El Vikivojaĝo
Frazlibroj > Itala frazlibro

Itala frazlibro

Salti al navigilo Salti al serĉilo
Itala frazlibro

La itala lingvo estas parolata precipe en Italio kaj Svislando.

Prononcado[redakti]

Vokaloj[redakti]

Vokaloj estas similaj al esperanto: a, e, i, o, u. La vokaloj /e/ kaj /o/ havas du malsamaj prononcoj, ferma (/e/, /o/) kaj malferma (/ɛ/, /ɔ/). (la italoj tamen tute ne konsciiĝas ke ili havas du malsamajn prononcojn de E kaj O, kaj ili komprenas same bone ankaŭ se iu aŭdiĝas "ekzotike").

Kvankam kelkfoje vokaloj povas soni pli longaj aŭ pli mallongaj, la diferenco ne gravas por la italaj parolantoj, (la signifo de la vortoj ne ŝanĝas pro tio).

Konsonantoj[redakti]

B, C, D F, G, H, L, M, N, P, Q, R, S, T, V, Z

(J, K, X, Y W, ne estas en la itala alfabeto, sed povas aperi en vortoj "pruntitaj" de aliaj lingvoj).

el la italaj konsonantoj la sekvaj prononciĝas malsame ol en Esperanto:

C, ĝi prononciĝas K antaŭ la vokaloj A, O, U kaj antaŭ H aŭ konsonanto.
  sed   ĝi prononciĝas Ĉ antaŭ la vokaloj E, I
        
G, ĝi prononciĝas G antaŭ la vokaloj A, O, U kaj antaŭ H aŭ konsonanto.
        ĝi prononciĝas Ĝ antaŭ la vokaloj E, I 
        
la grupo SC prononciĝas SK antaŭ la vokaloj A, O, U kaj antaŭ H aŭ konsonanto.
    sed    ĝi prononciĝas Ŝ antaŭ la vokaloj E, I
        
H en si mem ne prononciĝas, sed estas utiligata por ŝanĝi la sono de C, G kaj SC; ĝi ankaŭ estas skribata en kelkaj formoj de la verbo "avere" (havi), sed ankaŭ tie ne prononciĝas.

Q, ĝi prononciĝas K. Ĝi uziĝas nur antaŭ la vokalo U, kiam ĝi estas neakcentita kaj sekvata de alia vokalo en diftongoj,
ekzemple, "Quadro" prononciĝas "Kŭadro", "Quindi" prononciĝas "Kŭindi".

S, ĝi prononciĝas SZ, (laŭ la vortoj)

Z, ĝi prononciĝas C aŭ, (laŭ la vortoj), ankaŭ per sono ne-ekzistanta en Esperanto kiu alproksimiĝas al DZ.

Komunaj diftongoj[redakti]

La diftongoj kiuj en Esperanto formiĝas kun J aŭ Ŭ estas faritaj en la itala per I kaj U. (Do en la itala I kaj U havas la sonon de la esperantaj I, U, kiam ili estas simplaj vokaloj, kaj J kaj Ŭ kiam ili estas, neakcentitaj, en diftongoj).

Listo de frazoj[redakti]

Bazaj[redakti]

Kutimaj surskriboj


MALFERMITA
APERTO (a'pɛrto)
FERMITA
CHIUSO (kjuso)
ENIREJO
ENTRATA (en'trata)
ELIREJO
USCITA (u'ŝita)
PUŜU
SPINGERE ('spinĝere)
TIRU
TIRARE (ti'rare)
NECESEJO
(Neformale) GABINETTO (gabi'netto); (Formale (eŭfemisme)) BAGNO (banjo)
(POR)VIRA
(DEGLI) UOMINI (('delji) 'ŭomini)
(POR)VIRINA
(DELLE) DONNE (('delle) 'donne)
ATENTU
ATTENZIONE (atten'cione)
MALPERMESITA
VIETATO (vje'tato)

En la itala estas du manieroj alparoli aliulojn: formala kaj neformala. La limo inter la du ne estas preciza, do kiam vi estas malcerta ne tro zorgu.

Formala parolado postulas la uzon de la pronomo Lei /lɛj/ (= vi, al unu homo); neformala parolado uzas la pronomon tu /tu/ (= ci / vi, al unu homo). Ambaŭ uzas voi /voj/ (= vi) kun du aŭ pluraj homoj. Estas ankaŭ aliaj malsamecoj inter la formala kaj la neformala parolado.

