);
- adaptado de interfaco (por io mi bezonus rajtojn de interfaca administranto, sed por multo sufiĉoj simplaj administraj rajtoj;
- forbarado de vandaloj (ŝajnas, ke ne estos multaj, feliĉe).
Bonvolu subteni mian kandidatiĝon por ke mi povu helpi al Vikivojaĝo kreski eĉ pli alten! --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:30, 3 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Por
- Por: ĉefa motoro de vikivojaĝo kun kiu mi jam plurfoje kunlaboris. Ni ne lasu la projekton misatentita kaj plu laboru en VV, ĉu vikikonkursoj denove ĉi jare?! sukcesojn KuboF --Radioamatoro (diskuto) 11:28, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
- Por: la kialo estis tre bone dirita de Radioamatoro kun kiu mi tute konsentas --Rdelre (diskuto) 13:10, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
- Por: Longdaŭra interesiĝanto pri la projekto, fidinda kaj sperta persono. --Venca24 (diskuto) 12:55, 10 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ
- Kontraŭ:
Sindetenas
- Sindetena: Kiel temulo mem. --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:43, 3 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Diskuto
Rezulto
Post semajno da voĉdonado estas 3 poraj, 0 kontraŭaj kaj 1 sindetena voĉdo. Administrantiga kandidatiĝo estas akceptita. Mi, kiel kandidato mem, petis stivardojn en Meta pri plenumo de la administrantigo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 17:00, 11 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
- Stivardo en Meta rapide plenumis administrantigon de mi. Dankon pro via subteno! Mi havas administrajn rajtojn por 1 jaro, poste mi povos repeti ilin.
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.