El Vikivojaĝo

Guantánamo (urbo)

Guantánamo (urbo)
Guantánamo (urbo)
Lando Kubo
Loĝantaro 227 535 (en 2017)
Alto 46 m

Guantánamo estas en la provinco Guantánamo, Kubo.

Eniri[redakti]

Eniri avie[redakti]

Flughaveno Mariana Grajales (GAO IATA). Cubana de Aviación flugas de Havano al Urbo Guantánamo, kiu estas proksima al la golfeto kaj proksime al la urbo.

Eniri trajne[redakti]

Estas trajno el Havano ĉiun trian tagon. Ĉiutage estas trajlo al kaj el Santiago de Kubo.

Eniri buse[redakti]

Estas tri rektaj busoj el kaj al Havano. Pluraj al aliaj provincoj kaj busoj kiuj celas Baracoa trapasas la urbon.

Transportiĝi[redakti]

La plej rapidaj kaj popularaj transportoj estas mototaksioj (por unu persono), ili irias ĉien tra la urbo. Ankaŭ estas pluraj ĉevalĉaroj, malmultekostaj sed iom malrapidaj per kiuj vi povos sperti la urbon, ties vidindaĵojn kaj konatiĝi kun la lokanoj.

Vidi[redakti]

Katedralo Sankta Katerino de Ricci. Katolika eklezio de la 19a jarcento.

Ŝtona bestĝardeno, Alto de Boquerón. pli ol 400 bestaj kaj homaj skulptaĵoj en roko.

Manĝi[redakti]

Vizitu la fama domo de la ĉokolado kie vi povos gustumi la tradiciajn frandaĵojn el la regiono.

Loĝi[redakti]

Esperanto[redakti]

En la urbo ekzistas forta esperanto-movado, kursoj kaj plurjardeka e-renkontiĝo "Zamenhofa Metiejo".

Lokaj esperantistoj[redakti]

Estas multaj spertaj lokaj esperantistoj, kiuj plezure ĉiĉeronos vin. Unue interkonsentu kun ili, kio estas facile pere de la landa asocio, la loka grupo aŭ la jarlibro de UEA.