Saluton. (Formala)
Buongiorno (bŭɔn'ĝorno, matene kaj posttagmeze)
Buonasera (bŭɔna'sera, vespere kaj frue en la nokto)
Buonanotte (bŭɔna'nɔtte, plene en la nokto aŭ adiaŭante vespere).
Saluton. (Neformala)
Ciao ('ĉao)
Salve ('salve, duonformala)
Kiel vi fartas?
Come stai (kome'staj, neformala al unu homo)
Come sta (kome'sta, formala al unu homo)
Come state (kome'state, formala kaj neformala al du aŭ pluraj homoj)
Mi fartas bone, dankon.
Sto bene, grazie (sto 'bɛne 'gracje)
Kiel vi nomiĝas?
(Formala al unu omo) Come si chiama? ('Kome si 'kjama?)
Kiel vi nomiĝas?
(Neformala al unu homo) Come ti chiami? ('Kome ti 'kjami?)
Kiel vi nomiĝas?
(Formala kaj neformala al du aŭ pluraj homoj) Come vi chiamate? ('Kome vi kja'mate?)
Mi nomiĝas ______.
Mi chiamo ______. (mi'kjamo______.)
Mi ĝojas ekkoni vin!
Piacere (pja'ĉere)
Bonvolu.
Per favore (perfa'vore)
Dankon.
Grazie ('gracje)
Nedankinde.
Prego ('prɛgo)
Di nulla (di'nulla)
Jes.
Sì (si)
Ne.
No (no)
Pardonu min.
Mi scusi (mi'skuzi, formala), Scusami ('skuzami, neformala)
Mi bedaŭras.
Mi dispiace (Mi dis'piaĉe); ankaŭ same kiel "Pardonu min"
Ĝis revido.
Arrivederci (arrive'derĉi, formala), Ci vediamo (ĉive'djamo, neformala)
Adiaŭ.
Addio ('addio), ne kutima.
Mi ne parolas la italan.
Non parlo italiano (non 'parlo ita'ljano)
Ĉu vi parolas Esperanton/la anglan?
Parla/Parli/Parlate esperanto/inglese? ('parla/'parli/par'late espe'ranto/in'gleze) formala/neformala/al pluraj
Ĉu estas iu ĉi tie, kiu parolas Esperanton/la anglan?
C'è qualcuno qui che parla esperanto/inglese? (ĉɛ kŭal'kuno kŭi ke 'parla espe'ranto/in'gleze)
Helpon!
Aiuto (a'juto)
Bonan matenon.
Buongiorno (bŭon'ĝorno, matene kaj posttagmeze)
Bonan tagon.
Buongiorno (bŭɔn'ĝorno, matene kaj posttagmeze)
Bonan vesperon.
Buonasera (bŭɔna'sera)
Bonan nokton.
Buonanotte (bŭɔna'nɔtte)
Mi ne komprenas.
Non capisco (nonka'pisko)
Kie estas necesejo?
Dov'è un bagno? (do'vɛ um'banjo) (la sono de gn, kiu estas simila al esperanta nj, estas tamen egala al la hispana ñ).

Problemoj[redakti]

Lasu min.
Mi lasci (Mi laŝi)
Ne tuŝu min.
Non mi tocchi (Non mi 'tokki)
Mi telefonos policon.
Chiamerò la polizia (Kjame'ro la poli'cia)
Polico!
Polizia! (poli'cia)
Haltu! Ŝtelisto!
Alt! Al Ladro! (Alt! Al 'Ladro)
Mi bezonas vian helpon.
Ho bisogno del vostro aiuto (o bi'zonjo del 'vostro a'juto)
Estas urĝa / kriza situacio.
E' urgente / una emergenza (E ur'ĝente / 'una emer'ĝenca)
Mi perdiĝis.
Mi sono perso (mi'sono 'perso)
Mi perdis mian valizon.
Ho perso la valigia (o'perso lava'liĝa)
Mi perdis mian monujon.
Ho perso il portafoglio (o'perso ilporta'foljo)
Mi estas malsana / Mi fartas malbone.
Sto male (sto 'male) aŭ: Mi sento male (mi'sento 'male).
Mi vundiĝis.
Mi sono ferito (Mi 'sono fe'rito)
Mi bezonas kuraciston.
Ho bisogno di un medico (o bi'sonjo di un 'mediko )
Ĉu mi rajtas uzi vian telefonon?
Posso usare il suo telefono? (posso u'zare il 'suo te'lefono )

