El Vikivojaĝo

Las Terrazas

Las Terrazas
Las Terrazas
Lando Kubo

Las Terrazas estas en la okcidenta provinco Pinar del Rio, Kubo.

La kampara vilaĝo situas en montaro ĉirkaŭ rivereto. Tiel la malmultaj vojoj estas sur apartaj niveloj kaj tial probable estas la origino de la nomo. Ĉe la fundo de vilaĝo estas bela lago, ĉirkaŭita de arbaro, kano kaj herbejo, dum la supraĵo de la vilaĝo estas dominata de terasoj starigita de la registaro por plibonigi la haveblecon de loĝejoj. La vilaĝo estas en facila taga vojaĝodistanco de Havano, tial semajnfine kaj dum festotagoj la vilaĝo pleniĝas de kubanoj ĝuantaj la lagon kaj la naturon. En ĉi tiuj tagoj la trankvila spirito perdiĝas kaj laŭtaj kaj drinkantaj homoj povas regi la impreson.

Eniri[redakti]

Eniri buse[redakti]

Busstacidomo (1 km norde de la vilaĝo). La bushaltejo maloportune situas ĉe la norda lago, kiu estas bona kilometro por piediri de Las Terrazas. Ĉiutaga Viazul-buso de Havano al Pinar del Río pasas tra Las Terrazas matene. La buso revenas la saman itineron posttagmeze.

Vidi[redakti]

Kafplantejaj ruinoj (3 km okcidente de la vilaĝo). La ruinoj de la malnova kafplantejo, kie laboris multaj sklavoj, estas nun bela ĝardeno.

Musea Domo de Polo Montañes iu kuba fama muzikisto.

Fari[redakti]

Luu remboaton. Remu ĉirkaŭ Lago del San Juan kaj saltu en la akvon, se vi emas kiel faras la kubanoj.

Naĝu en la norda lago. Tie kubanoj naĝas. Akva platformo en la lago faras plian amuzon. Vi ankaŭ povas lui remajn boatojn kaj kajakojn.

Loĝi[redakti]

Las Terrazas estas malgranda vilaĝo tial loĝeblecoj estas ege limigitaj, estas nur unu hotelo en la vilaĝo. Ne estas multaj oficialaj ludomoj kaj tre malmultaj homoj luas sian domon al eksterlandanoj, ne kalkulu je la havebleco de tio ĉi.

Hoteloj[redakti]

Hotelo Moka. La hotelo ripozas sur arbarkovrita montoflanko super la valo kaj malgranda lago.