El Vikivojaĝo
Tero > Eŭrazio

Eŭrazio

Eŭrazio

Eŭrazio estas la plej granda Tera kontinento. Pro pluraj difinoj de "kontinento" kaj "mondoparto" ne estas klare kio fakte "kontinento" kaj "mondoparto" estas. Eŭrazio povas esti komprenata kiel memstara kontinento, sed ankaŭ kiel konsistanta de 2 kontinentoj (Eŭropo kaj Azio).

Regionoj[redakti]

Eŭrazio baze konsistas nur de Eŭropo kaj de Azio. Tamen, kelkaj landoj estas dividitaj inter ambaŭ partoj (Rusio, Turkio, Kazaĥio), dum iuj regionoj laŭ diversaj difinoj apartenas al tiu aŭ alia parto (Kaŭkazo).

Eŭropo
Mondoparto en la okcidenta parto de Eŭrazio.
Azio
Mondoparto en la orienta parto de Eŭrazio. Kombinas antikvan historion kun modernega kulturo; vastegaj dezertaj areoj kun plej dense loĝataj lokoj.
Rusio
Lando apartenanta al ambaŭ Eŭropo kaj Azio. En la Eŭropa parto estas la ĉefurbo kaj plej multaj loĝantoj; en la Azia parto estas la plej granda parto de teritorio.
Kaŭkazo
Regiono sur la limo inter Eŭropo kaj Azio. Pro pluraj malsamaj difinoj de la limo estas Kaŭkazo iam konsiderata parto de Eŭropo, iam de Azio.