Numeroj[redakti]

1
uno ('uno)
2
due ('due)
3
tre (tre)
4
quattro ('kŭattro)
5
cinque ('ĉinkŭe)
6
sei ('sɜj)
7
sette ('sɜtte)
8
otto ('ɔtto)
9
nove ('nɔve)
10
dieci ('djɜĉi)
11
undici ('undiĉi)
12
dodici ('dodiĉi)
13
tredici ('trediĉi)
14
quattordici (kŭat'tordiĉi)
15
quindici(kŭin'diĉi)
16
sedici(se'diĉi)
17
diciassette(diĉjas'sette)
18
diciotto (di'ĉjotto)
19
diciannove (diĉjan'nove)
20
venti ('venti)
21
ventuno (vent'uno)
22
ventidue (venti'due)
23
ventitre (venti'tre)
30
trenta ('trenta)
40
quaranta (kŭa'ranta)
50
cinquanta (ĉin'kŭanta)
60
sessanta (ses'santa)
70
settanta (set'tanta)
80
ottanta (ot'tanta)
90
novanta (no'vanta)
100
cento ('ĉɜnto)
200
duecento (due'cento)
300
trecento (tre'cento)
1,000
mille ('mille)
2,000
duemila (due'mila)
1,000,000
un milione (un mi'ljone)
1,000,000,000
un miliardo (un mi'ljardo)
1,000,000,000,000
mille miliardi ('mille mi'ljardi)
linio / numero _____ (trajno, aŭtobuso, ktp.)
linea / numero _____ ('linea / 'numero _____)
duono
metà (me'ta)
malpli (multe)
meno (molto) ('meno ('molto))
pli (multe)
più (molto)(pju (molto))

Tempo[redakti]

nun
ora ('ora), adesso (a'desso)
poste
dopo ('dopo)
antaŭe
prima ('prima)
baldaŭ
presto ('presto); tra poco (tra 'poko); tra non molto (tra non 'molto)
mateno
mattino / mattina (ma'ttino / mat'tina)
antaŭtagmezo
prima di mezzogiorno ('prima di 'medzo'ĝorno)
posttagmezo
pomeriggio (pome'riĝĝo)
vespero
sera ('sera)
nokto
notte ('notte )

Horloĝa tempo[redakti]

je la unua horo matene
all'una di notte (all'una di 'notte)
je la dua horo matene
alle due di notte ('alle 'due di 'notte)
tagmezo
mezzogiorno ('medzoĝorno)
je la unua horo posttagmeze
all'una del pomeriggio (all'una del 'pome'riĝĝo)
je la dua horo posttagmeze
alle due del pomeriggio ('alle 'due del 'pome'riĝĝo)
noktomezo
mezzanotte ('medza'notte)

Daŭro[redakti]

_____ minuto(j)
_____minuto (minuti) (_____ mi'nuto (mi'nuti))
_____ horo(j)
_____ora (ore) (_____'ora ('ore))
_____ tago(j)
_____giorno (giorni) (_____ 'ĝorno ('ĝorni))
_____ semajno(j)
_____settimana (settimane) (_____ 'setti'mana ('setti'mane))
_____ monato(j)
_____mese (mesi) (_____ 'meze ('mezi))
_____ jaro(j)
_____anno (anni) (_____ 'anno ('anni))

Tagoj[redakti]

hodiaŭ
oggi ('oggi)
hieraŭ
ieri ('jeri)
antaŭhieraŭ
l'altro ieri (l'altro 'jeri)
morgaŭ
domani (do'mani )
postmorgaŭ
dopodomani ('dopodo'mani)
ĉi tiun semajnon
questa settimana ('kŭesta 'setti'mana)
lastan semajnon
la settimana passata (la 'setti'mana pas'sata )
venontan semajnon
la prossima settimana (la 'prossima 'setti'mana)
lundo
lunedì (lune'di)
mardo
martedì (marte'di)
merkredo
mercoledì (merkole'di)
ĵaŭdo
giovedì (ĝove'di)
vendredo
venerdì (vener'di)
sabato
sabato ('sabato)
dimanĉo
domenica (do'menika)

