Pro la virusa krizo, multaj landoj kaj elementoj de vojaĝado funkciis malsame ol kutime. Ĉi tiuj informoj nuntempe ne plu aplikiĝas, sed tio memorigas al ni ĉiam kontroli laŭeble la oficialajn informilojn de via registaro kaj tiu de via cellando, ĉu povus esti ĝeneralaj sanproblemoj en la lando. Vidu ankaŭ la paĝon pri ĝeneralaj rekomendoj pri sano
Jen listo kun ĝeneralaj indikoj laŭ lando kiuj estiĝis pro la Kovimo-19:
Usono
[redakti]Usono malpermesis eniron al ĉiuj kiuj en la lastaj 14 tagoj troviĝis en Britio, Irlando, la Ŝengenregiono aŭ Suda Afriko.
Britio
[redakti]Britio uzis liston da landoj kiuj estas konsiderataj sufiĉe sekuraj por ne bezoni fari ion ajn je alveno. Ĉiuj aliaj landoj bezonigis 14-tagan memizoliĝon post alveno; tio estis striktigita al bezono memizoliĝi en mempagata multekosta hotelĉambro.
Eŭropa Unio
[redakti]La Eŭropa Unio uzis ene de si koloran sistemon por indiki riskajn regionojn, sed provis laŭeble ne strikte fermi la landlimojn por respekti Ŝengen-interkonsentojn.
Kartvelio
[redakti]Inter la 28-an de novembro 2020 kaj ĝis la 31-an de januaro 2021, ĉiu eksterlandano devis kunporti negativan teston, kiu datiĝas malpli ol 72 horoj, por havi la rajton eniri Kartvelion. Eblis fari la teston surloke en la flughaveno.
Turkio
[redakti]Turkio neprigis negativan teston por permesi eniron.