Helpo:Ĉu grekia? Ĉu indoneza?

El Vikivojaĝo
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Veturhelpo en Vikivojaĝo
  3. Lingva angulo
  4. Teknika helpo en Vikivojaĝo
  5. Teknika helpo en Vikipedio

Ĉu vi ne plu memoras la bonan adjektivan formon[1] pri ĉi tiuj, aŭ aliaj, landoj?

La bonaj adjektivoj estas: greka kaj indonezia.
Utiligu la suban tabelon por vidi kiel vi mem povas malkovri la bonan adjektivon de iu landonomo.

La bona adjektivo de landonomo
Landonomo[2] vortfarado radiko adjektivo
Grekio grek/uj-o grek greka
Hindio hind/uj-o hind hinda
Hispanio hispan/uj-o hispan hispana
Rusio rus/uj-o rus rusa[3]
Indonezio indonezi/o indonezi indonezia
Jordanio jordani/o jordani jordania
Kolombio kolombi/o kolombi kolombia
Tanzanio tanzani/o tanzani tanzania

Pri la aliaj landonomoj vidu la preskaŭnormon LANLIN.


Rimarkoj:

  1. Ĉi tiu helpopaĝo estas redaktita laŭ la “Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj”. En tiu dokumento la Akademio de Esperanto rekomendas, interalie, “plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn”.
  2. La nomoj estas laŭ Landoj kaj lingvoj de la mondo. La Esperantaj landonomoj tie sekvas la rekomendojn de la Akademio de Esperanto.
  3. Por akcenti, ke la Federacio de Rusio rilatas al la lando Rusio, oni povas diri Rusuja Federacio anstataŭ Rusa Federacio.