Monatoj[redakti]

Januaro
gennaio (ĝen'najo)
Februaro
febbraio (feb'brajo)
Marto
marzo (marco)
Aprilo
aprile (a'prile)
Majo
maggio ('maĝĝo)
Junio
giugno ('ĝunjo)
Julio
luglio ('luljo)
Aŭgusto
agosto (a'gosto)
Septembro
settembre (set'tembre)
Oktobro
ottobre (ot'tobre)
Novembro
novembre (no'vembre)
Decembro
dicembre (di'ĉembre)

Skribi tempon kaj daton[redakti]

05/03/2021 ore 14,40 

oni povas skribi:

il cinque marzo duemilaventuno, alle ore quattordici e quaranta, (pli formala).
il cinque marzo del ventuno, alle tre meno venti del pomeriggio, (malpli formala).

kiuj legiĝas:

il ĉinkŭe marco duemilaven'tuno, alle ore quat'tordici e qua'ranta, (pli formala).
il ĉinkŭe marco del ven'tuno, alle tre meno venti del pome'riggio, (malpli formala).

Koloroj[redakti]

en la itala la adjektivoj, kaj do ankaŭ la koloroj, povas esti gramatike in-ĝenraj (kiuj finas per -a) aŭ malin-ĝenraj (kiuj finas per -o); kelkaj tamen havas nur unu formo:

nigra
nero/a ('nero/a)
blanka
bianco/a ('bjanko/a)
griza
grigio/a ('griĝo/a )
ruĝa
rosso/a ('rosso/a )
blua
blu (blu); azzurro/a (a'zzurro/a)
flava
giallo/a ('ĝallo/a)
verda
verde ('verde)
oranĝa
arancione (aran'ĉone)
purpura
porpora ('porpora)
bruna
bruno/a ('bruno/a)

Transporto[redakti]

Aŭtobuso kaj trajno[redakti]

Kiom kostas bileto al _____?
quanto costa un biglietto per _____? ('kŭanto 'kosta un bil'jetto per _____)
Mi volus bileton al _____.
vorrei un biglietto per _____. ('vorrej un biljetto per _____)
Kien iras ĉi tiu trajno/aŭtobuso?
dove va questo treno/autobus? ('dove va 'kŭesto 'treno/'aŭtobus)
Kie estas la trajno/aŭtobuso al _____?
dov'è il treno/autobus per _____ (dov'e il 'treno/'aŭtobus per _____)
Ĉu tiu (ĉi) trajno/aŭtobuso haltos en/ĉe _____?
questo treno/autobus ferma a/in _____ ('kŭesto 'treno/'aŭtobus 'ferma a/in _____)
Kiam forveturos la trajno/aŭtobuso al _____?
quando parte il treno/autobus per _____ ?('kŭando 'parte il 'treno/'aŭtobus per _____)
Kiam tiu (ĉi) trajno/aŭtobuso alvenos al _____?
quando arriva questo treno/autobus a _____? ('kŭando ar'riva 'kŭesto 'treno/'aŭtobus a _____)

Direktoj[redakti]

Kiel mi povas atingi ______?
come posso arrivare a _____? ('kome 'posso arri'vare a _____)
...la trajnan stacion?
la stazione ferroviaria (la sta'zione ferro'vjarja)
...la aǔtobusan stacion / haltejon?
la stazione degli autobus / la fermata dell'autobus (la sta'zione 'degli 'aŭtobus / la fer'mata dell'aŭtobus)
...la flughavenon?
l'areoporto (l'areo'porto)
...urbocentron?
il centro città (il 'ĉentro ĉit'ta)
...la junularogastejon?
l'ostello della gioventù (l'os'tello 'della ĝoven'tu)
... la hotelon ______?
l'albergo _____ (lal'bergo _____)
...la _____ konsulejo?
il consolato _____ (il konso'lato _____)
Kie estas multaj _____?
dove si trova la maggior parte di _____ (dove si trova la maĝĝor parte di _____)
...hoteloj?
alberghi (al'berghi)
...restoracioj
ristoranti (risto'ranti)
...trinkejoj
bar (bar)
...vidindaĵoj
attrazioni turistiche (attra'zjoni tu'ristike)
Ĉu vi povas montri al mi sur la mapo?
può farmi vedere sulla cartina? (pŭo 'farmi ve'dere 'sulla car'tina?)
strato
via (via)
Turnu maldekstren.
giri a sinistra (ĝiri a si'nistra)
Turnu dekstren.
giri a destra (ĝiri a 'destra)
maldekstre
a sinistra (a si'nistra )
dekstre
a destra (a 'destra)
rekte antaŭen
avanti diritto (a'vanti di'ritto)
al la ______
al _____ ( al _____)
preter la ______
oltre _____ (oltre _____)
antaǔ la ______
davanti al _____ (da'vanti al _____)
Rigardu al la ______.
guardi al _____(gŭardi al _____)
vojkruciĝo
incrocio (inkroĉo)
nordo
nord (nord)
sudo
sud (sud)
oriento
est (est)
okcidento
ovest (o'vest)

Taksio[redakti]

Taksio!
taxi! ('taksi!)
Bonvolu veturigi min al ______.
per favore mi porti a _____ (per fa'vore mi 'porti a _____)
Kiom kostas veturo al ______?
quanto costa la corsa fino a _____ ('kŭanto 'kosta la 'korsa 'fino a _____)
Bonvolu veturigi min tien.
per favore mi porti là (per fa'vore mi 'porti la)

Loĝado[redakti]

Ĉu vi havas disponeblan ĉambron?
avete una stanza disponibile? (a'vete 'una 'stanza dispo'nibile? )
Kiom kostas ĉambro por unu persono/du personoj?
quanto costa una camera per una perona/due persone? ('kŭanto 'kosta 'una ka'mera per 'una per'sona/'due per'sone?)
Ĉu la ĉambro estas kun _____?
la camera dispone di _____? (la ka'mera dis'pone di _____)
...litotuko?
lenzuola (len'cŭola)
...banejo?
bagno ('banjo)
...telefono?
telefono (te'lefono)
...televido?
televisore ('televi'sore)
Ĉu mi povas vidi la ĉambron unue?
posso prima vedere la camera? ('posso 'prima ve'dere la 'kamera?)
Ĉu vi havas iun _____
ne avete una _____ (ne a'vete 'una _____)
...pli silentan?
più silenziosa (pju silen'cioza)
...pli vastan?
più spaziosa (pju spa'cioza)
...pli puran?
più pulita (pju pu'lita)
...pli malmultekostan?
più a buon mercato (pju a bŭon mer'kato)
Bone, mi prenas ĝin.
bene, la prendo ('bene, la 'prendo)
Mi restos por _____ nokto(j).
rimarrò per _____ notte (notti). (rimar'ro per _____ 'notte ('notti).)
Ĉu vi povas sugesti al mi alian hotelon?
può consigliarmi un altro albergo? (pŭo konsil'jarmi un 'altro al'bergo? )
Ĉu vi havas _____
avete _____ (a'vete _____)
...sekurŝrankon?
cassetta di sicurezza (kas'setta di siku'recca)
...ŝlosujon?
( )
Ĉu la prezo inkluzivas matenmanĝon/vespermanĝon?
il prezzo comprende la colazione/cena? (il 'precco kom'prende la kola'cjone/'ĉena )
Kiam estas matenmanĝo/vespermanĝo?
a che ora è la colazione/cena (a ke 'ora e la kola'cjone/'ĉena)
Bonvolu purigi mian ĉambron.
per favore potete pulire la mia camera (per fa'vore po'tete pu'lire la 'mia 'kamera)
Ĉu vi povus veki min je _____?
potreste svegliarmi alle _____? (po'treste svel'jarmi 'alle _____?)
Mi volas elhoteliĝi.
Lascio l'albergo ('Laŝo lal'bergo)

Mono[redakti]

Ĉu mi povas uzi usonan/aŭstralan/kanadan dolaron?
posso pagare con dollari americani/australiani/canadesi? ('posso pa'gare kon 'dollari ameri'kani/aŭstral'jani/kanad'ezi?)
Ĉu mi povas uzi euron?
posso pagare con euro? ('posso pa'gare kon eŭro?)
Ĉu mi povas uzi japanan enon?
posso pagare con yen giapponesi? ('posso pa'gare kon jen ĝappo'nezi?)
Ĉu mi povas uzi britan pundon?
posso pagare con sterline inglesi? ('posso pa'gare kon ster'line in'glezi? )
Ĉu mi povas uzi svisan/afrikan/pacifikan frankon?
posso pagare con franchi svizzeri/affricani/del Pacifico? ('posso pa'gare kon 'franki svic'ceri/affri'kani/del Pa'ĉifiko?)
Ĉu mi povas uzi dinaron?
posso pagare con dinari? ('posso pa'gare kon 'dinari?)
Ĉu mi povas uzi kreditkarton?
posso usare la carta di credito? ('posso u'zare la 'karta di 'kredito? )
Ĉu vi povas ŝanĝi mian monon?
può cambiarmi dei soldi? (pŭo kamb'jarmi dej 'soldi? )
Kie oni povas ŝanĝi mian monon?
dove posso cambiare dei soldi? ('dove 'posso kamb'jare dej 'soldi?)
Ĉu vi povas ŝanĝi mian vojaĝantoĉekon?
può cambiarmi un travel-cheque? (pŭo kamb'jarmi un 'travel'ĉek?)
Kie oni povas ŝanĝi mian vojaĝantoĉekon?
dove posso cambiare un travel-cheque? ('dove 'posso kamb'jare un 'travel'ĉek?)
Kia estas la kurzo?
qual'è il tasso di cambio? (kŭal'e il 'tasso di 'kambjo?)
Kie estas bankaŭtomato?
dov'è un bancomat? (dov'e un 'bankomat?)

Manĝado[redakti]

Tablon por unu persono/du personoj, bonvolu.
un tavolo per una persona/due persone, per favore (un 'tavolo per 'una per'sona/'due per'sone, per fa'vore)
Mi petas la menuon.
il menù, per favore (il me'nu, per fa'vore)
Ĉu mi povas enrigardi kuirejon?
posso vedere la cucina? ('posso ve'dere la ku'ĉina?)
Ĉu vi povas rekomendi al mi?
mi può consiliare? (mi pŭo konsi'ljare?)
Ĉu vi havas lokan specialaĵon?
avete una specialità locale? (a'vete 'una speciali'ta lo'kale?)
Mi estas vegetarano.
sono vegetariano ('sono veĝeta'rjano)
Mi estas vegano.
sono vegano ('sono ve'gano)
Mi manĝas nur koŝere.
io mangio solo kosher ('io 'manĝo 'solo 'kosher)
Mi ne manĝas _____.
non mangio _____. (non 'manĝo )
...viandon.
carne (karne)
...fiŝaĵon.
pesce (peŝe)
...marbestojn.
frutti di mare ('frutti di 'mare)
...ovaĵon.
frittata ('frit'tata)
...laktaĵon.
latticini (latti'ĉini)
...glutenon.
glutine ('glutine)
...tritikaĵojn.
farinacei (farina'ĉej)
...nuksojn.
noci ('noĉi)
...arakidojn.
arachidi (ara'kidi)
...sojaĵon.
soia ('soja)
Bonvolu ne uzi oleon/buteron/ŝmalcon.
per favore, senza olio/burro/strutto (per fa'vore, 'senca 'oljo/'burro/'strutto)
komuna manĝo
( )
manĝo laŭ la karto
mangiare alla carta (man'ĝare 'alla 'karta)
matenmanĝo
colazione (kola'cjone)
tagmanĝo
pranzo ('pranco)
manĝaĵeto
merenda (me'renda)
vespermanĝo
cena ('ĉena)
_____, bonvolu,
... per favore _____ (per fa'vore)
Manĝaĵon entenantan _____, bonvolu.
cibo contenente _____, per favore. (ĉibo konte'nente _____, per fa'vore.)
kokaĵo/n
pollo ('pollo)
bovaĵo/n
carne di manzo ('karne di 'manzo)
fiŝaĵo/n
pesce ('peŝe)
ŝinko/n
prosciutto (pro'ŝutto)
kolbaso/n
salsiccia (sal'siĉĉa)
fromaĝo/n
formaggio (for'maĝĝo)
ovo/n
uovo (ŭovo)
salato/n
insalata (insa'lata)
(kruda/n) legomo/n
verdura cruda (ver'dura 'kruda)
(kruda/n) frukto/n
frutto ('frutto)
pano/n
pane ('pane)
toasto/n
toast (tost)
nudelo/n
tagliatella ('talja'tella)
rizo/n
riso (rizo)
fazeolo/n
fagiolo (fa'ĝolo)
Mi petas unu glason da _____.
per favore, un bicchiere di _____ (per fa'vore, un bik'kjere di _____)
Mi petas unu kalikon da _____.
per favore, un calice di _____ (per fa'vore, un 'kaliĉe di _____)
Mi petas unu botelon da _____.
per favore, una bottiglia di _____ (per fa'vore, 'una bot'tilja di _____)
kafo
caffè (kaf'fe)
teo
tè (te)
suko
succo ('sukko)
akvo
acqua ('akkŭa)
kranakvo
acqua del rubinetto ('akkŭa del rubi'netto)
gasa akvo
acqua gasata, acqua frizzante ('akkŭa ga'sata, 'akkŭa fric'cante)
sengasa akvo
acqua minerale naturale, acqua non ga'sata ('akkŭa mine'rale natu'rale, 'akkŭa 'non ga'sata)
biero
birra ('birra)
ruĝa/blanka vino
vino rosso/bianco ('vino 'rosso/'bjanko)
Mi petas iomon da _____.
per favore, un po' di _____ (per fa'vore, un po di _____)
salo
sale ('sale)
pipro
pepe ('pepe)
Pardonon, kelnero?
scusi, cameriere ('skuzi, kame'rjere)
Mi finmanĝis.
ho finito di mangiare (o fi'nito di man'ĝare)
Ĝi estis bongusta.
aveva un buon sapore (a'veva un bŭon sa'pore)
Bonvolu forporti la telerojn.
per favore, porti via i piatti (per fa'vore, 'porti 'via i 'pjatti)
Mi volas pagi. / La kalkulon, bonvolu.
voglio pagare. / il conto, per favore. ('voljo pa'gare. / il 'konto, per fa'vore.)

Trinkado[redakti]

Ĉu vi servas alkoholaĵojn?
servite alcolici? (ser'vite al'koliĉi?)
Ĉu vi servas al tablo?
servite al tavolo? (ser'vite al 'tavolo?)
Bieron / Du bierojn, bonvolu.
birra / due birre, per favore. ('birra / dŭe 'birre, per fa'vore.)
Unu glason da ruĝa/blanka vino, bonvolu.
un bicchiere di vino rosso /bianco, per favore. (un bik'kjere di 'vino 'rosso / 'bjanko, per fa'vore.)
Unu kruĉon, bonvolu.
una brocca, per favore. ('una 'brokka, per fa'vore)
Unu botelon, bonvolu.
una bottiglia, per favore. ('una bot'tilja, per fa'vore.)
_____ kaj _____, bonvolu.
_____ e _____, per favore. ( )
viskio/n
whisky ('ŭiski )
vodko/n
vodka ('vodka)
rumo/n
rum (rum)
akvo/n
acqua ('akkŭa)
mineralakvo/n
acqua minerale (akkŭa mine'rale)
sodakvo/n
(soda)
tonikakvo/n
acqua tonica ('akkŭa 'tonika)
oranĝa/n suko/n
succo d'arancia ('sukko da'ranĉa)
kolao/n
cola ('kola)
Ĉu vi havas drinkejajn manĝetojn?
avete degli stuzzichini? (a'vete 'delji stucci'kini?)
Unu plian, bonvolu.
ancora uno, per favore. (an'kora 'uno, per fa'vore. )
Plian vicon, bonvolu.
( )
Kiam estas fermtempo?
a che ora si chiude? (a ke 'ora si 'kjude?)
Je via sano!
alla salute! ('alla sa'lute!)

Aĉetado[redakti]

Ĉu vi havas ĉi tiun en mia grandeco?
avete questo nella mia taglia? (a'vete 'kŭesto 'nella 'mia 'talja?)
Kiom ĝi kostas?
quanto costa? ('kŭanto 'kosta?)
Ĝi estas tro kosta.
costa troppo ('kosta 'troppo )
Ĉu vi akceptas _____?
accettate _____? (aĉĉet'tate )
multekosta
caro ('karo )
malmultekosta
a buon mercato (a bŭon mer'kato )
Mi ne povas pagi ĝian koston.
non posso pagare quel prezzo (non 'posso pa'gare kŭel precco )
Mi ne volas ĝin.
non lo voglio (non lo voljo )
Vi fraŭdas min.
è una frode(e 'una 'frode )
Mi ne interesiĝas.
non sono interessato /a (non 'sono interes'sato /a )
Bone, mi aĉetos ĝin.
bene, lo comprerò ('bene, lo kompre'ro )
Mi petas sakon?
mi può dare un sacchetto? (mi pŭo 'dare un sak'ketto? )
Ĉu vi povas sendi ĝin (eksterlanden)?
potete spedirlo (all'estero)? (po'tete spe'dirlo (all'estero)? )
Mi bezonas _____.
ho bisogno (o bi'zonjo )
...dentpasto/n.
dentifricio (denti'friĉo )
...dentbroso/n.
spazzolino (spacco'lino )
...tamponoj/jn.
( )
...sapo/n.
sapone (sa'pone )
...ŝampuo/n.
sciampo (ŝampo )
...medikamento/n por doloro.
farmaco per il dolore; antidolorifico ('farmako per il do'lore; antidolo'rifiko )
...medikamento/n por malvarmumo.
farmaco per il raffreddore (farmako per il raffred'dore )
...medikamento/n por stomako.
farmaco per lo stomaco (farmako per lo 'stomako )
...razilo/n.
rasoio (razojo )
...pluvombrelo/n.
ombrello (omb'rello )
...sunŝirma/n kremo/n / oleo/n.
crema / olio abbronzante / protettiva/o per il sole ('krema / 'oljo abbron'dzante / protet'tiva/o per il 'sole )
...poŝtkarto/n.
cartolina (karto'lina )
...poŝtmarko/n.
francobollo (franko'bollo )
...baterioj/jn.
batterie (batte'rie )
...skribopapero/n.
carta per scrivere ('karta per 'skrivere )
...plumo/n.
penna ('penna )
...libro/n en la _____ lingvo.
libro in lingua _____ ('libro in 'lingŭa _____ )
...gazeto/n en la _____ lingvo.
rivista in lingua _____ (ri'vista in 'lingŭa _____ )
...ĵurnalo/n en la _____ lingvo.
giornale in lingua _____ (ĝornale in 'lingŭa _____ )
..._____-Esperanta/n vortaro/n.
vocabolario _____-Esperanto (vokabo'larjo _____-Espe'ranto )

Ŝoforado[redakti]

Mi volas lui aŭton.
voglio noleggiare una macchina ('voljo noleĝ'ĝare 'una 'makkina)
Ĉu mi povas akiri asekuron?
posso fare un'assicurazione? ('posso 'fare unassikura'cjone?)
haltu (signo)
alt ( )
unudirekta strato
strada a senso unico ('strada a 'senso 'uniko)
malrapide
piano / lentamente ('pjano / lenta'mente)
ne parku
non parcheggiare (non parkeĝ'ĝiare)
limo de rapideco
limite di velocità ('limite di veloĉi'ta)
benzinstacio
distributore di benzina / carburante (distribu'tore di ben'dzina / karbu'rante)
benzino
benzina (ben'dzina)
dizeloleo
diesel ('dizel)

Aŭtoritato[redakti]

Mi faris nenion malbonan.
non ho fatto niente di male (non o 'fatto 'njente di 'male)
Tio estis miskompreno.
si è trattato di un equivoco (si e trat'tato di un e'kŭivoko )
Kien vi kondukas min?
dove mi portate? ('dove mi por'tate?)
Ĉu mi estas arestita?
sono in arresto? ('sono in ar'resto?)
Mi estas civitano de _____.
sono un cittadino del _____ ('sono un ĉitta'dino del _____)
Mi volas paroli kun la _____ ambasadejo / konsulejo.
voglio parlare con l'ambasciata / consolato _____ (voljo par'lare kon lamba'ŝata / konso'lato _____)
Mi volas konsulti advokaton.
voglio consultare un avvocato ('voljo konsul'tare un avvo'kato)
Ĉu mi nun nur pagos monpunon?
adesso devo solo pagare una multa? (a'desso 'devo 'solo pa'gare 'una 'multa?)

Lernu pli[redakti]